Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Tri jaroj, cent blogeroj

2012-12-06

Nun preskaŭ finiĝas la 125-a jara jubileo de la internacia lingvo. Tiu ĉi blogo naskiĝis antaŭ tri jaroj, la 6-an de decembro 2009, ĵus antaŭ alia jubileo de la esperantistaro, la 150-a jariĝo de la naskiĝtago de Zamenhof. Tiam mi ekesperantistiĝis (malgraŭ mi jam iom studis la lingvon ekstermovade en mia juneco).

Dum tiu ĉi lastaj jaroj mi blogis centfoje (tiu ĉi estas la centa blogero), ĉefe pri historio de Esperanto, malgraŭ tiu ne estis mia unua intenco. Unue mi skribis ĉefe hispane, sed iom post iom esperanto iĝis la ĉefa lingvo de Esperantaj Bitoj.

Tiu ĉi blogo estas por mi ankaŭ ilo por konatiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo. Ekzemple, en la unua blogero mi menciis artikolon, kiu parolis pri esperanto kiel lingvo 2.0. La aŭtoron, Toño del Barrio, mi tiam ne konis, sed mi ofte stumblis sur liaj artikoloj guglante en la reto. Li poste multe helpis diskonigi mian blogon kun sia nelacebla reta agado kaj mi eĉ malkovris, ke li estas el karno kaj sango dum vespermanĝo en Barcelono kun li kaj la plurvizaĝa Viktoro.



Projektoj

Kelkajn projektojn mi preskaŭ forgesis, kiel rakonti la esperantistan historion de urboj, urbetoj kaj vilaĝojn sub la preteksto de pluraj stratoj Zamenhof. Tamen mi ŝatas foti stratŝildojn kaj ili ofte kaŝas elstaraj eventoj de la E-movado. Mia Tujtera nomo ankoraŭ memorigas min tiun ĉi projekton.

Aliaj projektoj rilatas al enretigo de historiaj libroj kaj gazetoj. Mi iam fotis la 12 numerojn de revuo Jen kiel aldonaĵon al blogero pri tiu humora revuo; ĝi aperis en Barcelono dum la jaro de la 5-a Universala Kongreso en tiu (mia) urbo.

Pli temporaba projekto estas la enretigo kaj eta komentado de Literatura Mondo, beletra revuo eldonita en Budapeŝto en tri periodoj inter la jaroj 1922 kaj 1949. Mi posedas nur kelkajn dekojn el la originalaj ekzempleroj. La aliaj aperas danke al Aŭstria Nacia Biblioteko kaj al la helpemo de Muzeo de Esperanto de Subirats kaj Biblioteko Molera.

Ĉi rilate, mi ankaŭ ŝatas elstarigi la Bitotekon de HEF, zorgita de Ana Manero. Ĝi celis kunigi bitigitajn aŭ rekte bitajn librojn, gazetojn kaj aliajn dokumentojn en aŭ pri esperanto kaj bonvenigas ĉiujn kontribuojn.

Alia temo pri kiu mi interesiĝas estas la komuna retkatalogo. Ĝi celas pretigi ilon, kiu ebligos serĉi bibliografiajn rikordojn de esperantaj libroj, gazetoj, ktp en pluraj fakaj bibliotekaj samtempe. Por tiu agado ekzistas Guglo-grupo Bibliotekoj. Kiel eta kontribuo mi helpis enretigi la katalogon de la Muzeo de Esperanto de Subirats, tiun de Biblioteko Molera (Moià) kaj, nu, eĉ mian biblioteketon.



La sep plej legitaj blogeroj

Malgraŭ nun pli ol la duono de la blogeroj estas en esperanto, la plimulto de la plej legitaj estas en la hispana.

7.  Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 
Artikolo pri la tre bizara kaj iom hereza unua lernolibro de Esperanto en la hispana. La libro aperis en 1890 kaj verkis ĝin J. Rodríguez Huertas.

6. Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo
Blogero en esperanto pri la 5-a kongreso en Barcelono. Pri la 5-a UK mi blogis plurfoje laŭ malsamaj vidpunktoj (serĉu «5-a UK» en la dekstra serĉilo).

5. Alicio en Esperantujo
Okaze de la premiero en hispanaj kinejoj de la filmo Alicio en mirlando el Tim Burton, mi blogis pri la esperantaj tradukoj de la genia verko de Lewis Carroll.

4. Teclado en Esperanto en MacOS 
Praktika blogero pri la uzado de ĉapelitaj literoj en mastrumsistemo MacOS. Dankon al mia amiko JaumeB, kiu ĉiam helpas min rilate al teknikaj aferoj.

3. Estampas de mayo de 1968
En majo 1968 studentoj strikis en Francio, samtempe en Sant Pau d'Ordal oni inaŭguris la Hispana Espeanto-Muzeo kaj en Madrido oni preparis la 53-an UK sub la alta protektado de Franco.

2. La biblia verde
Izrael Lejzerowicz verkis genian satiron pri Esperantujo en sia El la Verda Biblio”. Lejzerowicz mortis en 1942 en Treblinka. Aliaj esperantistoj suferis similan sorton sub la nazia teroro.

1. La enigmática lengua del doctor X
Kurioze la plej legita artikolo el tiu ĉi blogo ne tiom rilatis al esperanto kiom al la laboro de Zamenhof pri la jida lingvo. Zamenhof verkis la unuan gramatikon de la jida lingvo kaj faris kelkajn revoluciajn proponojn. La influo de tiu laboro en esperanto restas evidenta. Eble ĉar ĝi estis la plej legita artikolo mi esperantigis ĝin.



Spuroj

Kelkaj el la artikoloj de tiu ĉi blogo aperis poste aliloke:
Gary Mickle germanigis la artikolon «Petro» en sia blogo.
Radio Verda legis la blogeron «La plej juna tradukistino» en sia 177-a elsendo.
La Ondo de Esperanto publikigis sub la titolo «Kongreso en urbeto» mia blogero «Gigantoj kaj muelejoj» pri la hispana kongreso en Almagro.



Kuriozaĵoj

1462 Zamenhof estas la nomo de asteroido kaj speco de likeno ricevis la sciencan nomon Zamenhofia. Usona tipdesegnisto Jason Castle ankaŭ kreis novan tiparon honore al la patro de Esperanto kaj mi uzas gin en la titolo de tiu ĉi blogo.

Enhavtabelo

En la maldekstra parto de la blogo ĉiam aperas la enhavtabelo. Ĝi klasifikas la artikolojn en ok kategorioj: historio (38 blogeroj), lingvo (14), literaturo (11), movado (23), kuriozaĵoj (10), Eo-elektronike (10), strato Zamenhof (5) kaj aliaj (5). Kelkaj artikoloj enestas en pli ol unu kategorio.

Jen ĝia nuna stato:

Historio

Belostok (Białystok), 1859 (2009-12) es
Ulica Zielona, 6 (2009-12) es
Lázar Márkovich (2009-12) es
La origino de la spesoj (2010-01) es
Esperanto y Shoá (2010-01) es
La Esperantisto (1889-1895) (2010-02) es
Feliĉan paskon (2010-04) es
De Sant Jordis, quijotes y Don Kiĥoto (2010-04) es
Estampas de mayo de 1968 (2010-04) es
La enigmática lengua del Doctor X (2010-07) es
Chautauqua, 1909 (2010-10) es
La traductora más precoz (2010-10) es
La plej juna tradukistino (2010-10) eo
Un esperantista en el Titanic (2010-11) es
La homo kiu en nur du horoj jam povas legi esperante (2010-11) eo
Esperantistas en el café Continental (1909) es
Esperantujo perdas sian BBC-on (2011-02) eo
Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 (1890) (2011-02) es
La plej ŝika tosto por Esperanto (2011-02) eo
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo
Naskiĝas literaturamondo.org (2011-12) eo
«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909) (2012-01) eo
Magdalena, campeón en el Parque (1909) (2012-01) es
Magdalena venkas en la Parko (1909) (2012-02) eo
Maria, Klara, Teresa, Marie, Marta (2012-03) eo
La enigma lingvo de Doktoro X (2012-03) eo
Spite ĉio (2012-05) eo
A pesar de todo («Spite ĉio») (2012-05) es
La plej fundamenta supo (2012-05) eo
Jen la laŭroj (2012-07) eo
El congreso que nunca fue (2012-07) es
125 jaroj de Esperanto (2012-07) eo
Ĉu vi fajfas esperante (2012-09) eo
Papilia efiko (2012-10) eo
Esperantista vilaĝo (2012-11) eo
Català i esperanto, llengües de ciència (2012-11) ca eo
«Desas leco felo» (2012-11) es
Pi y Margall, federalista y esperantista (2011-11) es

Lingvo

El alfabeto del esperanto (2009-12) es
El esperanto otra vez en vanguardia (2009-12) es
Ĉu vi volas lerni esperanton? (2010-01) es
01022010 (2010-02) eo
El mes de Augusto (2010-02) es
Petro (2010-03) es
Futbala arto kaj tablofutbalo (2010-04) eo
Hat-triko, ktp (2010-04)
Sin píldoras en vacaciones (memorigilo) (2010-07) es
Vorto de la tago (palabra del día) (2010-11) eo-es
Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 (1890) (2011-02) es
Mia tajloro estas riĉa  (2011-07) eo
Esperantologio (tra densa mallumo) (2011-10) eo
La plej fundamenta supo(2012-05) eo

Literaturo

La liberiĝo de la juĝisto (Ferenc Szilágyi) (2009-12) eo
La biblia verde (2010-01) es-eo
La faraono (2010-02) es
Alicio en Esperantujo (2010-04) es
De Sant Jordis, quijotes y Don Kiĥoto (2010-04) es
De venta en farmacias (divagación sobre la vida y obra de Grenkamp) (2010-10) es
Por vendo en apotekoj (pri la vivo kaj verkaro de Grenkamp) (2010-10) eo
Neununflanka modernemo (1931) (2010-11) eo
Naskiĝas literaturamondo.org (2011-12) eo
Timpo, tampo, tompo (2011-12) eo
Platero kaj ni (2012-06) eo

Movado

Acte a la Reial Academia de Medicina de Catalunya (2009-12) ca
TV Esperanto (2009-12) es
El 150 aniversario de Zamenhof en la red (2009-12) es
En la mesa de disección (2009-12) es
El esperanto otra vez en vanguardia (2009-12) es
Esperanto por aclamación (2010-02) es
Feliĉan paskon (2010-04) es
Congreso Universal en Cuba (2010-07) es
Nova prezentado de Amics del Museu d'Esperanto de Subirats (2010-10) eo
Feliĉan Zamenhof-tagon (2010-12) eo
#esperanto TT en Esperantujo (2010-12) eo
Esperantujo perdas sian BBC-on (2011-02) eo
Virino kaj esperanto (2011-03) eo
Retkatalogo de Muzeo de Esperanto de Subirats  eo
Dotze mil títols a casa teva (2011-11) ca
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo
Dekdu mil Esperanto-libroj en vian hejmon (2011-11) eo
De la Unua Libro al la Guglo-tradukilo (2012-02) eo
Gigantoj kaj muelejoj (2012-05) eo
Biblioteko Ramon Molera Pedrals (2012-05) eo
Jen la laŭroj(2012-07) eo
125 jaroj de Esperanto (2012-07) eo
Esperanto a Ràdio Vilafranca ca

Kuriozaĵoj

Dos oportunidades perdidas (2009-12) es
Du fotoj (2009-12) eo
La origino de la spesoj (2010-01) es
01022010 (2010-02) eo
El mes de Augusto (2010-02) es
La krucenigmo de Literatura Mondo (2010-02) es
Hat-triko, ktp (2010-04) eo
Pri anasoj kaj ananasoj (2010-04) eo
En la katakombo (2011-02) eo
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo

E-o elektronike

Ĉapelitaj literoj (2009-12) es
Esperanta programaro (2010-01) es
Teclado en esperanto en MacOS (2010-04) es
#esperanto TT en Esperantujo (2010-12) eo
Nova tiparo Zamenhof (2011-02) eo
Retkatalogo de Muzeo de Esperanto de Subirats (2011-11)  eo
Dotze mil títols a casa teva (2011-11) ca
Dekdu mil Esperanto-libroj en vian hejmon (2011-11) eo
Biblioteko Ramon Molera Pedrals(2012-05) eo
Sen skanilo mi skanas (2012-06) eo

Strato Zamenhof

Strato Zamenhof eo
Barcelono (2010-04) eo
Krakovo (2010-04) eo
Zaragozo (2010-06) eo
Sant Pau d'Ordal (2010-10) eo

Aliaj

Presentación (2009-12) es
Aragona Lingvo (E-o tago) (2009-12) ar-eo
Capablanca kaj la marsloĝanto (2010-01) eo
Sekvonta (persono) (2010-01) eo
Solidareco kun Japanio (2011-03) eo

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020