Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperanto perdas sian BBC-on

2011-02-05

Karaj Geaskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn.

Tiu ĉi mesaĝo de Gabriela Kosiarska en la Facebook-a grupo Amikaro de Pola Radio en Esperanto metis malĝojan finon al pli ol duonjarcenta historio de elsendoj en esperanto. Libera Folio tuj interparolis kun Gabriela Kosiarska, kiu konfirmis, ke la elsendo de 31-1-2011 restos la lasta. Jam en 2006 «respondeculo de poreksterlandaj programoj s-ro Jerzy Targalski [...] decidis likvidi la esperantajn elsendojn»(1) je la Zamenhofa Tago tiujara. La protestoj de la esperantistaro (kaj komentoj en la pola gazetaro) prokrastis la decidon ĝis januaro 2007 kaj ebligis la novajn podkastajn elsendojn ekde la 9-an de januaro 2007. En majo 2010, lastmomente kiel ĉi-foje (legu artikolon ĉe Libera Folio), Gabi Kosiarska, jam delonge la sola dungito de la Esperanto-redakcio, estis delegita por ŝangi la portalon de Pola Radio kaj ŝia laboro en la Esperanto-servo de Pola Radio estis haltigita.
De tiam, la podkastoj aperis trifoje po semajno kun kelkaj aktualaĵoj kaj sonarkivaj interparoloj, danke al la klopodoj de Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot.

Radio

Radio



Unuaj paŝoj de la radio en esperanto

Pola Radio eble estas [estis?] al la E-radio, tio kio Literatura Mondo estis al la esperanta beletro. Ĝi elstaras kiel pinta reprezentanto de radio en esperanto. Tamen, Pola Radio ne estis la sola nek la unua esperanto-radio. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, «la unuaj disaŭdigoj en esperanto komenciĝis en 1922. Tiam estis farataj tiaj provoj en Newark (Usono) kaj Londono». Nur du jaroj poste fondiĝis Internacia Radio Asocio, kiu kongresis kaj eldonis Internacia Radio Revuo-n. En 1927 Internacia Unio de Radiofonio kongresis en Laŭzano kaj aprobis jenan rezolucion:

La Internacia Unio de Radiofonio rekomendas al la stacioj fari provon pri regulaj elsendoj en Esperanto - unufoje en la semajno dum 10-15 minutoj por anonci al malproksima aŭskultantaro la ĉefajn punktojn de sia semajna programo aŭ por konigi al ĝi okazintaĵon artistan, intelektan aŭ ekonomian de sia nacia vivo. Samtempe ĝi rekomendas al ili anoncigi sian stacion unufoje ĉiutage en Esperanto okaze de siaj vesperprogramoj.

Poste, la Internacia Centra Komitato de la Esperanto Movado kreis apartan radio-komisionon. EdE citis ĝiaj statistikoj: «Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri esperanto, inter ili 409 kursohoroj».



«Parolas Varsovio, naskiĝurbo de Esperanto»

En la jaro 1959, la sinteno al esperanto de la komunisma pola registaro estis iom pli favora ol dum antaŭaj jaroj. Post la 38-a UK okazinta en 1953 en Zagrebo, la unua en komunisma lando, UEA decidis estigi la 44-an kongreson en Varsovio. Temis pri jubilea kongreso, okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Unuflanke ŝajnis, ke ne eblas kongresi aliloke ol en Varsovio, kie eblas pilgrimi al la tombo de L. Zamenhof - dum la lasta mondmilito senigis milojn da esperantistoj, inkluzive Zamenhofojn, je loko de eterna ripozo. Aliflanke regis profunda dubo pri sukceso de la kongreso malantaŭ la «fera kurteno».(2)

Isaj Dratwer (1905-1985), ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio, interesigis la ĉefministron Jozef-on Cyrankievicz-on, onidire eksesperantisto, pri la ideo estigi la elsendojn prepare al UK.

La ideo estis aprobita, sed estis samtempe prezentita unu kondiĉo. Ne eblis paroli pri eksperimenta dekkelkminuta babilo, ne eblas paroli pri lingvo-rubriko. La elsendo devas esti ĉiutaga, duonhora, profesinivela, prilaborata en specialigita lingvoredakcio en la poreksterlanda fako de Pola Radio.(3)

La elsendoj komenciĝis la 4-an de aprilo. La unuaj du redaktoroj estis Ada Sikorska-Fighiera kaj Jerzy Uspenski. Nur tagoj poste komencis la kunlaborado de Andrzej Pettyn, kiu laboris pli ol kvardek jaroj en la E-redakcio de PR. Ankaŭ pli ol kvardek jaroj laboris kaj kunlaboris tie Barbara Pietrzak, nuna ĝenerala sekretario de UEA. Pietrzak aparte fieris pri la premio pro la atingaĵo en la evoluigo de la ĵurnalisma lingvo (1970) aŭ la premio Onisaburo Deguĉi pro la kontribuo al la internacia paca interkompreniĝo (1993) aljuĝitaj al la E-redakcio de Pola Radio. Ŝi finigis la jam citita artikolo de Eventoj tiuvorte:

Dum daŭre por multaj esperantistoj Esperanto estas la lingvo de legaĵoj, korespondaĵoj aŭ pli-malpli sporadaj renkontoj - por la radioaŭskultantoj la E-elsendoj estas la vivanta medio, la loko de ilia ĉiutage spertata lingvoidenteco.(4)

Do, ni bezonas tuj retrovi nian lingvoidentecon!



Notoj

(1) Darío Rodríguez: «Krizo en Pola Radio», Bulteno de HEF,  377 (jan-feb, 2007), p. 16.
(2) Barbara Pietrzak: «Marĝene de la jubileo», Eventoj, 54 (majo 1994).
(3) Ibídem.
(4) Ibídem.



Legu (kaj aŭskultu ankaŭ)

Barbara Pietrzak: 40-jariĝo de Esperanto-redakcio de Pola Radio
Elsendo de Radio Vatikana (17-12-2006)



Aliaj esperantaj radioj kaj podkastoj

Radio Vatikana
Ĉina Radio Internaciaj
Varsovia Vento
Radio Verda
kaj multaj pli

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019