Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.
Kromaĵoj
Dum la dua periodo de Literatura Mondo aperis aldone al la ĉefa gazeto kelkaj apartaj eroj.
La pentroarto en la malnova Hungarujo (1931)
Ok paĝoj de «specimenaj kliŝoj el la baldaŭ aperonta libro: La pentroarto en la malnova Hungarujo»
Bibliografia gazeto (1933)
Kvaronjara aldono al Literatura Mondo dum la jaro 1933. La celo de la revuo estis ĉefe disvastigi la eldon-agadon de LM pere de recenzoj. Ĝin redaktis Kálocsay kaj inter ĝiaj kunlaborantoj elstaris Ludoviko Totsche. Unuafoje aperis rubriko «Revuo de revuoj», kiu pluvivis en Lingvo Libro.
Lingvo Libro (1934-1938)
Senpaga gazeto por anoj de AELA
Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»
György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.