Lingvo Libro (1934-1938)

Senpaga gazeto por anoj de AELA

Lingvo Libro aperis kiel kvaronjara suplemento al Literatura Mondo de 1934 ĝis 1938. Ĝi pli malpli anstataŭis Bibliografia-n Gazeto-n. Tamen LL celis «okupiĝi ne nur pro aperintaj libroj, sed ankaŭ ĝenerale pri nia literatura vivo» pere de intervjuoj kaj artikoloj. Ĝi volis «pritrakti ĉi rilate ne tiom gramatikajn problemojn, kiom demandojn stilajn, krome demandojn pri la speciala strukturo, spirito, evoluo, esprimpovo de Esperanto, ktp.»

György Karczag subskribis ĉiu numere la «Revuo de revuoj»-n (sufiĉe klara bildo de la esperanta gazetaro), kaj ankaŭ oficialaj sciigoj de la Akademio trovis sian lokon sur la paĝoj de la suplemento.

Lingvo Libro 1936

La kvaronjara Lingvo Libro nur aperis tri foje en 1936. La unuan numeron ekirigas Ferenc Szilágyi, kiu en la artikolo «Ellerni!» defendas la neceson je bonaj daŭrigaj kursoj de Esperanto.

[...] Jes, ĉiuj devas lerni Esperanton, oni konkludis kaj ĉiu ĝojis: homoj, lago, ĉielo, birdoj kaj suno. La harmonia volo ŝajnis kunligi ĉiun kaj ĉion: Ĉiu devas lerni Esperanton! – Kaj tiam ekparolis la sola pensema ombro de tiu ĉi sunplena tago. Kabe estis, li diris: «Unue la esperantistoj devas lerni Esperanton!»

Szilágyi titolis sian progresan kurson Ellernu!, kiam li aperigis ĝin en 1937.

Kiel en 1936, la debato pri la Plena Gramatiko, verkita de Kalocsay kaj Waringhien, plenigas multajn paĝojn de LL. En la unua numero aperis la kritikaj artikoloj de Lidja Zamenhof, Leo Belmont kaj William Bailey, kaj la respektivaj respondoj de Kalocsay.

Inter la recenzoj de la unua numero elstaras tiu pri la Plena Verkaro de d-ro Felikso Zamenhof.

Denove F. Szilágyi malfermas la duan numeron per artikolo pri la rolo de la hazardo en literaturo kaj precipe en kvin ĉefverkoj de la esperanta literaturo: Mr. Tot aĉetas mil okulojn (J. Forge), Viktimoj (Julio Baghy), Annie kaj Montmartre (R. Schwartz), Gösta Berling (S. Engholm) kaj Tur-strato 4 (H. Weinghenst).

Ĉi-foje la kritiko de Plena Gramatiko verkis s-ro Vicente Inglada. La artikolo de Inglada aperas mallongigita kaj la respondoj de Kalocsay kiel piednotoj al la opinioj de la hispana esperantisto, ĉio laŭlonge de 11 paĝoj.

Inter la recenzoj, Waringhien komentas Interpopola konduto el Edmond Privat kaj Romano de San Michele el Axel Munthe.

Ĉe la lingva flanko,(-y) [Kalocsay] klarigas la diferencoj inter scii kaj koni.

En la tria numero Jean Lecoultre proponas «La semajno de la libro»

Estus ne nur dezirinde, sed eĉ necese, organizi jam en tiu ĉi jaro Semajnon de la Libro, dum kiu pordofrapaj helpantoj sisteme vizitadis la esperantistoj de sia urbo, dikstrito aŭ regiono, por kolekti mendojn aŭ abonojn.

Daŭras en tiu tria numero la virtuala dialogo inter Inglada kaj Kalocsay, kiu piednotigas 87 komentoj el Inglada, inter aliaj temoj pri vortfarado.

Alia elstaraĵo de la 3-a numero de Lingvo Libro estas «Trifolio», intervjuo kun Julio Baghy, Jean Forge kaj Tiberio Morariu en Boras.

Trifolio

Elŝutu la jarkolekton (3 numeroj, 56 paĝoj, 23,7 MB)

Lingvo Libro 1936