Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
LA DEFINITIVA FINO PRI „PO”

Laste mi skribis, ke oni min envios pri tio, ke mi ne havas pli gravajn zorgojn, ol la „po” problemo. Sed ŝajne ekzistas multaj tiaj enviinduloj: la „po”-opinioj venas poamase. Laŭ unu el ili oni devas diri: „doni du pomojn po infano”.

Tute timigite de tiu propono, jene mi finas definitive la „po”-aferon per la prezento de la sekva kompromiso, kiun mi kredas ĝenerale akceptebla.

1. Kiuj preferas la gramatikan logikon, tiuj diru: „doni al la infanoj po du (aŭ: po unu) pomojn”.

2. Kiuj preferas la tradicion, tiuj diru: „doni al la infanoj por du pomoj” (aŭ „po unu pomo”).

3. Kiuj ne povas elekti inter la logiko kaj la tradicio, tiuj ne uzu „po”, kiam ĝi enkondukus fraz-objekton; ili diru: „doni al ĉiu infanoj du pomojn”, aŭ „doni al la infanoj pomojn po du pecoj”. Anstataŭ: „doni po kvin dolaroj(n)” ili diru: „doni monon po kvin dolaroj”. Anstataŭ: „trinki po unu litro(jn) da vino” ili diru: „trinki vinon po unu litro”. Per iu el tiuj kvar manieroj de elturniĝo oni povas savi sian animon en ĉiu okazo.

K. Kalocsay

La diskuto pri po