Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
LA PROBLEMO DE „PO”

S-do Butler en sia letero al L. M. (vd. nro 3-4) malaprobas inter aliaj, ke la Plena Gramatiko rekomendas en certaj okazoj uzi akuzativon post „po”. Tion li nomas strangaĵo de la „Budapeŝta skolo” kaj nelogika kaj ne-Zamenhofa.

La Plena Gramatiko tre vaste motivas la gramatikan logikecon de tia uzo. Tamen, mi konfesas, tiu motivado estas iom tro gramatik-abstrakta kaj ne tre allogas por trastudo. Tial ŝajnas ne superflua repreni la temon kaj paroli pri ĝi laŭeble pli popular maniero.

*

Unue, ni rigardu la Zamenhofecon. Vere, Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis nominativon post „po”, sed almenaŭ unufoje li skribis: „al ĉiuj li donis po du dolarojn”, kaj en la Lingvaj Respondoj li deklaris: „Inter doni po du pecojn kaj doni po du pecoj estas malfacile diri, kiu estas pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj.” Kaj tion, ke li mem uzadas la nominativon, li motivis per tio, ke en ĉiuj okazoj, kiam estas dube, ĉu la akuzativo aŭ la nominativo estas pli ĝusta, pli oportune estas elekti la nominativon. Estas do evidente: per la rekomendo de nominativo Zamenhof ne solvis, sed evitis la demandon.

Sed ekzistas ja la Zamenhofa permeso de akuzativo post „po”, kaj estas klare, ke la uzon de tiu permeso ne estas deklari ne-Zamenhofa aŭ kontraŭ-Zamenhofa. Kaj — ĉar apriorie nenian demandon oni povas rigardi nesolvebla — ekzistas la espero, ke eble iam oni tamen povas distranĉi tiun nodon de la Zamenhofa „estas malfacile diri” kaj definitive decidi pri la uzinda formo.

Ni provu do ataki tiun nodon per la tranĉilo de la gramatika logiko.

*

En la problemo de „po” ŝajnas kolizii la gramatiko kaj la sintakso.

— Oni devas uzi nominativon — diras la gramatikulo —, ĉar „po” estas prepozicio, kaj prepozicio postulas post si nominativon (krom se oni esprimas direkton, sed pri tio ne temas ĉi tie). Laŭ tiu deviga regulo do oni devas elekti la nominativon, pro tio ne povas ekzisti dubo.

— Sed tamen ekzistas dubo – respondas la sintaksulo. – Ekzistas la Zamenhofa „estas malfacile diri”. Mem tiu dubo pri valideco de nepre deviga regulo montras, ke ĉi tie troviĝas io eksterordinara.

— Eksterordinara? — demandas la gramatikulo.

— Jes, tuj vi vidos. Jen la frazo: „Mi donis al la infanoj po du pomoj(n)”. Ni esploru pe la simpla metodo de demandado, kian sintaksan funkcion plenumas tiu „po du pomoj(n)”. Kion mi donis al la infanoj?

— Po du pomoj.

— Vi vidas, ke vi respondis je la demando „kion?”, sekve temas pri rekta objekto. Kaj rekta objekto devas esti akuzativa.

— Nominativa! — krias la gramatikulo —, ĉar tie estis la prepozicio!

— Akuzativa! — rekrias la sintaksulo —, ĉar temas pri rekta objekto!

— Sed tie estas la prepozicio!

— Min ne interesas la prepozicio. Per la nominativo vi pekas kontraŭ la sintakso!

— Kaj per la akuzativo vi pekas kontraŭ la gramatiko!

Tiel batalas la gramatiko kaj la sintakso super la kapo de la kompatinda esploranto. Ne mirinde, ke li fine malesperas kaj rezignacias.

Sed ni rezignaciu! Ni esploru plu, kie estas la peko. Ni lasu plu procesi la gramatikulon kaj sintaksulon. La sintaksulo ree demandas:

— Kion mi donis al la infanoj?

— Po du pomoj.

— Bone, obstinulo! Sed min nun ne interesas la kvanto, nur tio, kion mi donis: pomojn aŭ pirojn? Do kion mi donis?

— Pomojn.

— Cu ne „po pomoj”?

— Ne, pomojn. „Po pomoj” ne havus sencon.

— Do pomojn? En akuzativo?

— Jes, certe. Nun ja mankas tie la prepozicio.

— Sed kial ĝi mankas?

— Ĉar... ĉar... mi ne scias...

— Tuj vi ekscios. Mi demandas plu: Kiom da pomoj vi donis?

— Po du.

— Ĉu ne du?

— Ne, multe pli. Tiomoble du, kiom estis la infanoj.

— „Po” do estas nepre necesa antaŭ „du”?

— Jes.

— Kaj ĝi estas superflua, eĉ malebla antaŭ „pomoj”?

— Jes.

— Sed, se tiel estas, „po” rilatas ja sole kaj ekskluzie al „du”.

— Ŝajnas tiel ... vere ...

— Eĉ, tute ĝi ne havas gramatikan interligon kun „pomoj”.

— Mi devas konfesi, ne.

— Sed se ĝi ne havas gramatikan interligon, ĉu ĝi povas influi tiun vorton gramatike?

— Nu, vere, ne.

— Kian kazon do la vorto devas alpreni?

— Se tiel estas, tiun kazon, kiun postulas ĝia sintaksa funkcio.

— Do akuzativon?

— Je la diablo, jes, akuzativon. Ĉu vi nun triumfas?

— Ne, mi nur ĝojas, ke ni interkonsentas. Do „po” postulas ĉiam akuzativon?

— Atendu iom. Tamen ne! Jen ekzemple la frazo: „Po du personoj rigardis el la tri fenestroj”. Ĉi tie necesas nominativo post „po”.

— Kompreneble! Sed kial? Ni demandu. Kiuj rigardis? Personoj. „Personoj” respondas je „kiuj”, do ĝi estas subjekto de frazo, sekve nominativa. Sed kion vi diras pri tio, ke ĉi tie la subjekto de la frazo havas prepozicion?

— Kurioza afero.

— Kurioza, vi diras? Tio estus harstreĉa gramatika absurdaĵo, se tiel estus. Sed ne estas tiel! Vi jam scias, kial ne estas tiel!

— Jes. Tial, ke „po” rilatas nur al „du”, kaj ne havas interligon kun „personoj”, ĉi tiu vorto do estas ne komplemento de „po”, sed memstara substantivo havanta la epiteton „po du”.

— Kian regulon vi do farus?

— Oni povus deklari: „Ĉar ,po’ ĉiam rilatas nur al la numeralo, kaj ĝi ne havas gramatikan interligon kun la postnumerala substantivo ...”

— Haltu, haltu! Tio ne estas vera!

— Sed ni ĵus interkonsentis...

— Tiu ĉiam ne estas vera! Rigardu ekzemple la frazon: „Prenu la medikamenton po dudek gutoj.” Mi demandos aparte pri ĉiu vorto. Kion vi prenu?

— Medikamenton.

— Kiel vi ĝin prenu?

— Po gutoj.

— Po kiom da gutoj?

— Po dudek.

— Jen, vidu. „Po” rilatas al ambaŭ vortoj: al „gutoj” same, kiel al „dudek”.

— Hm. La afero estas pli komplika, ol mi opiniis.

— Ne tiel komplika. „Po dudek gutoj” estas nek rekta objekto, nek subjekto: ĝi estas adjekto (adverb-esprimo), ĝi esprimas la manieron de la distribuon. Oni demandas pri ĝi per „kiel”. En adjekto la substantivo ne estas memstara, ĝi estas nur komplemento de la prepozicio. Kaj tial nun „po” tute nature rilatas al „gutoj”.

— Mi komprenas. „Po” nur tiam havas interligon kun la substantivo, kiam ĝi estas la prepozicio de adjekto.

— Nun vi estas prava: „kiam ĝi estas la prepozicio de adjekto”. Ĉar povas kozai, ke antaŭ „po” staras alia prepozicio.

— Ekzemple?

— Ekzemple: „La ministroj venis al la konferenco kun po tri ekspertoj. Ni apliku la demandadon: Kun kiuj alvenis la ministroj?

— Kun ekspertoj.

— Kun kiom da ekspertoj?

— Kun po tri.

— Nu jen! Ankaŭ en tia okazo „po” rilatas nur al la tiunumeralo.

— Mi komprenas! Tiaokaze ne „po”, sed „kun” estas prepozicio de la adjekto! Kaj tial „po” ne povas rilati al la substantivo.

— Do nun la afero estas klara?

— Atendu! Kiel vi dirus: Mi donis al la infanoj po unu pom...

— Kiom da pomoj vi donis?

— Po unu.

— Ĉu po unu estas unu?

— Ne, ĝi estas la multoblo de unu.

— Kaj kian nombron oni uzas ĉe pli-ol-unu?

— Pluralon.

— Kial do vi timas uzi pluralon?

— Bone, mi ne timas: Mi donis al la infanoj po unu pomojn.

— Ĝuste! Ni do konsentas, ĉu ne?

— Jes „Po” estas kvazaŭ Janus-vizaĝa prepozicio.

— Ne, ne, ne, ne. Ne „po” estas Janus-vizaĝa, sed la numeralo. Ĝi rigardas antaŭen substantive por povi alpreni prepozicion, kaj ĝi rigardas malantaŭen adjektive, por povi funkcii kiel epiteto.

— Sed kial la numeralo estas Janus-vizaĝa nur post „po”?

— Ne nur post „po”! Rigardu la frazon: „Ĉirkaŭ tridek homojn mi vidis ĉirkaŭ la du mortintoj.” Mi demandas: Kion mi vidis?

— Homojn.

— Ĉu ne: „ĉirkaŭ homoj”?

— Ne, tio ne havus sencon.

— Kaj kiom da homoj mi vidis?

— Ĉirkaŭ tridek.

— Ĉu ne tridek?

— Ne, eble pli, eble malpli ol tridek.

— Jen do, la okazo estas analoga al „po du pomojn”. „Ĉirkaŭ” rilatas nur al tridek; ĝi ne havas interligon kun „homojn”. Nun ni vidu la alian „ĉirkaŭ”. Kie mi vidis tiujn homojn?

— Ĉirkaŭ mortintoj.

— Ĉirkaŭ kiom da mortintoj?

— Ĉirkaŭ du.

— Vidu, ĉi tiu okazo estas analoga al „po dudek gutoj”. „Ĉirkaŭ” rilatas al „mortintoj” same, kiel al „du”. Kaj se vi ankoraŭ ne estus konvinkita, faru alian provon! Postmetu la numeralojn!

— Mi vidis homojn, ĉirkaŭ tridek, ĉirkaŭ la mortintoj du.

— Nu jen! La unuan „ĉirkaŭ” vi metis malantaŭen, kune kun „tridek”, la duan vi lasis antaŭe. Kiel aspektus, se vi farus male?

— Mi vidis ĉirkaŭ homoj tridek la mortintoj ĉirkaŭ du — sensencaĵo!

— Jen do! Estas sendube, ke la unua „ĉirkaŭ” apartenas ekskluzive al la numeralo; tial, ĉe ties postmeto, ĝi devas veni kune kun ĝi malantaŭ la substantivon. La dua rilatas al ambaŭ vortoj, do ĝi devas stari antaŭ ambaŭ. Kaj tute same estas ĉe „po”.

— Vi estas prava, vere. La postmeto (doni pomojn, po du; vidi homojn, ĉirkaŭ tridek) estas tre instrua; ĝi evidentigas la substantivan vizaĝon de la numeralo, antaŭe kaŝatan de ĝia epiteta funkcio.

— Do ni kaptis la pekulon?

— La pekulon?

— Jes, la pekulon, kiu per sia petolemo konfuzas la kapon de la gramatikistoj. Ĝi estas la numeralo kun sia duvizaĝeco...

*

Ni forlasu la du diskutantojn, kiuj jen tiel bele interpaciĝis.

Kaj ni nun ne formu regulon, ni ŝparu ties lernon al la legantoj, esperante ke ili komprenos la aferon el la supra dialogo.

Kaj ni tre petas sdon Butler, bonvolu al ni komuniki, se en ĉi tiu artikolo li trovis ion erara, aŭ, pli ĝuste, ĉiam ankoraŭ ne sufiĉe klara.

K. Kalocsay

La diskuto pri po