Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.
Teodoro Schwartz [Tivadar Soros] (1894-1968)
Tivadar Soros, bildfonto *
Sur la paĝoj 5-6 de la unua numero de Literatura Mondo (oktobro 1922) aperis hinda fabelo La plej justa juĝo. Kvar junuloj svatis filinon de bramano, «pli bela ol la matenruĝo, pli gracia ol la lotusfloro». Kiam venena serpento mortigas ŝin, tri el la junuloj faros heroajn montrojn de doloro pro la forpaso de tiu belega junulino. Tamen, la kvara junulo, tiu «kiu ektiris la ŝultrojn, kaj trankvile hejmeniris», estos finfine kiu edzinigos la mirakle revivitan filinon de la bramano.
La adapton de tiu fabelo subskribis Teo Melas, kaŝnomo de Teodoro Schwartz, kunfondinto kaj responda redaktoro de LM. Dum sia vivo, Schwartz neniam «ektiris la ŝultrojn», sed heroa morto eĉ malpli altiris lin kaj estis lia lerteco, kiu ebligis al li travivi unue kaptitecon en Siberio dum la unua mondmilito kaj poste la nazian okupon de Hungario en marto 1944.
Teodoro Schwartz (Ŝvarc) naskiĝis en Nyíregyháza en 1894 kaj estis la dua el dek infanoj de juda entreprenista familio. Juna Teodoro (aŭ Tivadar en la hungara) ekstudis juron, sed kiam eksplodis la unua mondmilito li volis «partopreni en tiu unika evento» kaj varbiĝis en aŭstra-hungara armeo. Tiam li eklernis esperanto danke al samregimentano Pal Balkányi (1894-1977), kiu poste ankaŭ rolis en redakta komitato de Literatura Mondo (laŭdire de Kalocsay, Balkányi elpensis la nomon de la gazeto). En nekonata dato dum la milito, Schwartz estis kaptita kaj trovis sin en malliberejo en Ĥabarovsk, meze de la ĥaosa enlanda rusa konflikto inter ruĝuloj (komunistoj) kaj blankuloj. Li eskapis kaj fine revenis Hungarion en decembro 1920.
Nur du jaroj poste, en oktobro 1922, Teodoro Schwartz eldonis unuafoje Literatura Mondo. En tiu aventuro akompanis lin kuracisto Kálmán [Kolomano] Kalocsay kaj aktoro Gyula [Julio] Baghy, kiu ankaŭ travivis militkaptitecon en Siberio. Sendube, Kalocsay kaj Baghy estis la du grandaj verkistoj de la Budapeŝta Skolo dum Schwartz okupis sin pri la entreprena kaj financa flankoj de la eldonado.
Tamen, Schwartz sub la kaŝnomo Teo Melas (melas signifas ‘nigra’ en la greka samkiel schwartz signifas ‘nigra’ en la germana), ankaŭ iomete kontribuis al la unua numero per la jam citita hinda fabelo. Poste li (ĉu estis li?) ankaŭ publikigis etajn kontribuojn sub kaŝnomo -las. Inter julio kaj decembro 1923, aperis felietone en Literatura Mondo biografia romaneto Modernaj Robinzonoj: en la Siberia praarbaro. Fine de 1924, Schwartz forlasis la eldonadon de Literatura Mondo kaj iom malproksimiĝis el esperanto.
Stranga reklamo pri ankoraŭ ne-ekzistanta libro en la numero de novembro 1922 kaj kompleta reklamo post la publikigo de Modernaj robinzoj libroforme. |
Tivadar geedziĝis kun Erzsébet (Elizabeth), dek jaroj pli juna ol li. Ili travojaĝis Eŭropon kaj Erzsébet naskis du filojn, Pál-on (Paul-on) en 1926 kaj György-n (poste fama financisto konata kiel George Soros) en 1930. En 1936, Tivadar ŝanĝiĝis lian familinomon al Soros. Dum tiuj jaroj, li laboris kiel juristo kaj ĝuis facilan vivon danke ankaŭ al la havaĵoj de Erzsébet. Tamen, la 19-an de marto 1944 naziaj trupoj okupis Hungarion. Dum dekunu monatoj, ĝis la alveno de la sovetanoj kaj la germana kapitulaco en Budapeŝto la 13-an de februaro 1945, pereis duono el la judoj de Hungario, ĉirkau 500.000 homoj.
Tivadar rakontis kiel li, edzino kaj filoj travivis tiun tempon de flavaj steloj, gettoj kaj forportoj al koncentrejoj en sia libro Maskerado ĉirkaŭ la morto. La libron eldonis en 1965 Juan Régulo Pérez, kiam Tivadar jam loĝis en Novjorko. Kiel substrekas H. Tonkin en sia postparolo al la dua eldono (Rotterdam, UEA, 2001), «gravas emfazi, ke Maskerado ne estis simple io nova en Esperanto, sed io nova entute. Ĝi estis kulture vere trarompa. Hodiaŭ, abundas personaj rakontoj pri la holokaŭsto, kaj la Dua Mondmilito fariĝis ne nur granda historia evento sed kruda materialo de tuta kultura industrio».(1)
«La vivo estas bela, varia aventuro, sed oni devas havi ankaŭ bonŝancon»
Tivadar Soros havis bonŝancon, bonajn amikojn kiuj helpis lin, sed ankaŭ lertecon por propramane skribi sian destinon.
Kiel ajn okazos, mi decidis, ke mi ne obeos eventualan kunvokilon. Ili venu trovi min, se ili povas: mi ne intencis faciligi al ili la aferon.
Mi ofte parolis kun miaj advokataj amikoj. Mi serĉis klarigon, kial eĉ ne unu inter ili provis malobei. En mia cerbo reviviĝas malnova bildo.
Antaŭ jaroj mi vizitis en Chicago la viandprilaboran uzinon de la firmo Swift kaj Armour. Antaŭ la uzino mi vidis, sur granda placo, milope dense amasigitajn bovojn. Mia gvidanto montris al mi, ke la placo iom malvastiĝas en la direkton al la uzino, kaj ĉe la uzineniro ĝi jam ne estas pli vasta ol unu metro. Ĝuste sufiĉa spaco por unu bovo. Kiam oni malfermas unu pordon, la kunpremitaj bestoj ekiras kaj provas rompi vojon ĉe la aperturo. La posteuloj premas la antaŭulojn. La vojo ĉiam malvastiĝas kaj la premo pligrandiĝas. Unuope alvenas la lacaj bestoj al grandega disko kun dekmetra diametro, kie en kelkaj sekundoj la buĉisto katenas ilin al la disko kaj batas al ili la kapon per martelo, kaj la bovoj, svenintaj, daŭrigas sian mortvojaĝon por doni lokon al la sekvantaj.
Ankaŭ miaj amikoj memvole iradis al la buĉejo. Oni ne devis puŝi ilin: ili iris per trambileto.(2)
En 1956, post la subpremo de hungara revolucio, Tivadar enmigris en Usono. Li forpasis en Novjorko en 1968.
Bibliografio de T. Schwartz
Modernaj robinzonoj: en la Siberia praarbaro, Budapeŝto, 1923.
Maskerado ĉirkaŭ la morto: nazimondo en Hungarujo, La Laguna, 1965.
Maskerado ĉirkaŭ la morto: nazimondo en Hungarujo, Rotterdam, 2001, 2-a eldono sub redakto kaj komentario de Humphrey Tolkin. Antaŭparoloj de Paul kaj George Soros, postparolo de la redaktoro.
Bibliografio pri T. Schwartz
H. Tonkin: Postparolo al Maskerado ĉirkaŭ la morto, 2-a eldono, UEA, Rotterdam, 2001.
B. Golden: «La kriptonimoj de Teodoro Schwartz», Israela Esperantisto, 84 (jun 1983), p. 13-15.
Kontribuaĵoj al Literatura Mondo
Modernaj robinzonoj, 1923/112-114; 133-135; 154-156; 180-182; 201-204; 223-226; 238-244
sub kaŝnomo Teo Melas
La plej justa juĝo, 1922/5-6
sub kaŝnomo -las (recenzoj)
Francisko Molnar (Mondliteratura observo), 1922/38-39
Geza Gardonyi: Du kokcineloj; La montro (Bibliografio) 1923/19
Roksano: Duonsurda (Bibliografio) 1923/19
Ernesto Renan (Mondliteratura observo), 1923/38
Aleksandro Drozdov: Krucmo (Bibliografio), 1923/40
NOTOJ
1. Postparolo al Maskerado..., 2-a eld., p. 34.
2. Maskerado..., 2-a eld., p. 34., p. 248.
* Mi dankas al Ralph Dumain pro la foto.