Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperantologio (tra densa mallumo)

2011-10-30

esperantologio  ^Lingvistika studo de esperanto ☞ interlingvistiko (PIV, 2005)

Sed de kiam oni uzis tiun ĉi vorton? De kiam ekzistas esperantologio?
Nu, kial ne komencu per dana esperantisto Paul Neergaard (1907-1987), malgraŭ li ne ekuzis la terminon kaj esperantologio eble komencis antaŭ lia naskiĝo?

Paul Neergaard

Paul Neergaard

Neergaard estis nur dekokjara junulo, kiam li biciklis de Kopenhago ĝis Genevo por partopreni la 17-a UK-on en la jaro 1925. Li doktoriĝis en agronomio kaj estas rigardata kiel «patro» de la sempatologio per sia duvoluma libro Seed Pathology (1977). Samtempe, li ankaŭ tre vigle ludis rolon en la E-movado kaj en 1939 kunorganizis kun inter aliaj Paul Thorsen SAT-kongreson en Kopenhago. Jam de sia juneco, Neergaard interesiĝis pri esperanta gramatiko kaj en 1933 verkis la libron Fremdvortoj en Esperanto. La 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko, nun rete legebla.

For de gramatikaj diskutoj, La vivo de la plantoj (1957) ekigis eldonserion pri popularscienco ĉe Stafeto. Ferenc Szilágyi recenzis ĝin por Norda Prismo:

Neergaard estas sistema pedagogo, sciencisto kaj mildstila poeto de la naturo, kaj tiu ĉi instrua libro tute ne similas al lernolibroj, male al fantaziriĉa prozo de poeto, kiu metas sin tute en sian verkon.

La faka vortprovizo pri botaniko, agrikulturo, hortikulturo kaj fitopatologio en PIV ankaŭ multe ŝuldas al la laborema Neergaard.

Sed kio pri esperantologio? En 1942, Paul Neergaard aperigis La Esperantologio-n kaj ties disciplinoj en la artikolaro Tra densa mallumo. Esperanto-eseoj pri movado kaj lingvo. En tiu ĉi eseo, li pripensis la subdisciplinojn de esperantologio:

1. Fonetiko
2. Leksikologio
  a. Vortkunmeto
  b. Morfologio
  c. Vortenkonduko
    1) ĝeneralajvortoj
    2) Terminoj
    3) Proprajnomoj
  d. Vortregistrado
  e. Kvantavortaraanalizo
3. Etimologio
4. Sintakso
5. Semantiko
6. Stilistiko
7. Analizo de l’ evoluo filogeneza [kladogeneza]
8. Analizo de l’ evoluo ontogeneza
9. Kompara esperantologio
10. Pedagogio
11. Bibliografio

En 1949, Neegaard unuafoje eldonis fakan revuon Esperantologio. Ĝis 1961, aperis 6 kajeroj kun entute 424 paĝoj. Sed, kiel dirite, li ne elpensis tiun terminon. Fakte, jam antaŭe ekzistis samtitola revuo en Japanio. Asocio Kawazaki-Okamoto publikigis 3 numerojn dum la jaroj 1930 kaj 1931. Ankaŭ tri numerojn atingis la budapestan Esperantologiaj Kajeroj en 1976-1977.



Esperantologio - Esperanto Studies

De 1999, Christer Kiselman, sveda matematikisto kaj vicprezidanto de ISAE, ĉefredaktas novan revuon Esperantologio - Esperanto Studies (EES). En la unua kajero, li klarigis la objektivojn de la revuo kaj ĝia rilaton kun la projekto de Paul Neergaard.

Bonvenon al la unua kajero de nova revuo! Gi aperigos sciencnivelajn artikolojn pri ĉiuj aspektoj de la lingva, socia kaj psikologia fenomeno Esperanto. Ĝi havas dulingvan nomon por indiki ke ĝi enhavos artikolojn en Esperanto same kiel en naciaj lingvoj. Ĝi aperas ĝemele: kaj papere kaj rete. Tiel mi esperas maksimumigi la akireblon de la revuo.
La revuo iel estas daŭ̆rigo de iama revuo: Paul Neergaard eldonadis dum la jaroj 1949–1961 revuon kun la titolo Esperantologio.

Dekdu jarojn poste, ĉi lastan someron, aperis la kvina kajero de EES. Tralegante la kvin kajeroj oni povas ĝui artikolojn pri esperanta frazeologio, vortaroj, planlingvoj, influo de gepatra lingvo sur lernado de esperanto aŭ la variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof mem, sed ĉiam la eseoj en esperanto, la angla, la germana aŭ la franca estas sciencnivelaj kaj altkvalitaj.

En la unua kajero, oni trovas du artikolojn de Marjorie Boulton kaj Carl Støp Bowitz pri Paul Neergaard kaj ankaŭ eseon de la dana esperantisto, kiu «inspiris» la nunan Esperantologio. Do, se ne estis Neergaard la unua uzanto de la vorto esperantologio, kiu ĝin ekuzis? Laŭ klarigo de la ĉefredaktoro Christer Kiselman en la unua Notico de la Redaktoro,

Kion do signifas la termino esperantologio? Enkondukis ĝin Eugen Wüster. Li faris tion en artikolo aperinta en 1921 en la gazeto Esperanto Triumfonta (poste Heroldo de Esperanto). En la revuo Esperantologio li rakontas la historion de la termino, same kiel tiun de interlingvistiko (Wüster 1955). Por Wüster esperantologio signifas tiun branĉon «de la “sinteza lingvistiko”, kiu estas aplikata al la jam multe uzata sistemo Esperanto». Kaj per sinteza lingvistiko li komprenis «tiun relative novan branĉon de la lingvistiko, kiu ne nur konstatas, sed kiu konscie influas (gvidas) la evoluon de lingvo» – nuntempe oni dirus lingvoplanado. Sed li citas ankaŭ diverĝajn opiniojn, i.a. tiun de W. J. A. Manders, laŭ kiu esperantologio «estas scienco konstata kaj priskriba» (Wüster 1955:211). La nomo de la nuna revuo estu komprenata en tiu senco de Manders.

Tamen, en la Salutvortoj de la Redaktoro de la kvara kajero, Kiselman sinkorektas. Ŝajnas, ke samkiel ekzistas japana revuo Esperantologio frue ol samtitola dana revuo de Neergaard, ankaŭ en Japanio oni uzis la terminon esperantologio dek jarojn pli frue ol Eugen Wüster:

En la unua kajero de Esperantologio / Esperanto Studies mi citis artikolon de Eugen Wüster el 1955, laŭ kiu la unuan fojon uzis li la terminon esperantologio (en 1921). Detlev Blanke atentigas ke jam dek jarojn pli frue, en 1911, Ossaka Kenji (1888-1969) publikigis artikolon kun la titolo «Esperantologio» en la revuo Orienta Stelo, organo de Jokosuka Esperantista Societo (citite laŭ Kawaski 1978). Vidu Blanke (2006:167).

Pri kiu publikaĵo meritas la nomon de unua esperantologia fakrevuo, ankaŭ pripensadis germana esperantisto Bernhard Pabst en «Lingva Kritiko (1932-1935): La unua esperantologia periodaĵo», EES 3 (2005), 55-68.

Apud esperantologio, oni povas legi interesegajn «zamenhofologiajn» eseojn, kiel «Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro» de Árpád Rátkai, kiun mi jam iam citis.

Esperantologio - Esperanto Studies estas eldonita kaj en senpaga elektronika versio per la Upsala Universitato kaj papere de Kava Pech (la du unuaj kajeroj papereldonis Bambu, Varna). Pere de tiu ĉi kvina kajero, EES atingis 464 paĝoj entute, do, pli ol la antaŭa Esperantologio.

Jen la kajeroj ĝis nun publikigitaj kaj ligiloj por elŝuti ilin kiel PDF-dosierojn.

Kajero 1 (1999)
Marjorie Boulton: Paul Neergaard 1907–1987
Carl Støp-Bowitz: Paul Neergaard kaj la problemoj de la scienca lingvaĵo
Paul Neergaard: La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Eseo por instigi al diskutado
Geraldo Mattos: Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto
Detlev Blanke: Germana societo Gesellschaft für Interlinguistik
Sabine Fiedler: Pri Esperanto-frazeologio
Marc van Oostendorp: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology

Kajero 2 (2001)
Heidi Goes: La Esperanto-movado en Tanzanio kaj Togolando
David Pardue: Uma só língua, uma só bandeira, um só pastor: Spiritism and Esperanto in Brazil
Walter Żelazny: Les idées sociales et religieuses suscitées par le phénomène des langues dites artificielles (aspect interlinguistique et social)
Liu Haitao: Gramatiko naskiĝas el tekstaro. Recenzo de verko de Christopher Gledhill
Ebbe Vilborg: Aperis ampleksa vortaro esperanta-germana. Recenzo de vortaro de Erich-Dieter Krause
Liu Haitao: Creoles or planned languages: which have the simpler grammar? Review of the doctoral dissertation of Anett Heil
Till Dahlenburg: Phraseologie unter der Lupe. Besprechung der Habilitationsschrift von Sabine Fiedler

Kajero 3 (2005)
Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti: Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto: psikolingvistika esploro
Renato Corsetti: En Germanujo pli ol aliloke: esperantologia agado
Marcus Sikosek: Dokumentezum ,,Weltspracheverein Nürnberg
Bernhard Pabst: Lingva Kritiko (1932 1935): La unua esperantologia periodaĵo

Kajero 4 (2009)
Bertilo Wennergren: Bazformoj de radikoj en vortaroj
Gonçalo Neves: Recenzo pri Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Kü̈nzli
Christian U. Krägeloh: Lingva fono kaj uzado de frazstrukturoj en skribita esperanto
Natalia Dankova: Temporality in spoken Esperanto .
Árpád Rátkai: Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj la Zamenhof-falsaĵaro
Petr Chrdle: Historio kaj planoj de nova Esperanto-Muzeo en Svitavy

Kajero 5 (2011)
Kadoja Hidenori: La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo
Leif Nordenstorm: Recenzo pri nova germanlingva biografio de Zamenhof verkita de Andreas Künzli
Vilmos Benczik: La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj
Humphrey Tonkin: Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto
Spomenka Štimec: Unu hindunia infanlibro en Eŭ̆ropo, tri eŭ̆ropaj infanlibroj en Hinda Unio
Christer Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof



Ĝisdatiĝo (2019-11-17)

Kajero 6 (2013)
Wim Jansen: Radikoj kaj vortoj en esperanto
Esperantologio 1949-1961; Esperantologio / Esperanto Studies
Edmund Grimley Evans: Malpliigi pretervidojn kaj misavertojn de esperanta literumilo per eraromodelo
Bogusław Dopart & Sabina Bobran: La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof, prilumita de la fenomeno de akceptado de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz
Wim Jansen: The learnability of the reflexive in Esperanto
Leif Nordenstorm: Transpiranto: antisemitism, xenophobia, or just a joke?
Vilius Normantas: Sources of text for Esperanto corpora

Kajero 7 (2015)
Věra Barandovská-Frank: Grava verko de la kreinto de Novial. Recenzo de la verko de Otto Jespersen, Meine Arbeit für eine internationale Sprache
Bernd Krause: „Vi vidis antaŭe la venkon de l’ vero!“ Leon Zamenhofs Nachrufgedicht auf Leopold Einstein von 1922
Wim Jansen: Kelkaj aspektoj de Esperanto laŭ Funkcia Diskurs-Gramatiko
Leif Nordenstorm: Views on Esperanto in the Bahá’í faith: A revised subchapter in Bahá’u’lláh and the New Era
Natalia Dankova: Future participles in the writings of Zamenhof
Christer Kiselman: Kombineblo de vortelementoj en esperanto – rigardoj malantaŭen kaj antaŭen
Christer Kiselman: Geraldo Mattos (1931–2014)

Kajero 8 (2018)
Paul Gubbins: Grava verko pri la esperanta literaturo.
Recenzo de la libro de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo
Klaus Schubert: Esperanto als komplexes System.
Rezension von The Phenomenon of Esperanto
Leif Nordenstorm: Recenzo pri nova eldono de studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto verkita de UlrichLins
Ilona Koutny & Zbigniew Galor: Michel Duc Goninaz – esperantologo revizianta naivecon de la esperantista racio
Claude Roux: Michel Duc Goninaz kaj la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Jacques Le Puil: Michel Duc Goninaz, lingvisto kaj akordionisto
Sabine Fiedler & Cyril Brosch: Detlev Blanke (1941–2016): Tuta vivo por interlingvistiko
Pri la revuo Esperantologio / Esperanto Studies 1999–2018
Haitao Liu: Detlev Blanke: mia interlingvistika patro
Probal Dasgupta: Paul Gubbins (1949–2016)
Carlo Minnaja: Memoro pri Reinhard Haupenthal (1945–2016)
Jukka Pietiläinen: Zbigniew Galor – esperantista sociologo (1952–2017)

Pri Paul Neergaard,  vidu ankaŭ la konferencon de Christer Kiselman dum la 96-a UK en Kopenhago.

Ĝisdagitataj ankaŭ la ĉefaj ligiloj. Ĝisdatigita: 2019-11-17

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019