Lingvo Libro (1934-1938)
Senpaga gazeto por anoj de AELA
Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»
György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.
Lingvo Libro 1935
Antaŭparolo de la Plena Gramatiko de Esperanto, verkita de Kalocsay kaj Waringhien, komencas la duan jarkolekton de Lingvo Libro: «La unua sento, kiu versajne atakos la leganton ĉe la ekrigardo al tiu ĉi libro, estos la timo, kaj lia unua penso – amara bedaŭro pri la liliputa 16-regula gramatiketo de 1888.»
Sveda literaturo ĉefrolis en la unua kajero, kiu enhavis recenzon de Sveda Antologio, subskribita de F. Szilágyi, kaj de la romanon de Selma Lagerlöf Gösta Berling. La kvincent paĝa traduko de Stellan Engholm estas nun rete legebla. Szilágyi, kiu tiam jam loĝis en Svedio, recenzis ankaŭ lernolibron Petro. Alia eldonaĵo de Literatura Mondo, La juda ŝtato de Theodor Herzl estis longe pritraktita de Waringhien, kiu finas la recenzon per tipa harfendado: «La traduko estas bona: nur en la parto tradukita el la franca (artikolo de Albert Londres), mi notis francismon: tio lin renversis (pĝ 9) = miregigis; krome la »Dreyfuss-afero« skribiĝas kun unu nura so.»
Alice Pik verkis longan artikolon «Oni atakas la akademion» kaj H. V. subskribis la artikolon «Tra la novaj libroj de 1934».
La ĵus finiĝinta jaro plenigis novan breton en nia esperanta libro-ŝranko kaj riĉigis nian junan literaturon per ducento da novaj libroj
La dua kajero ekas per intervjuo kun artpentristo Ruda Kubícek. Inter la recenzoj elstaras tiu pri la dua volumo de Enciklopedio de Esperanto. Ferenc Szilágyi recenzis la verkon Skizo pri filozofio de la homa digno de Paŭlo Jil (Gilles). Ĝin eldonis SAT kaj la elfrancigo subskribis la fondinto de la maldekstrema asocio Eŭgeno Lanti. La sekva libro recenzita tre malsamis ol tiu de Gilles kaj eble igis (poste) la plej polemikan verkon eldonitan de Literatura Mondo. La aŭtoro estis Benito Mussolini kaj la libro, la biografio de sia forpasinta frato Arnaldo. LM aperigis Vivo-n de Arnaldo en luksa eldono kaj ĝin tradukis Kalocsay mem. La recenzo subskribis E. F. (ĉu Edmund Fethke?).
La interesa verko, kiel supozigas la nomo de la pritraktita Mortinto kaj tiu de ĝia aŭtoro, kondukas la leganton en tiun eksterordinaran politikan sferon, en kiu –ĉiu siarole– ili moviĝis; sed kiom da vivanta humaneco vibras en ĝi ĉiupaŝe! Oni povas diri, ke baldaŭ post eklego, preskaŭ senkonscie, oni kvazaŭ forgesas la esceptan fizionomion de la medio, en kiu oni vivas dum la kelkaj leghoroj, kaj oni donas sin al plej ĝisfunda enprofundiĝo en la sentojn, kiuj vivas en la libro. Vere, la aŭtoro, verkante sub la impulso de frata koro kaj per homa plumo, kunmetis la floraron de siaj sentoj por la frato amata kaj por la fidela kunlaborinto kaj samtempe honorigis lin per starigo ĝustloken en la politika movado, kiun li estigis.
László Halka komentis la libron Sur sanga tero, daŭrigo de la romano Viktimoj de Julio Baghy, kaj H. V. pritraktis la verkon Internacia gramatiko de Esperanto, «kurso kompleta, sitema, kritika» de Leopold Kitzler.
Du longaj artikoloj pri ne beletraj verkoj «Plena Gramatiko de Esperanto (Vorto kaj Frazo)» kaj «Kritika esploro pri la „Plena Vortaro”» komencas la trian kajeron.
En «Pri la pseŭdonimoj», Szilágyi klarigas nin, ke Kopar estas ja paro de K, sed ankaŭ la vorto signifas «kalva» en la hungara lingvo. «Rigardu la foton de nia eminetulo kaj vi konstatos, ke li vere ne devas multe elspezi por kombiloj».
Aliaj lingvaj problemoj estis ankaŭ pristuditaj: «Pri la akordiĝo de postmetita particip-adjektivo».
La rubriko «Revuo de revuoj» kaj pluraj recenzoj kompletas la trian kajeron.
Ankaŭ la kvara kaj lasta kajero de 1935 ekiĝas per interesaj lingvaj artikoloj «Pri la vortoficialigo» kaj la dua kaj lasta parto de «Kritika esploro pri la „Plena Vortaro”». Denove Ferenc Szilágyi vigle kunlaboris per «Kiom estas la nombro de la dekdu apostoloj?».
Inter la libroj recenzitaj elstaras: Sango kaj sablo de Vicente Blasco Ibáñez kaj Pasko de August Strindberg.
Informoj de AELA kaj ĝia eldonprogramo por la jaro 1936 (2.300 paĝojn por 15,50 svfr) finas la jarkolekton.
Elŝutu la jarkolekton (4 numeroj, 60 paĝoj, 18,5 MB)