Eks-librisoj de Ramon Molera kaj Luis Hernández
Du malgrandaj vilaĝoj, ambaŭ ĉirkaŭ 50 km for el Barcelono, kaŝas la plej gravajn trezorojn de la esperanta kulturo kaj movado en nia lando. En Sant Pau d'Ordal, inter vinberoj kaj persikujoj, la kolektanta pasio de apotekisto Luis Hernández Yzal (1917-2002) iĝis mirinda muzeo enhavanta ĉirkaŭ 25.000 esperantaĵoj: libroj, revuoj, poŝtkartoj, afiŝoj kaj memoraĵojn.
Simila estis la travivaĵo de Ramon Molera Pedrals (1922-1983). Ramon, naskiĝinto en vilaĝo Moià (Bagès, Barcelono), esperantiĝis kiel dekkvinjarulo, tiel fervore, ke «je la komenco mi fidis esperantigi la tutan landon en malmulte da tempo». Ve, tiun unuan celon li ne atingis, sed por Ramon Molera Esperanto taŭgis kiel ilo por «pensi internacie» kaj donis al li «motivon labori por inda ideo». En la jaro 1973, li forlasis siajn postenojn kiel ĉefdelegito de UEA kaj reprezentanto de gazetoj kiel Heroldo, Oomoto aŭ Scienca Revuo, sed lia senlaca kolektado de esperantaj libroj kaj revuoj neniam velkis (li eĉ eldonis bultenon Kolektado, de 1978 ĝis 1981). Iom post iom, per «miloj kaj miloj da leteroj» senditaj tutmonde kaj pere de anoncetoj en pluraj E-revuoj, li amasis gravan gazetkolekton: pli ol 2.000 titoloj de periodaĵoj, «pli ol 8.000 jarkolektoj, de kiuj 4.800 estas kompletaj». Inter la juveloj de tiu ĉi privata kolekto, elstaras originaloj de Lingvo Internacia kaj eĉ de la unua esperanta revuo, La Esperantisto (1889-1895).
Ramon Molera en sia biblioteko
La katalogon de tiu vasta kolekto Molera «enkomputiligis» en sia cerbo. Lia filino Ana Maria rakontis jene:
La katalogado de la revuoj estis en lia memoro. En aprilo 1971 li suferis aŭtomobilan akcidenton. Tuj kiam mi alvenis al la hospitalo li diris: «Ne timu, trankviliĝu, mi fartas bone, vidu, de La Suno Hispana mankas n-roj: 68, 69, 89, 90. Heroldo de Esperanto estas kompleta. Esperanto Triumfonta de la jaro 1920 mankas 2, 5, 6...»
Instrui, dokumenti, organizi..., p. 218
Post la antaŭtempa forpaso de Ramon, Ana Maria daŭrigis la kolektadon kaj pligrandigis ĝin per volumoj de aliaj planlingvoj (kelkaj el ili raraĵoj el la 19-a jarcento). En 1987, ŝi starigis kun Luis Hernández kaj la hungaro Árpád Máthé Rondon Takács. La laborgrupo nomiĝis tiel omaĝe al József Takács (1890-1944), kiu en la jaro 1934 eldonis la Katalogo-n de la Esperanta Gazetaro, kaj ĝi celis katalogi la esperantajn periodaĵojn de La Esperantisto ĝis la nuntempo. Ilia grandega laboro fruktodonis per la unua volumo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri esperanto, 1.155 paĝa volumo, kiu enhavas bibliografiajn detalojn de 14.143 titoloj el 120 jaroj.
Bibliografio de periodaĵoj
Kadre de la ne tiel utopia celo de havigi komunan katalogon al la esperantistaro, Esperanta-Biblioteko Ramon Molera Pedrals estas nun rete alirebla. Por tiu enretigo, oni uzis la liberan programon OpenBiblio, ĉi-okaze la novan version 0.7.1, kiu enhavas kelkajn plibonigojn por la serĉado.
Krom la menciita mirinda gazetkolekto, la datumbazo enhavas pli ol 4.000 libroj en aŭ pri Esperanto kaj interlingvistiko.
La katalogo enretigita pere de OpenBiblio 0.7.1
Por konsulti la katalogon, klaku ĉi tie. La konsultado surloke de la biblioteko eblas laŭ retpoŝta interkonsento kun Ana Molera (molur(ĉe)telefonica.net).
Muzeo de Esperanto de Subirats
Biblioteko Juan Régulo Pérez
Aŭstria Nacia Biblioteko
Biblioteko Butler
La biblioteko de CDELI en La Chaux-de-Fonds estas konsultebla ene de RERO
Esperanto-Hannover
Ana María Molera: «Planlingva Kolekto „Ramon Molera Pedrals”», Instrui, dokumenti, organizi, fest-libro por la 80-a naskigtago de Claude Gacond, Bad Bellingen, Iltis, 2011.
Ramón Molera: «Esperantisto konfesiĝas», Boletín 200 (1973), p. 11.
G. Moya: «Omaĝo en Moià al Ramon Molera kaj prezentado de la Mirinda Libro», Boletín 267 (enero-febrero 1985), p. 3.