Lingvo Libro (1934-1938)

Senpaga gazeto por anoj de AELA

Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»

György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.

Lingvo Libro 1938

Nur unu kajero de Lingvo Libro aperis en 1938, sed ĝi estas historie tre interesa, ĉar enhavas alian nekonatan Zamenhofan tekston. Ĉi foje temas pri artikolo pri praesperanto, kiu Zamenhof verkis por La Revuo dum la jaroj de la «idista afero». Tiam «Bourlet opiniis ĝin nekonvena al la cirkonstancoj kaj eble danĝera». La 4-paĝa artikolo, prezentata de Waringhien, oferas pliajn klarigojn pri la Lingwe Uniwersala, krom la multe pli konata poemo «Malamikete de las nacjes...»

Artikolo de Kalocsay pri la bezono de nova esperanta krestomatio, gramatikaj diskutoj kaj recenzoj kompletas la 16 paĝoj de tiu lasta Lingvo Libro.

Elŝutu la jarkolekton (1 numeroj, 16 paĝoj, 4,1 MB)

Lingvo Libro 1938