Ĉi-jare, la Hispana Kongreso de Esperanto okazos en San Lorenzo de El Escorial inter la 28-a de junio kaj la 2-a de julio. Ne malproksime al la Kulturdomo de San Lorenzo, kie disvolviĝos la Kongreso, staras la mondkonata Monaĥejo. Tie estas enterigitaj la plejmulto de la reĝoj kaj reĝinoj de Hispanio ekde Izabela de Portugalio (1503-1539). Tamen, la fina enterigo okazas post longa proceso (ĉirkau dudek kvin jaroj) de natura redukto de la korpo en la «Pudridero» (putrigejo). Nur monaĥoj de la ordo de aŭgustenanoj rajtas eniri tiun iom strangan lokon.
Pri tiu rara kutimo de la hispana reĝaro temis artikolo aperigita en la jaro 1892 en la unua revuo en esperanto sub la rubriko «El la mondo».
El la Mondo
La korpo de Alfonso XII, la lasta reĝo de Hispanujo, ĝis nun ne estas ankoraŭ kaŝita por eterna trankvilo, malgraŭ ke de lia morto pasis jam ses jaroj. La korpo de la mortinta reĝo, envolvita en maldikaj tolaj tukoj, kuŝas sur ŝtona plato apud la fonto, kiu fluas en groto en la orienta parto de la monto, sur kiu staras la Eskurialo. En tiu ĉi stato ĝi kuŝos tiel longe, ĝis ĝi ricevos la ecojn de mumio, kaj nur tiam ĝi estos enmetita en la katakumbon artiste konstruita rotundo sub la ĉefa kupolo de la Eskurialo, kie ripozas la korpoj de la aliaj reĝoj de Hispanujo. La korpo de la patro de la reĝino Isabella kuŝis en tiu ĉi groto, kiu estas nomata «Pudrido» pli ol dudek kvin jarojn, antaŭ ol ĝi ricevis tian gradon de ŝtoniĝo, ke ĝi povis esti kaŝita en ĉerkejon de la reĝoj.
Esperantisto, jaro III, n-ro 8 (aŭgusto 1892), p. 125