Foto: EFE
En la pasinta semajno mi skribis pri la futbala matĉo inter Arsenal kaj Barça. Hieraŭ, la kataluna teamo estis klasita por duonfinalo danke al hat-triko+1 de Messi. La esprimo hat-triko estas de angla deveno kaj oni uzis ĝin unuafoje en kriketo. Laŭ Oxford English Dictionary (OED):
2. a Cricket. The feat of a bowler who takes three wickets by three successive balls: orig. considered to entitle him to be presented by his club with a new hat or some equivalent.
En la jaro 1858, en la angla urbo Sheffield, H. H. Stevenson atingis tri wickets je tri sinsekvaj pilkoj dum kriketa matĉo. Post kvesto, al li donacis ĉapelon (hat) por lia prodaĵo. Tiu estis, eble, la origino de la esprimo.
La unua skribita uzo de hat-trick aperis en la revuo John Lillywhite's Cricketer Companion en 1877.
John Lillywhite's Cricketer's Companion
El kriketo la esprimo eniris en aliaj sportoj.
2.b Hence gen., a threefold feat in other sports or activities. (OED)
En futbalo, oni ĝenerale parolas pri hat-triko, kiam iu ajn enpafis trifoje dum la sama matĉo. Futbalaj puristoj argumentas, ke hat-triko bezonas tri sinsekvajn golojn. Laŭ ĉi tiu difino, la unuan hat-trikon en la hispana ĉampionado atingis Manel Cros, avanulo de mia kvartala klubo CE Europa, unu el la fondintoj de la hispana Ligo kaj nun en la kvina grupo de la hispana Tercera División (fakte, kvara kategorio).
Angloj parolas ankaŭ de sendifekta hat-triko (flawless hat-trick): tri goloj faritaj de la sama futbalisto dum la sama periodo. Laŭ iu ajn defino, hieraŭ Leo Messi atingis hat-trikon dum la unua duono kaj poste enpafis la kvaran golon en la dua duono. Nun la hat-trikulo ne ricevas ĉapelon, sed kutime li prenis la matĉpilkon (tion faris hieraŭ Messi).
Esperanta Bildvortaro, 2-a eld. 1989, 274-1
Mi jam verkis pri la preskaŭ neekzisto de fakvortaroj pri futbalo kaj alia sportoj. Tamen, en lia ĉio-ampleksa blogo pri esperantaj vortaroj, ĉe Ipernity, Bernardo aperigis artikolon spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1. Tie li priskribas kelkajn fakvortarojn, kiujn eldonis anoj de la Esperanto-Klubo de Munkeno kaj ĉi tiu de la australia Ralph Harry, publikigita okaze de la Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno.
Esperanto, lingvo de la sporto
Okaze de la Olimpiaj Ludoj en Pekino en 2008 eldoniĝis la kvar-lingva (esperanto, ĉina, franca, angla) Manlibro pri Olimpikaj Vortoj. Ĝi ankaŭ utilas, malgraŭ kelkaj (ne nur) esperantaj vortoj ne ŝajnas tute taŭgaj.
PIEFOTO
Aliflanke, la monteska komentisto de la suba filmeto bezonas neniun fakvortaron: «La kampo estas verda, la kampo estas tute verda, la kampo apogas esperanton» (el La esperanta minimalismo de Karulo, eble brazildevena; ne Karulo, sed la filmeto).