Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
PLU PRI PO

Kara Dro Kalocsay!

Aldone al mia aperinta traktato pri la prepozicio PO, akceptu ankoraŭ ĉi tiun postskribon por la defendo de la nominativo:

a) „Post morto de la patro heredis liaj du filoj po duono de la bieno.” Vi eble volos diri: „Post morto de la patro heredis liaj du filoj po duono la bienon”. Bone, via teorio ĉi tie funkcias, kaj vi eĉ ne bezonas subŝovi la numeralon „nun” „po unu duonojn de la bieno”.

b) Kaj nun supozu, ke la patro postlasis ankoraŭ vidvinon, al kiu li testamentis unu duonon de la bieno, kaj al la filoj po unu kvarono. Kiel nun tekstos la frazo? Laŭ mia recepto jene: „Post morto de la patro heredis liaj du filoj po kvarono de la bieno”. Kaj laŭ via recepto? Eble: „Ili heredis po kvarono bienon”. Sed tio estas malĝusta! Ne estas vere, ke ili heredis bienon, sed nur bienduonon! Do: „Ili heredis po kvarono bienduonon”.

c) Fine ni elpensu situacion, kie oni ne scias, kiom da filoj estis, ĉu ili sume heredis la tutan bienon aŭ ne, kaj — se ili heredis nur parton — kio okazis pri la restaĵo: „La filoj heredis po kvinono de la bieno”. Kiel vi nun volas formuli la akuzativan objekton? Ne restas eble alia elirejo, ol subŝovi la logike superfluan numeralon „unu”: „Ili heredis po unu kvinonojn!” de la bieno.

Via sincera

Dro Pumpr

La diskuto pri po