Mi ege amas la tiel nomatan ĵargonon, sed pro diversaj motivoj, pri kiuj ne estas ĉi tie la loko paroli, mi dubas, ĉu la ĵargono havas ian estonton kaj ĉu ĝenerale valoras, ke ni deziru por ĝi ian estonton. Oni tamen ne povas kontesti la fakton, ke la ĵargono ekzistas kaj por longe ekzistos. Milionoj da niaj fratoj parolas kaj por longe parolos ĝin, egale ĉu ni agos por aŭ kontraŭ ĝi. Pro tio ni devas la ĵargonon serioze trakti.
Per tiuj ĉi vortoj ekas la artikolo «Vegn a yidisher gramatik un reform in der yidisher sprakh» [Pri jida gramatiko kaj reformo en la jida lingvo], publikigita en gazeto Lebn un Visnŝaft [Vivo kaj scienco] en 1909 kaj subskribita de iu Doctoro X. Enkonduka alineo de la gazeta redakcio prezentis en ne malpli enigma maniero la verkiston, taksinte lin kiel «mondekonata aŭtoritato en lingvaj aferoj»:
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo, eminenta lingvisto, estas konata ne nur inter granda parto de la juda legantaro, sed multe pli ankoraŭ li estas konata al la tutkultura homaro pro siaj altgrade gravaj lingvoreformaj laboroj.
Tiu kiu kaŝis sin sub la kromnomo ne estis alia ol la patro de Esperanto. Malgraŭ pli ol dek milionoj da judoj tiam parolis la jidan lingvon en centra kaj orienta Eŭropo, oni rigardis ĝin ĝenerale kiel ĵargonon aŭ duaklasan lingvon, kiun oni uzis en familiaj rondoj kaj en popola kulturo. Zamenhof pristudis la jidan gramatikon jam antaŭ sia eniro en la universitato, ĉirkaŭ la jaro 1879. Denove li antaŭis sian tempon, ĉar tridek jaroj devis pasi ĝis la eldono de eroj de sia pria verkado. Zamenhof defendis en la artikolo el Lebn un Visnŝaft la poioman transiron el la hebrea al la latina alfabeto. En lia alfabetpropono aperas kvar konsonantoj kun diakritaĵoj, heroldoj de la esperantaj ĉapelitaj literoj. Aliaj proponoj Zamenhofaj preterpasis tiujn de priskriba gramatiko kaj montris klaran volon simpligi la strukturojn de la jida lingvo, kiun poste li konkretigis dum la kreado de Esperanto. La esperantigo de la artikolo, farita de S. Guterman, legeblas tie ĉi.
Paĝo de la artikolo el Lebn un Visnŝaft,
kie oni povas vidi la ŝanĝproponon de la alfabeto por la jida
La apero de la artikolo de Zamenhof enkadriĝas ene de nova periodo de la jida kulturo. En 1898, oni estigis en Vilno la Bundon (Algemeyner Yidisher Arbeter Bund in Lite, Poyln un Rusland), kiu kunigis judajn laboristojn el la tuta Rusa Imperio. La Bundo instigis la uzadon de la jida preter la limoj de ĝia tradicia parola medio kaj stimulis la teatron tiulingvan.
Bunda manifestacio
Ekde la unua rusa revolucio en 1905, malstreĉigo de la gazetara cenzuro permesis ekprosperon de jidaj eldonaĵoj. La nova lingva konscio fruktodonis la 30-an de aŭgusto 1908, kiam la Unua Kunsido pri la jida malfermiĝis en Ĉernivco.
Aro da partoprenantoj en la Ĉernivca Kunsido
En 1909, A. Litvin fondis en Vilno gazeton Lebn un Visnŝaft, kies nomo [Vivo kaj scienco] enhavis nedubeblan intencdeklaron pri la novaj konkerontaj sferoj. La artikolo de Zamenhof publikiĝis en la unua numero kaj okazigis similan diskuton al tiu, kiu jaroj antaŭe oni vidis La Esperantisto rilate al la reformpropono de la verda lingvo.
Samtempe, la jida transiris la Atlantikon, kiel konsekvenco de la amasa almigrado de aŝkenazaj judoj al Usono. Post kelkaj iniciatoj (Di Arbeiter Tsaytung, Dos Abend Blatt), aro da socialistoj fondis en Novjorko ĉiutagĵurnalon Forverts [Antaŭen]. La ĵurnalo, kiu ankoraŭ nun publikiĝas kiel ĉiusemajna gazeto angle (The Jewish Forward) kaj jide (Yiddish Forward), atingis eldonojn de pli ol kvaronmiliono da ekzempleroj antaŭ la Dua Mondmilito.
Knaboj fronte al la pordoj de la Forverts-presejo antaŭ la ĵurnaldistribuado
Isaac Bashevis Singer (1902-1991), kiu translokiĝis el Pollando al Usono en 1935, elstaris kiel verkisto ĉe Forverts. Sur la ĵurnalpaĝoj, la nobelpremioto publikigis kelkajn beletrajn tekstojn, inter ili la romanon en kajeroj Shotns baym Hodson [Ombroj sur la Hudsono]. La tradukistino de tiu verko en la hispanan, Rhoda Henelde Abecasis, iam parolis pri la jida lingvo dum intervjuo por programo Shalom ĉe publika hispana televidkanalo. Je la fino de la intervjuo, Rhoda Henelde klarigas ne tiel konatan fakton kiel la uzadon de la jida lingvo dum la hispana enlanda milito inter granda grupo de militvolontuloj de la Internaciaj Brigadoj.
Publikaĵo de la kompanio Botwin formita de judaj brigadistoj
Sed, revenu ni al la kreinto de esperanto. En la universitata biblioteko de Jerusalemo konserviĝas alia manskribaĵo Zamenhofa pri la jida gramatiko. La teksto, en la rusa, titoliĝas Опыть грамматики новоеврейского языка, kaj J. Kohen Cedek ankaŭ esperantigis ĝin kiel Provo de gramatiko de novjuda lingvo.
Ŝolem Alejĥem
Zamenhof estis samtempulo de Ŝolem Alejĥem (1859-1917), unu el la plej gravaj beletraj voĉoj en la jida, kaj esperantigis La gimnazio-n. La Majstro ankaŭ skribis poemojn jide, malgraŭ malmultaj inter ili konserviĝas. Tiu ĉi estas unu el ĝi (laŭ transskribo proponita de Zamenhof mem).
Jamb:
Af jeder lośěn zingt ihr, majne brider,
Vi betlers nehmt ihr alc ba fremde lajt, —
Genug majn folk! vu zanen dajne lider?
Ver euh' a menć, śteu uf, es iž śeun cajt!
Same kiel okazas kun esperanto, diversaj kalkuloj pri nunaj parolantoj de la jida tre malsamas. La plimulto el ili loĝas nun en Israelo kaj Usono, kie pli ol 175 mil deklaris paroli la lingvon hejme laŭ popolnombrado de 2000. Lastatempe oni favoris la lernadon de la jida en usonaj universitatoj. Aliflanke, en Varsovio, la urbo kie loĝis Zamenhof, vigliĝas la intereson pri la jida lingvo, kaj tiu intereso eble plifortiĝos danke al la onta inaŭguro de la Muzeo de la Historio de Judoj el Pollando. Ĝia konstruaĵo jam staras en la kvartalo Muranów, precize en la strato Zamenhof de la pola ĉefurbo.
Konstruado de la muzeo en la strato Zamenhof (el la retejo de la muzeo)
Tamen, la pli granda bastiono de la jida kulturo estas YIVO, institucio fondita en Vilno en la jaro 1925, kies nuna sidejo staras en Novjorko. Cetere, danke al la mecenado de la kinreĝisoro Steven Spielberg, la National Yiddish Book Center subtenas la ciferigadon de pli ol dek mil jidaj verkoj. Kompreneble, en tiu sama retejo oni povas elŝuti elektronikan version de lernolibro por jidparolantoj, eldonita en 1909: Esperanto a laykhte methode tsu lernen di internatsyonale hilfsprach, de Joseph Bresler.
«Milionoj da niaj fratoj parolas kaj longe parolos ĝin, egale ĉu ni agos por aŭ kontraŭ ĝi», skribis Zamenhof pri la «ĵargono» en 1909. Li ne povis imagi la frenezaĵon, kiu regos en Eŭropo tridek jaroj poste.
Mi verkis tiun ĉi saman artikolon en la hispana en julio 2010.
Ĝisdatigita: 2019-11-23