Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


01022010

2010-02-01

Mi ĵus vidis en la aŭtohorloĝo la hodiaŭan daton: 01-02-2010.(1) «Capicúa», mi tuj pensis en la hispana (kiam mi pensas, mi pensas ĉiam en la hispana). Sed kiu estas la esperanta vorto por aludi numeron kiun oni legas same dekstren kiel maldekstren? Mi konsultis la mirigan vortaron de Fernando de Diego (hispana-esperanto). La solvo estas «palindroma numero».

La hispana vorto capicúa (kaj ankaŭ la portugala capicua) devenas el la kataluna lingvo: cap [kapo] i [kaj] cua [vosto]. En esperanto, kaj en multaj aliaj lingvoj, oni parolas pri «palindroma numero» (nombre palindrome, numero palindromo, palindromic number, Zahlenpalindrom, palindromické čislo, palindromszám, k.t.p.)

En la hispana, ni uzas capicúa por la numeroj kaj palíndromo por vortoj aŭ frazoj, kiu oni legas same dekstren kiel maldekstren.

La vorto palindromo devenas el la greka πάλιν (ree), kaj δρόμος (direkto). La sama greka komponanto πάλιν kaŝiĝas en la etimologio de la vorto palimpsesto (manuskripto, sur kiu oni forgratis la unuan tekston, por skribi alian novan) aŭ palinodio (poemo, en kiu la poeto reprenas kaj kontraŭdiras la sentojn, kiujn li esprimis en antaŭa poemo) (PIV)

Dum la elfosado en Herkulano, oni trovis la faman Kvadraton de Sator, palindromo kiu datiĝas de la jaro 79.

Kvadrato de Sator

Kvadrato de Sator

En la hispana, la plej klasika palindromo, la ekzemplo el la lernejo en mia infaneco, estas konata por ĉiuj: «Dábale arroz a la zorra el abad», sed ekzistas miloj.

Adán no cede con nada
Anita, la gorda lagartona, no traga la droga latina
Arriba la birra

En Hispanio ni eĉ havas palindromnoman flamenkan dancistinon: Sara Baras

Sara Baras

Sara Baras

Ankaŭ en esperanto ni posedas palindromojn. La Plena Ilustrita Vortaro donacas al ni «Ne mateno, bone tamen» kaj «Saĝa nomo naĝas». Mi pli ŝatas veran «oran trovon» el Vikipedio: «Ora trovo: vortaro».

Aŭstra komponisto Joseph Haydn (1732-1809) ludis kun la sama ideo en la simfonio n-ro 47, nomata la Palindroma pro sia menueto al roverso. La dua parto de la menueto estas sama kiel la unua, sed inversigita.

Pentagrama del fragmento <em>al roverso</em>

Pentagrama del fragmento al roverso

La sekvonta palindroma dato estos la dek unua de februaro en du mil dek unu. Sed tio nur por la landoj, kiu uzas la datformo tt-mm-jjjj, do, tago, monato, jaro. La normo ne estas universala, kaj pluraj aliaj formoj estas nuntempe uzataj.

En Esperanto, laŭ normo ISO 8601, oni uzas la formo jjjj-mm-tt, do 4 ciferoj por la jara numero, poste du ciferoj por la monata numero. Tiu formo multe faciligas ordigi datumojn laŭ dato.



Notoj

(1) En Hispanio oni uzas la datsistemon tt-mm-jjjj (tago-monanto-jaro)

Ĝisdatigita: 2019-11-16

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020