Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Capablanca kaj la marsloĝanto

2010-01-31

José Raúl Capablanca (Havano, 1888 - Novjorko, 1942) estis kuba ŝakludisto, mondmajstro de 1921 ĝis 1927. Li meritis la kromnomojn «la Mozart de ŝakludo» kaj la «Ŝakaŭtomato».

José Raúl Capablanca

Mia malpli aĝa filo rakontis al mi fabeleton, kiun al li rakontis lia ŝakinstruisto (kaj mi ankaŭ trovis ĝin en pluraj lokoj ĉe la Interreto). Proksimume, li rakontis al mi tiamaniere:

Estis Capablanca sub la ombro de granda arbo kun sia ŝaktabulo kaj siaj ŝakpecoj. Subite, la ĉielo eklumiĝis kaj li vidis strangan estulon. La stranga estulo, eble marsloĝanto, demandis al Capablanca en la hispana:
–Kiu vi estas, kaj kion vi faras en mia alteriĝa dromo?
La granda majstro, surprizita, respondis:
—Mi estas José Raúl Capablanca kaj mi nun studas ŝakludan partion.
—Ĉu vi povas min instrui? –petis la marsloĝanto.
Capablanca iom post iom klarigis al la marsano ĉiujn movojn kaj regulojn. Fine, li sciigis la strangan estulon:
–Kiam unu el viaj peonoj atingas la okan vicon, vi povas ŝanĝi ĝin en iun ajn pecon.
Kaj tuj ili komencis ŝakpartion. La partio estis longa kaj ili atingis ĉi tiun maloftan pozicion.

La kuba majstro faris la movon Rc2 kaj jam gustumis la maton per la sekvonta movo (Kd4).
Sed la marsloĝanto movis h1 kaj ekkriis:
–Reĝon!
–Ne, vi ne povas ŝanĝi peonon en reĝon –protestis Capablanca.
–Vi diris, ke oni povas ŝanĝi peonon en iun ajn pezon.
Capablanca akceptis la konsekvencojn de siaj vortoj.

Li pensis, ke Kd4 matigus unuan el la negrajn reĝojn, sed la alia reĝo restus en pat-pozicio kaj la rezulto estus vana partio. Li ankaŭ povus movi la alian kurieron al B7, sed la rezulto estus la sama: li matigus la duan reĝon, sed la unua restus en pat-pozicio. Li pripensadis longtempe kaj fine movis: a8, kaj ekkriis:
–Negran reĝon!
Ĉi foje estis la marsano, kiu grumblis:
–Mi ludas kun nigraj pecoj, kaj vi, kun la blankaj.
Sed la reguloj estis klaraj: «Kiam unu el viaj peonoj atingas la okan vicon, vi povas ŝanĝi ĝin en iun ajn pecon».

La marsloĝanto nur povis movi la trian reĝon al B8 (la du aliaj estis en pat-pozicio). Capablanca movis h7, kaj denove la marsano havis nuran movon: Ra8.
Finfine, Capablanca ridetis, deprenis sian peonon kaj movis h8.
–Damon –li diris–. Maton je la tri nigraj reĝoj!

La nomoj kaj mallongigoj de la ŝakpecoj en esperanto (el Vikipedio):

Figuroj Nombro Mallongigo Simbolo
reĝo 1 R Chess kll40.png Chess kdl40.png
damo 1 D Chess qll40.png Chess qdl40.png
turo 2 T Chess rll40.png Chess rdl40.png
kuriero 2 K Chess bll40.png Chess bdl40.png
ĉevalo 2 Ĉ Chess nll40.png Chess ndl40.png
peono 8 Chess pll40.png Chess pdl40.png

Troveblas en TTT interesan Esperantan fakvortaron pri ŝako.
Mi pretigis la ŝakpoziciajn diagramojn helpe de la programo кветка (floro en la belorusa).

Gazeto Sferoj

Miguel Gutiérrez Adúriz estis la unua kiu tradukis beletran rakonton el Esperanto en la hispanan. Temis pri la rakonto «Mato» de la hungara István Nemere. Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) tradukis ĝin kiel «Jaque Mate». La rakonto aperis en la 8-a numero de la barcelona sciencfikcia revuo Kandama (eld. Miquel Barceló) dum la sciencfikcia jubilea jaro 1984. Miguel Gutiérrez Adúriz, verkisto kaj vortaristo, estis ankaŭ kompilisto-eldonisto de la fama sciencfikcia revuo en Esperanto Sferoj, en kies tria numero oni povas legi la rakonton de Nemere esperante.

Ĝisdatigita: 2019-11-16

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020