Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Jen la laŭroj

2012-07-01

En novembro 1905, Lliga Regionalista venkis en la balotado por elekti la barcelonan urbestraron. La dekstra katalunisma partio de Cambó aranĝis grandan bankedon por festi la sukceson kaj nur tagoj poste satira gazeto ¡Cu-cut!, ligita al Lliga Regionalista, aperigis humoraĵon prian. La bildo, desegnita de Junceda, denove primokis la  hispanan militistaron.

–Kion oni festas ĉi tie? [hispane demandas la militisto]
–La venkan bankedon [katalune] 
–Ĉu venkan? Ho, ve, ili devas esti civiluloj [diras la militisto]

Du tagojn poste, la 25-an de novembro, tricento da militistoj sturmis la kunan sidejon de ¡Cu-cut! kaj ĵurnalo La Veu de Catalunya (oficiala organo de la Lliga) kaj bruligis la presmaŝinojn. Unue la hispana registaro decidis puni la militistojn, sed la reĝo Alfonso XIII kontraŭis la rimedon. La afero finfine okazigis demision de Montero Ríos, prezidanto de la hispana registaro. Segismundo Moret, la nova prezidanto, subtenis la sturmistojn kaj aprobis novan leĝon, kiu permesis al militistoj juĝi ofendojn kontraŭ la patrujo, la flago aŭ la militistaro. Post la bruligo, ¡Cu-cut! ne reaperis ĝis aprilo 1906. La politika reago al la nova leĝo okazigis la naskon de Solidaritat Catalana, kiu kunigis plurajn katalunismajn grupojn.



Papitu

Ĵus tri jarojn post la Eventoj de ¡Cu-Cut! (ĉu koinzido?) aperis en la presvendejo nova katalunlingva satira gazeto. Ĝi nomiĝis Papitu kaj ties fondinto, la desegnisto Feliu Elias, jam kunlaboris en ¡Cu-cut! Same kiel ĝi, Papitu estis ĉiusemajna katalunisma satirgazeto. Tamen Papitu (kromnomo de muzika kritikisto Josep Maria Pascual) montriĝis maldekstrema kaj malferme kontraŭklerikala.

<em>¡Cu-Cut!</em> <em>Papitu</em>

 Unuaj numeroj de ¡Cu-Cut! (jan-1902) kaj Papitu (nov-1908)

Plenpaĝaj bildoj difinis la karakteron de la gazeto. Inter la desegnistoj elstaris la fondinto mem Feliu Elias, kiu subskribis kiel Apa kaj baldaŭ verkos afiŝon de la V-a Internacia Kongreso de Esperanto, kaj Francesc Labarta (Lata). Tre konataj pentristoj kiel Isidre Nonell iomete kunlaboris. Ankaŭ la poste mondfama Juan Gris, tiam loĝanta en Parizo, multe partoprenis antaŭ sia kubisma epoko.

Juan Gris: <em>Violono kaj gitaro</em> (1913)

Juan Gris: Violono kaj gitaro (1913). La verko vendiĝis en 2010 kontraŭ 25,5 milionoj da dolaroj



Jen

En majo 1909, kiel suplemento al la sesa numero de Franca Esperantisto, aperis specimeno de Jen kaj Ramón Farré prezentis sian eldonprojekton, kies devizo estis «Multajn desegnaĵojn, malmulte da teksto».

Mi havas ĉiun garantion por plena sukceso; vi havas ĉiun por plena kontentigo. Mi havigis al mi por mia gazeto JEN la direktadon de nia bone konata samideano Sro. Fred. Pujulà y Vallès, kaj la kunlaboradon de Apa kun aliaj famekonataj artdesegnistoj katalunaj.

Tiel do, Pujulà y Vallès nur monatojn antaŭ la solena malfermo de la Va UK en Barcelono, prenis sur sin la taskon redakti monatan humuran gazeton en la internacia lingvo. Por fari tion, li uzis bildojn de Papitu, sed preskaŭ ĉiam komplete ŝangis la tekstojn de la humoraĵoj. Ofte sociaj aŭ politikaj satiroj en la kataluna Papitu iĝis sensukaj aŭ malpli kritikaj el la socia vidpunkto en la esperanta Jen.

Bildo de Juan Gris

Klaku por pligrandigi

–Lola, ĉu vi ne sentas konsciencan riproĉon pro manĝi tiujn ĉi delicaĵojn, kiam tiom da malriĉuloj mortas pro malsato?
–Mi estas tre religiema kaj ĉiam memoras pri la vortoj de Kristo: «Ne per la pano sole vivas la homo.»

Juan Gris, <em>Jen</em>

Klaku por pligrandigi

Tamen, pluraj spritaj tekstoj legeblas en Jen. Por kompreni kelkaj el ili oni devas koni la politikan etoson de tiu konvulsia jaro 1909 en Katalunio kaj la problemoj ene de la esperantistaro (idistoj kaj  reformuloj estis ofte la mokceloj).

–Ĉu vi scias? Markizo de Beaufront aĉetis al si domon novan.
–Por loĝi en ĝi, kompreneble?
–Tute ne; por reformigi ĝin!

La gazeto multe primokis iun ne-ekzistantan L'immonde Esperantiste (tamen ja ekzistis tiam Le Monde Espérantiste, eldonita en Parizo inter 1909 kaj 1926).

Jen 76

Klaku por pligrandigi la bildon

Samkiel Papitu, ofte Jen dediĉis unu paĝon al «Fremda Humoro». Tie, oni prezentis plurajn humurajn desegnistojn tutmondajn.

Malgraŭ Jen uzis la bildojn de Papitu, ĉi lasta ne ĉiam bone rilatis kun esperanto, sed kritikis la esperantistojn, kiel en la artikolo de Robert Mestall «Dels faritzeus den Zamenhof» [Pri la hipokrituloj de Zamenhof], aŭ eĉ ĝia kreinto.

Geedzoj Pujulà i Vallès alportante al ni Zamenhofon

Geedzoj Pujulà i Vallès alportante al ni Zamenhofon, elpensinton de esperanto, por ke li prezidu la kvina kongreso tiulingva. (Papitu, n-ro 41 [7-9-1909], p. 670)

Pli ol cent jaroj poste, ni rigardas Jen kiel tre originalan esperantan revuon, plenplena da belaj desegnaĵoj.  La redaktoroj trafe antaŭvidis tion. Laŭrojn al ili!

Tio ĉi estas la lasta numero de JEN. Dank'al sindonemo de niaj artistoj desegnistoj ni povas pliriĉigi la kolekton de esperantistaj gazetoj per artaj folioj, kiujn post cent aŭ ducent jaroj oni trarigardos kun simpatio. Ni bedaŭras, ke ni ne ĉeestos tiam por rekolti la laŭrojn.



Jen Jen

Eldoniĝis nur unu jarkolekto de Jen, entute 12 kajeroj po 16 paĝoj (la numerado fuŝiĝas de la oka kajero). Klakante sur la kovrilpaĝoj oni povas elŝuti la PDF-dosierojn.




Klaku sur la kovriloj por legi aŭ elŝuti la revuojn



Jen Bitoteko

La celo de tiu ĉi skanado, aŭ ĉi kaze fotado, estas kunhavigi gazeton pli ol centjara, kies historia valoro estas eksterduba por la esperanta movado (kaj por belartaj historiistoj). Samcelas la projekto Bitoteko, kiu Ana Manero prezentis kadre de la du lastaj hispanaj kongresoj.

Bitoteko uzas URI-ojn kaj observas la metadatenajn normojn Dublin Core. Tiuj ĉi teknikaj trajtoj ebligis la eniron de Bitoteko en Hispana (projekto de Ministerio pri Edukado) kaj tiamaniere obligis ĝian videblecon. Bitigado de libroj, gazetoj, poŝtkartoj, afiŝoj aŭ dokumentoj de la fruepoka esperanto nun malfacile troveblaj estas unu el la plej indaj celoj de Bitoteko.



Aldonitaj dosieroj:

Kontribuoj de Juan Gris en Jen
Robert Mestall: «Els faritzeus den Zamenhof», Papitu n-ro 40 (1-9-1909), p. 645-646.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020