Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

Klarigoj

La PDF-dosieroj mi kunigis el JPG-dosieroj fotitaj el mia papera kolekto de la revuo aŭ skanitaj de tiu de la Museu d'Esperanto de Subirats, danke al la helpo de Rafel Hernández kaj de lia skanilo.

La tria periodo mi skanos ankaŭ en Subirats, ne rekte el originalaj gazetoj, sed el la facsimila japana eldono.

Austra Nacia Biblioteko ankaŭ aperigis en sia retejo skanaĵojn de Literatura Mondo kaj aliaj esperantaj revuoj kiel apartajn JPG-dosierojn. Mi ankaŭ uzis tiujn bildojn por kunigi PDF-dosierojn. Poste mi signrekonis tiujn dosierojn kaj do la PDF-oj estas nun pli malpli serĉeblaj (la signorekonado ne estas perfekta).

La dosieroj uzas bildojn de 300 punktoj en colo, do oni povas printi ilin senprobleme. Ĉiu numero de Literatura Mondo en PDF-formato "pezas" ĉirkaŭ 6 MB. La jarkolektaj dosieroj "pezas" po ĉirkaŭ 50 MB.

Sur la dekstra menuo, iam aperos ilon por elŝuti malpli "pezajn" dosierojn ankaŭ bone legeblaj sed ne sufiĉe altkvalitaj por printado.

Oni povas printi la dosierojn sur iu ajn paperformato. Tamen, la originala formato de la revuo estis 30,5x23 cm dum la unua kaj dua periodoj kaj 28,7x20,5 cm dum la tria.

Javier Guerrero