Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
LA SOLVO DE „PO”

Ĝis lego de la artikolo de Kalocsay pri la problemo de „po”, mi pri tiu ĉi demando estis trankvila kaj neŝancelebla gramatikulo. „Po kiel prepozicio postulas la nominativon kaj fino!” Sed la fluan kaj skrupulan argumentadon de Kalocsay por akuzativo post „po” mi trovis klara kaj persvada. Mi legis glate kaj konsentante plue, plue, ĝis pum! io min haltigis. Tio estis la formo: „Mi donis al la infanoj po unu pomojn.” Kaj mi kriis: „Ne! Ĉio ĝis nun estas interpreto pri tio, kion la esperantistoj sentas, se ili uzas ĉe „po” la akuzativon, sed ĉi tiun formon jam neniu esperanlisto uzis, nek versajne iam volos uzi! Konsentite, ke ĝi estas logika kaj konsekvenca kompletigo de la tezo, sed tia pedantajo, tia gramatika ĉizaĵo tute ne havas ŝancon! Ĉiuj diras kaj daŭre diros: „Mi donis al la infanoj po unu pomo” — aŭ ili poltrone evitos en tia kazo la konstruon per ,po’.”

„Do” mi diris plue, „ĉu la uzado restos dolore dividita, ke la anoj de akuzativo post ,po’ akuzativos en pluralo, sed nominativos en singularo? Se jes, la nominativistoj venkos, ĉar ilia uzo estas almenaŭ konsekvenca!”

Ĉe tiu punkto la solvo de la tuta problemo ekfulmis al mi. Ja ambaŭ pravas, la nominativistoj kaj la akuzativistoj! Ne, mi ne ŝercas, mi parolas tute serioze. Kio do mankas al ambaŭ, ke ilia kompakta rezonado perfekte pruvas sian tezon, sed esceptas la alian? Mankas jeno: la konsidero pri la elizio.

Jes, la elizio! Dank al ĝi, verbo ja povas havi post si la nominativon anstataŭ la logike postulata akuzativo. Vidu: — Mi komprenas, kio turmentas vin.

Uzu al tiu frazo la martelantan logikon de Kalocsay kaj vi certe estos puŝata al la akuzativigo de „kio”. Sed tio ne daŭrus unu sekundon. Tiel miopa ja neniu povas esti! La akuzativo apartenas al la eliziita „tion”: –

Mi komprenas (tion), kio turmentas vin.

Sed pri „po” ĉiuj (ankaŭ mi mem ĝis ĵus) estis komplete miopaj!

La simpla faklo estas, ke frazo kun „po” ordinare enhavas elizion. Jen estas la plenaj formoj: —

1. Mi donis al la infanoj pomojn, po du pomoj.

aŭ: — Mi donis al la infanoj (po du pomoj) pomojn.

2. Mi donis al la infanoj pomojn, po unu pomo.

aŭ: — Mi donis al la infanoj (po unu pomo) pomojn.

El tiuj frazoj la nominativistoj elizias la akuzativon kaj la akuzativistoj elizias la nominativon.

Sed ambaŭ ja pravas! Kaj pravas eĉ tiu, kiu miksas kaj uzas jen nominativon, jen akuzativon. Al li oni povas diri, ne ke li estas malkorekta, sed nur, ke li estas nekonsekvenca.

Tamen unu momenton! Ekzistas alispeca ekzemplo, citita de Kalocsay: —

Prenu la medikamenton po dudek gutoj.

Kio do? Ĉu ripeti „gutoj(n)”?

Tute ne, ĉar „medikamenton” signas la samon, kion „gutoj”, kaj tie ĉi ni havas kompletan, senelizian frazon. Se ni nomos la medikamenton „gutoj”, ni vidos klare la similecon al la antaŭaj ekzemploj: —

Prenu la gutojn, po dudek gutoj.

El ĉio ĉi sekvas, ke la konkludo de Kalocsay, kvazaŭ la numeralo estus duvizaĝa, estas kimero. La numeralo estas ja ĉiam adjektivfunkcia, sed ĉe ĝi, kiel ankaŭ ĉe la gramatikaj adjektivoj, oni iafoje povas elizii la postirantan substantivon. Do

1. El la du ĉapeloj mi elektas unu —

estas tute analoga al

2. El du ĉapeloj mi elektas la bluan.

Ke la numeralo ne estas substantiva, sed ĉiam adjektiveca estas psikologia vero. Ĉu oni povas (ekster la matematiko) pensi pri la nombro sen la „io” kiun la nombro nombras? Se oni ne mencias ĝin, tio simple signifas, ke oni ĝin elizias, sed tutegale oni ĝin alpensas.

Ĉu la samaj konstatoj valoras por „ĉirkaŭ” en la frazo:

Cirkaŭ tridek homoj(n) mi vidis ĉirkaŭ la du mortintoj –?

Sendube. Se „ĉirkaŭ” prepozicie kvalifas „tridek” ĝi kvalifas ankaŭ „homoj” (ĉu pensata aŭ esprimata) kaj „homoj(n)” aperas dufoje en la senelizia frazo: —

Homojn mi vidis, ĉirkaŭ tridek (homoj), ĉirkaŭ la du mortintoj.

Tiam oni povas laŭ sia gusto elizii la „homoj” aŭ la „homojn” kaj ĉiam ricevi validan frazon. Se vi ribelas pri la formo: —

Cirkaŭ tridek homoj mi vidis ĉirkaŭ la du mortintoj, tio povas eliri el du kaŭzoj. Aŭ vi opinias, ke oni malprave eliziis la pli gravan el la du substantivoj, aŭ vi opinias, t. e. ke ĝia signifo estas „proksimume” kaj ĝia formo laŭ pedanta precizeco estus „ĉirkaŭe”. Kaj se tion ĉi vi opinias, verŝajne vi pravas. Sed mi ne insistas. Miaflanke mi toleras sufiĉe vaste. Mi nur ne toleras la netoleron kaj — pardonu min, bravaj sobrantoj — la miopecon.

Mi eĉ toleras, ke oni rigardu ankaŭ „po”, kiel adverbon, anstataŭ kiel prepozicion, t. e. ke oni kvazaŭ diras: —

Mi donis al la infanoj poe unu pomon ...

Do jen vidu, ke eĉ la singulara akuzativo (Mi donis al la infanoj po unu pomon) estas defendebla, se oni elektas rigardi „po” kiel adverbon!

Resume, ĉiuj uzataj formoj kun „po” estas el unu aŭ alia vidpunkto gramatike ĝustaj, kaj ni lasu la trovon de la definitiva formo al la uzo kaj la estonto!

R. Rossetti

La diskuto pri po