Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO

La diskuto pri po

En letero parte publikigita en la numero 3-4 de 1947 («Io-ujo», p. 59), «samideano Butler» malsamopiniis kun Plena Gramatiko kaj taksis kiel strangaĵon de la Hungara skolo la uzon de azukativo post po. Sub rubriko Lingvo, Kalocsay defendis denove tiun uzon en longa artikolo «La problemo de po» (1947, n-ro 7-8). En januaro 1948, Reto Rossetti proponis «La solvo de „po”» kaj, kompreneble, Kalocsay denove rebatis liajn opiniojn. La diskuto reaperis kun novaj partoprenantoj (d-ro Pumpr) kaj «la po-opinioj venis poamase». Jen la kompleta diskuto:

K. Kalocsay: «Lo problemo de po», 1947, 122-124

R. Rossetti: «La solvo de po», 1948, 26

K. Kalocsay: Respondo al Rossetti, 1948, 27-28

K. Kalocsay: «La definitiva fino pri po», 1948, 59

D-ro Pumpr: «Plu pri po», 1949, 57

K. Kalocsay: Respondo al d-ro Pumpr, 1949, 57-58