Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La plej juna tradukistino

2010-10-23

En castellano

En 1910 oni publikigis en Usono esperantan tradukon de la trepopularaj infanaj rimaroj Mother Goose sub la titolo Patrino Anserino. Estis rimarkinda okazo, ĉar la internacia lingvo ankoraŭ estis novaĵo en Usono. Pli rimarkinda sendube estis la aĝo de «la tradukinto» Winifred Sackville Stoner Jr, kiu estis nur sesjara knabino.

PIE

PIEFOTO

Winifred estis tio, kion la tiama gazetaro rigardis kiel mirinfanon. Aŭ eble la rezulto de eksperimento farita de ŝia patrino. Winifred Sackville kaj James Buchanan Stone geedziĝis en 1900 en Buffalo (Novjorko). Du jarojn poste naskiĝis en Evansville (Indiana) la unua filino de la paro, kiun ili nomis ankaŭ Winifred. La patrino Winifred dediĉis sin al la edukado de sia filino, kiun ĉiuj laŭdegas. Artikolo el New York Times eĉ faris jaron post jaro kronologion de la knabinvivo: unujara, ŝi pied-iras kaj deklamis Crossing the Bar de Tennyson; dujara, ŝi legis en la angla kaj parolis france; trijara, li skribis per tajpilo kaj ekigis sian poemverkadon; kvinjara, ŝi parolis esperante kaj kune kun patrino traveturis kelkajn Chautauquan renkontiĝojn por disvastigi en Usono la Zamenhofan lingvon... Kiam okjaraĝa Winifred aperigis Patrino Anserino, ŝi jam parolis ok lingvojn kaj havis profundan scion pri historio, latinlingvo, beletro, fiziologio kaj retoriko, kaj kompreneble, ŝi neniam metis piedojn en lernejo.

PIE

PIEFOTO

Flanke de eblaj denaskaj talentoj de Winifred, la responsulino de tiaj mirindaĵoj estis la alia Winifred, ŝia patrino. Enlitigante sian bebinon, la patrino kutime legis al ŝi Eneadon; ŝi asertis, ke ŝia filino ekdormis aŭskultante la Vergilian poemon, ŝi samtempe internigis «ian ideon pri la ritmo», ĝis tia grado, ke ŝi atribuis la talenton komponi poemojn de «inda metriko» (kiun ŝia filino posedis de sia plej juna aĝo)  al la aŭskultado de Vergilio ekde la lulilo.

Kompreneble, Winifred kontraŭstaris al Roosevelt kaj al tiuj, kiuj simile al la usona prezidanto rekomendis multenombrajn familiojn. 

Naŭjara, Winifred Jr trapasis enirekzamenojn al la Universitato de Stanford. En 1914, ŝia patrino aperigis en indianapolisa eldonejo Bobbs-Merrill Natural Education. En tiu ĉi verko, memoriganta Émile de Rousseau, Winifred Sackville Stoner elmontris siajn opiniojn pri la «natura edukado», bazita sur frutempa kultura stimulado. Du jarojn poste, ŝi aperigis Manual of Natural Education, elpensitan por faciligi la praktikan aplikadon de ŝia metodo.

PIE

PIEFOTO

En la verko, por esti uzota kune kun Facts in Jingles (instruaj infanrimaroj komponitaj de ŝia filino kaj publikigitaj ĉe la sama eldonejo antaŭjare), patrino Winifred prezentis detalan liston de ideala libraro. Ĝi enhavus novelojn por stimuli la imagon aŭ ilojn por lerni esperanton (The American Esperanto Book de Baker, The Esperanto Grammar de Kellerman-Reed, The Esperanto Teacher de Fryer, la Unua Legolibro, la Universala Vortaro aŭ Patrino Anserino de la filino de la aŭtorino).

La tuta dekkvina ĉapitro temis pri la studo de esperanto. Malgraŭ ke jam preskaŭ centjaroj pasis, kelkaj tezoj ankoraŭ validas. Winifred pledis por fruaĝa lernado de esperanto kiel fremdlingvo, por nur poste instrui la hispanan, la francan aŭ la germanan. Fakte, ŝi certigis, «oni bezonus instrui al infano nur lian patrinan lingvon kaj esperanton, se ni sukcesus konvinki ĉiujn alilandajn gepatrojn por ke ili instruu ĉi tiun lingvon al siaj gefiloj krom la patrinan lingvon». Winifred pledis por la neceso de internacia lingvo, plendis por la «volapüka koŝmaro», laŭdis la simplecon de esperanto kaj ĝia beleco, kaj klarigis ĝiajn  dekses regulojn pere de instruaj rimaroj.

Winifred jam asertis: «Klopodi instrui fremdlingvon pere de la studado de ĝia gramatiko neniam havigas veran parolkapablon». Esperanto oni devis lernigi «por naturala aŭ rekta metodo».

All the nouns must end in O,
Akvo (water), banto (bow),
While adjectives all end in A,
Bona patro (Good papa),
And adverbs end in letter E,
Rapide (in a rapid way).
Soon I'll teach the vowels to you,
Saying, "Pa, may we go, too ?"
And the diphthongs, au, aj, oj,
We pronounce as "Thou, my boy."
Best of all the charming verbs,
> They can never wreck our nerves
With exceptions cruel, unkind.
For the same you'll always find
Blessed AS, IS, OS, US, U,
Endings that are ever true.

Dum la dudekaj jaroj, la patrino kaj la filino eldonis gazeton pri la «natura edukado», Mother Stoner's Bulletin. La patrino petis kelkajn patentojn, inter aliaj ĉi suban por envolvaĵo de stangobombono, kiu estis uzebla kiel ludilo.

PIE

PIEFOTO

Malgraŭ ŝia altega edukado, la privata vivo de Winifred Jr ne estis tro feliĉa. Deknaŭjaraĝa, en 1921, ŝi edzigis francan grafon, kiu supozate forpasis akcidente unu jaro poste. Tamen, en 1939 li reaperis vivplena kaj oni malkovris ke la franca grafo estas fakte deliktulo. En 1931 la patrino Winifred mortis pro nefrito. Winifred denove edziniĝis (ŝi estis oficiale vidvino), ĉi-foje al E. W. Harrison, sed ili divorcis en 1933. De tiam ĝis ŝia forpaso (Lasvegaso, 1983), oni apenaŭ sciis pri Winifred Sackville Stoner, Jr., la knabino kiu vekis intereson de pedagogoj, ĵurnalistoj kaj publika opinio antaŭ ol atingi ŝian plenaĝon.

Eble io misfunkciis en la edukado, kiun ŝia patrino donis al ŝi («mi enlitiĝis kiam ŝi ekdormis, je la sesa; ellitiĝis kiam ŝi vekiĝis; mi ludis kiam ŝi ludis»), eble ĉio ne estis tiel simpla, kiel ŝi priskribis en sia libro Natural education:

Ni patrinoj estas la potistoj kaj niaj filoj la argilo.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020