Lingvo Libro (1934-1938)
Senpaga gazeto por anoj de AELA
Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»
György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.
Lingvo Libro 1934
La duan duonon de 1934, eldonejo Literatura Mondo publikigis la 2-voluman Enciklopedio-n de Esperanto kaj, kompreneble, Lingvo Libro aperigis longan intervjuon al Lajos Kökény, ĉefredaktisto de la aperonta verko, kaj poste recenzon subskribitan de Gaston Waringhien.
Inter la beletraj recenzoj elstaras ankaŭ tiu pri la Infero de Dante tradukita de Kalocsay, tiu de Verdaj Donkiĥotoj de Baghy aŭ tiu de Vojaĝo en Faremidon de F. Karinthy.
Sed Lingvo Libro ne nur celis konigi literaturajn verkojn. La Filozofia Vortaro de Stan Kamaryt aŭ la Granda Rus-Esperanta Vortaro de I. Izgur kaj V. Kolĉinski (720-paĝa verko eldonita je 5.000 ekzempleroj) ankaŭ estis recenzitaj.
D-ro Emil Pfeffer aperigis etan studon pri la «Influo de la angla, franca kaj germana lingvoj sur Esperanton».
Alec Venture interparolis kun brita esperantisto K. R. C. Sturmer, kiu ĵus estis publikiginta El notlibro de praktika esperantisto-n.
Paul Nylén verkis studon pri la sveda literaturo en Esperanto kaj Ferenc Szilágyi interparolis kun Sam Jansson pri la Sveda Antologio.
La lastan elstaraĵon de la jarkolekto de Lingvo Libro oni trovas sur la unuaj paĝoj de la kvara numero: la recenzo «La nova Plena Vortaro», pri la dua eldono de la ĉefverko de la esperanta leksikografio. La artikolo, subskribita de -y (Kálocsay), unue omaĝas la forpasinta Émile Grosjean-Maupin (1863-1933).
«Ĝojo kaj funebro alternas en mi, kiam mi foliumas la duan eldonon de la trezorvalora Plena Vortaro. Ĝojo, ĉar nia granda leksikografo E. Grosjean-Maupin finis la tralaboron de sia grandsignifa verko, ĝin poluris, perfektigis, kompletigis kaj el la kruda juvelŝtono de la unua eldono li faris brilan juvelon, kies facetoj respegulas al ni la tutan vivantan lingvon. Funebro, ĉar tiun trezoron li postlasis al ni kiel sian testamenton, nepovante ĝisvivi sian aperon. Li heredigis al ni sian grandan vivo-verkon, sed li mem forpasis, kaj lasis post si malplenon, kiu ĝis nun ŝajnas tute nekompensebla.»
Elŝutu la jarkolekton (4 numeroj, 64 paĝoj, 57,3 MB)