Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Maria, Klara, Teresa, Marie, Marta

2012-03-06

La pasintjara ronda tablo pri «Virino kaj esperanto» (Fotis: Sebastià Ribes)

La pasintjara ronda tablo pri «Virino kaj esperanto» (Fotis: Sebastià Ribes)

Pasintjare, okaze de la Internacia Virina Tago, la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) aranĝis rondan tablon por debati pri la temo «Virino kaj esperanto». Tiam partoprenis Montserrat Piñeiro (gvidantino de la muzeo), Gemma Armadans, Teresa Massana, Montserrat Parera, Montserrat Franquesa kaj Gisela Alcón.

Gisela Alcón prelegos denove ĉi jare pri Maria Julivert (1888-1968), feministino kaj esperantistino el El Vendrell.

La prelego (sabaton 10-an de marto je la 17 horo) okazos en la muzeo, kie ankoraŭ estas ĝueblaj du ekspozicioj, tiu pri la esperanta literaturo kaj tiu pri la 5-a Kongreso. Kadre de ĉi-lasta ekspozicio, oni povas foliumi la tiuepokajn periodaĵojn, inter ili la katalunan gazeton Ilustració Catalana. Temas pri la unua kataluna ilustrita gazeto (pri «arto, beletro kaj scienco»), unue eldonita de Carles Sampons en la jaro 1880, dum la Renaskiĝo de la kataluna literaturo kaj kulturo.

En la jaro 1907, Carme Karr naskis suplementon Feminal, kiel monatan aldonon al Ilustració Catalana (fakte aperadis tri numeroj de IC kaj la kvara semajno Feminal anstataŭadis ĝin). En la unua numero, Karr klarigis la gvidliniojn de la revuo en artikolo «La nostra finalitat» (Nia celo).

Tiel do, Feminal alproksimiĝas al virino kiel amiko, kiu ŝialingve alparolis ŝin pri ĉio kiu povas esti utila al ŝi, pri ĉio kiu povas plaĉi kaj interesi ŝin dum la nuna tempo arta, industria kaj socia.

Ĵus antaŭ la 5-a UK, foto de preĝejo bruligita dum la Tragika Semajno okupis la kovrilon de Feminal (n-ro 29, 29-8-1909). Ene de tiu gazeto oni trovis ankaŭ raporton pri la okazonta Kongreso en Barcelono aŭ, pli precize, artikolon kiu bonvenigis Klaran Silbernik-on, edzino de Zamenhof. 

Klara Zamenhof kaj siaj filoj en la artikolo de <em>Feminal</em>

Klara Zamenhof kaj siaj filoj en la artikolo de Feminal

Ho, vi, sinjorino kiu plektis ĉirkaŭ la nomo de via edzo kaj viaj gefiloj gloran kronon prilaboritan de la dankemo de la nacioj, estu vi bonvena inter ni la kataluninoj, Klara Silbernik-Zamenhof.

La artikolo subskribis Joaquima Rosal de Rosals. Ŝi sendube ne pripensis la virinan rolon samkiel kiuj dume bataladis pro la balotrajtoj; tio sufiĉe bone klarigas la artikolon «Aproposit de les „sufragettes angleses”» [Pri la anglaj sufragetoj], Feminal, n-ro 22 (31-1-1909), p. 18.

Post la kongreso, Ilustració Catalana publikigis kelkajn priajn fotografiojn kaj Marie Hankel (1844-1929), gajninto de la esperantistaj Floraj Ludoj danke al sia poemo Amo, plenigis la kovrilon de Feminal.

PIE

Marie Hankel sur la kovrilo de Feminal 30 (26-9-1909)

Revenante al Klara Silbernik (1863-1924), en la muzeo, oni povas ankaŭ vidi la specialan premion  “Klara Silbernik” al Teresa Massana, «kiel rekono de ŝia nesuperebla apogo de esperanto en perfekta kunlaboro kun sia edzo, Ludoviko». La premion starigis Lluís Hernández en la jaro 1975 kaj lia edzino estis la unua rekompencita per ĝi. 

>Teresa Massana ricevas la medalon Klara Silbernik (11-5-1975)

Teresa Massana ricevas la medalon Klara Silbernik (11-5-1975) (c) ONB

Dum la unuaj verdaj jaroj, virinoj malmultis en la movado, kaj ĉefe oni vidis ilin apude al siaj edzoj. Tamen, juna esperantistino Marie Schrøder estis la delegito de Danujo por la 5-a Kongreso en Barcelono. Bedaŭrinde, Schröder, la plej elstara esperantistino el sia epoko, forpasis «dum ekskurso en Svisujo, sur la vojo al Barcelono», kiam ŝi «falis en abismon».(1)

Marie Schrøder (1882-1909)

Marie Schrøder (1882-1909)



Ĉu inismo Zamenhofa?

Ĉu Zamenhof postulis inismon? Prave ne: li estis ĉefe siaepoka homo. Tamen, inter liaj tradukoj, oni povas legi Marta-n. Marta estas romano de pola verkistino Eliza Orzeszko (1841-1910), kiu ĉiam defendis ideojn de socia justeco. Orzeszko elstaris en la pola literaturo fine de la 19-a jarcento kaj  pluraj el siaj verkoj estis esperantigitaj de Kabe (1872-1959).

En Marta, Orzeszko rakontas, per iel «dikenseska» stilo, la senfortunan vivon de varsovia vidvino. La novelo ŝajnas al mi iomete naiva el la hodiaŭa vidpunkto, sed la prozo de la Zamenhofa traduko estas, kiel ĉiam, klara kaj facile legebla. La verko unue aperis sur la paĝoj de La Revuo –apude al raportoj pri la pretigo de la 5-a Kongreso– dum la jaroj 1908 kaj 1909. 

Hachette aperigis la verkon libroforme en 1910 kaj reeldonis ĝin dufoje. Nun la leginda libro estas ankaŭ senpage elŝutebla en formato EPUB.

PIE

Eliza Orzeszko: Marta



Notoj

(1) Lingvo Internacia (1909), p. 458.

Enaj ligiloj restarigitaj. Pluraj elaj ligiloj ne plu funkcias.
Ĝisdatigita: 2019-11-19

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019