Bibliografia Gazeto (1933)

Senpaga gazeto por anoj de AELA

Kvaronjara aldono al Literatura Mondo dum la jaro 1933. La celo de la revuo estis ĉefe disvastigi la eldon-agadon de LM pere de recenzoj. Ĝin redaktis Kalocsay kaj inter ĝiaj kunlaborantoj elstaris Ludoviko Totsche. Unuafoje aperis rubriko «Revuo de revuoj», kiu pluvivis en .

Bibliografia gazeto

En la jaro 1933, «la Literatura Mondo-eldonejo decidis aperigi apartan kritik-revuon, per tio manifestante, ke ĝi rekonis la eksterordinare signifan rolon, kiun la kritiko devas plenumi en nia literaturo». Artikolo de Ludoviko Totsche «pri kelkaj kritikaj principoj» malfermis tiun aldonrevuon dediĉita al la recenzoj de esperantaj verkoj. Ĝi aperis kvaronjare kaj publikiĝis entute kvar kajeroj. La recenzoj foje estis tre (eĉ tro) detalaj kaj ofte enfokusigis la tradukon, kiel ekzemple tiu de La kreitaj profitoj, komedio en du aktoj de la hispana Jacinto Benavente (nobelpremiito en 1922). Kalocsay, kiu subskribas la recenzon, zorge analizas la tradukan laboron de Vicente Inglada: «Vere, en tiaj tradukoj oni bezonus ne tiom simplan tradukon, kiom transverkadon». Ankaŭ legolibroj kiel tiuj de Sturmer kaj Walter estis recenzitaj en la unua kajero, kiu finiĝis per kvin-paĝa trarigardo de la esperanta gazetaro: Suda Stelo, Germana Esperantisto, La Praktiko, Espero Katolika, Oomoto, Flandra Esperantisto, ktp. Tiu ĉi rubriko «Revuo de revuoj» subskribis Ludoviko Totsche kaj estis kerna parto de la kvar kajeroj.

La dua kajero komencis per alia artikolo de Totsche «Galaj konsiloj al juna ekrecenzisto». Inter la pluraj recenzoj elstaras tiu de Hungara Antologio, tiu de la Universala Esperanto Metodo de Benson kaj tiu de La okuloj de la eterna frato de Stefan Zweig kaj tradukita de Helene Wolf. Ene de la paĝoj de Bibliografia Gazeto, eldonejo Literatura Mondo ankaŭ prezentis ĉiujn ĝiajn novajn verkojn kaj verkistojn:

Fine novan verkiston ni prezentas al nia legantaro. H. Weinhengst estas recenzisto de La Socialisto. Lia unua romano pentras antaŭ ni per multaj koloroj la nunan vivon de senlaboraj laboristoj. Ĝi prezentas al ni, kiel ŝanĝigas la vivo de modestaj, konstante laborintaj laboristoj per la senlaboreco al kadukiĝo, freneziĝo, friponiĝo. La verkisto estas flua rakontanto. Li pentras nur per malhelaj koloroj, sed ja tia estas la vivo de senlaboruloj. En Weinhengst ni trovas novan multpromesan talenton kaj ni kredas, ke post ĉi tiu, proksimume 200 paĝa romano li portos al ni ankoraŭ multajn aliajn rakontojn el la vivo de la industriaj laboristoj.

En la tria kajero oni recenzis La sorcistino el kastilio de Salom Asch, tradukita el la «juda» de I. Lejzerowicz kaj Kurioza okazaĵo de Carlo Goldoni. Sed en Bibliografia Gazeto oni ne nur pritraktis beletrajn verkojn. Kalocsay analizis la libron Fremdvortoj en Esperanto de Paul Neergaard kaj J. Takács la Esperanta teknika medicina vortaro-n de D-ro Briquet. Vortaroj (moderna esperanto-japana), gramatikoj (Seppik) kaj kursoj (Dreher, Montagu C. Butler) ankaŭ estis recenzitaj en la tria kajero.

La kvara kaj lasta kajero ĉefe okupiĝis pri klasikaj verkoj (Odusseias de Homeros), kaj la Infero de Dante esperantigita de Kalocsay.

Elŝutu la jarkolekton (4 numeroj, 72 paĝoj, 15,5 MB)

Aŭ po kajeroj (klaku sur la bildoj por malfermi la dosierojn):

Bibliografia Gazeto 1933 Bibliografia Gazeto 1933 Bibliografia Gazeto 1933 Bibliografia Gazeto 1933

En la jaro 1934 Bibliografio Gazeto cedis sian lokon al la samcela Lingvo Libro.

Tiuj ĉi PDF-dosieroj estis fotitaj el jarkolekto de Biblioteko Molera. Dankon ankaŭ al CIC pro lia teknika helpo.