Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Du fotoj

2009-12-10

Stacidomo de la Norda Fervojo
Stacidomo de la Norda Fervojo
Noticia EP
Noticia EP

La du fotoj aperis la saman tagon en la reta versio de la ĵurnalo El Periódico de Catalunya, la unua en la fotoindekso (24 horas en imágenes) kaj la dua en la novaĵo «Manresa pide acordar el viaje en tren a BCN a 55 minutos». La foto estas la sama, sed en la supra oni vidis la fotoklarigon, eble de kolekto de bildkartoj, en la hispana kaj la esperanta lingvo: «Stacidomo de la Norda Fervojo».

Tre eble, iu Photoshop-e «purigis» la malsupran foton en la novaĵo kaj anstataŭigis ĝin per la subteksto: «La estación de tren de Manresa en 1925. Foto: Arxiu Jaume Pons». Tamen la unua versio postvivis en la novaĵa fotoindekso de la hejmpaĝo.

La esperanto-movado estis ŝaumante en la katalana urbo dum la 1920-a jaroj kiel oni povas vidi en ĉi tiu novaĵo aperinta en La Vanguardia la 25-an de marto 1923.

Los días de Pascua, 1 y 2 de abril, se celebrará un congreso de Esperanto en Manresa, el X de la Federación Catalana de Esperantistas, cuyo comité de honor preside el rector de la Universidad de Barcelona; marqués de Carulla. Se preparan para concurrir a dicho congreso algunos esperantistas extranjeros y gran número de esperantistas de nuestro país.
Aparte de las sesiones de trabajo, serán celebrados diversos actos, entre ellos unos Juegos Florales Esperantistas, en los que han tomado parte 92 concursantes de 16 naciones, habiendo sido adjudicada la Flor Natural al poeta Julio Baghy, de Hungría; una misa solemne en la iglesia de la Santa Cueva, con sermón en Esperanto por el doctor José Casanovas, catedrático del Seminario de Gerona; y una exposición de libros, catálogos, carteles, etc., en esperanto.
La ciudad de Manresa prepara fiestas en honor de los congresistas.

Ĝisdatigita: 2019-11-09

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019