Lingvo Libro (1934-1938)
Senpaga gazeto por anoj de AELA
Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»
György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.
Lingvo Libro 1937
La unua kajero de Lingvo Libro en 1937 estas speciale enhavriĉa. En artikolo «La rifuĝejo», latva esperantisto Nikolajs Ķurzēns sin demandas:
Eĉ pli ol dubo: ja estas simple mallogike kredi, ke literaturo de »rifuĝejo« povus iam atingi la nivelon de »ekstera« se la ununa kreas preskaŭ nur homoj, kiujn la dua »pesis kaj trovis tro malpezaj«.
Sekvas tre interesa artikolo el Fenton S. Stancliff pri «La prepozicia nulo». La aŭtoro komparas la valoron kaj gravecon de prepozicio je kun tiu de la ideo de nulo, 0, en matematiko.
Kaj tuj poste verko de la Majstro mem «Pri Juda Gramatiko kaj reformo en la juda lingvo», artikolo aperinta en jidlingva revuo Lebn un Visnŝaft en 1909.
La Zamenhofa teksto, kiu proponis reformon de la jida lingvo komencas jene:
Mi amas la tiel nomatan »ĵargonon« ege, sed pro diversaj motivoj, pri kiuj ne estas ĉi tie la loko paroli, mi dubas, ĉu la ĵargono havas ian estonton kaj ĉu ĝenerale valoras, ke ni deziru por ĝi ian estonton. Oni tamen ne povas kontesti la fakton, ke la ĵargono ekzistas kaj por longe ekzistos. Milionoj da niaj fratoj parolas kaj por longe parolos ĝin, egale ĉu ni agos por aŭ kontraŭ ĝi. Pro tio ni devas la ĵargonon serioze trakti.
Pluraj recenzoj kompletas la unuan kajeron.
Ankaŭ la dua kajero estas plene Zamenhofa. Rememoroj de Paul Blaise pri la kreinto de la lingvo ekas la gazeton kaj post kutimaj komentoj «Pri la Plena Gramatiko», denove S. Guterman prezentas tradukojn de du artikoloj de Zamenhof pri la juda gramatiko, rekuperitaj el Lebn un Visnŝaft (la dua aperis en la 3-4 kajero). Ankaŭ leginda (se oni sukcesas fari tion en la plej freneza enpaĝigo de la gazethistorio) estas «La Internacia Centra Kavo», kies aŭtoro proponas «diveni la verajn nomojn de la rolantoj»
K. R. C. Sturmer respondas al «La Rifuĝejo» de N. Ķurzēns en la unua artikolo de la tria-kvara kajero. Sekvas gramatikaj diskutoj pri la problemo -ata -ita kaj «Konkurso por la legintoj de la Ĉehoslovaka Antologio»
Elŝutu la jarkolekton (3 numeroj, 56 paĝoj, 25,2 MB)