Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

1922

Responda redaktoro: D-ro Teodoro Schwartz
Redakta komitato: Julio Baghy, Kolomano de Kalocsay, Paŭlo Lengyel, Paŭlo Balkányi, Adalberto Bayer
Presis: Globo Presartinstituto A. S.

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro“

Per tiuj vortoj de Kalocsay «al la legantoj» ekiris je oktobro 1922 la plej fama beletra gazeto de nia historio. La vojo neniam estis facila por tiu novenaskito, sed ĝi atingis 16 jarkolektojn dum tri periodoj kaj siaj 3.148 paĝoj rolas kiel mirinda montrilo de tiuepoka esperanta literaturo.

En la tri numeroj de tiu ĉi unua jaro elstaras eseo de Aleksandro Giesswein Esperanto kaj mondliteraturo aŭ teatraĵo de Tomaso Kóbor Ĉe l'rano arbara, esperantigita de Baraday. Pere de siaj tradukoj, Kalocsay prezentis al la esperantistaro la verkojn de hungara poeto Sándor Petőfi. Alia kunfondinto, Julio Baghy ankaŭ publikiĝis teatraĵon (En maskobalo), poemojn (Marinjo) –foje muzikitajn (Barkarolo, Nova Sento)– kaj alegorion Sonĝo de la morto. Teodoro Schwartz, fondinto, responda redaktoro kaj iomete mecenaso de Literatura Mondo, ankaŭ esperantigis hindan (baratan) fabelon La plej lasta juĝo sub la kaŝnomo Teo Melas. Felikso Diaz prezentis hispanan nobelpremiiton Jacinto Benavente kaj elhispanigis lian novelon La kantisto de l'mizero.

1922-01 (oktobro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1922-02 (novembro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1922-03 (decembro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron