Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperantaj Bitoj, 10 jaroj

2019-12-06

La 6an de decembro 2009 ekiris tiu ĉi blogo. Tiam oni festis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Mia unuaj blogeroj, ĉefe hispanlingvaj, iom esploris lian vivon kaj verkon kaj la unuajn jarojn de la movado: la unuan E-gazeton aŭ la unuajn grandajn verkistojn en la internacia lingvo.

<em>La Esperantisto</em>

La Esperantisto

Per la hispanigo de La liberiĝo de la juĝisto de Ferenc Szilágyi mi interesiĝis pri la hungara skolo, turniĝinta ĉirkaŭ Baghy, Kalocsay kaj la plej grava literatura gazeto de nia lingvo (almenaŭ miaopinie) Literatura Mondo. Skanado de kelkaj ekzempleroj de tiu revuo propraj kaj el Muzeo de Esperanto de Subirats, permesis al mi kompletigi la bitigadon de 3.148 paĝoj de Literatura Mondo. Granda parto de LM jam estis skanita de Aŭstria Nacia Biblioteko. Tamen mia celo estis tekstorekonadi la bilddosierojn kaj kunigi ilin en facile legeblaj kaj serĉeblaj PDF-dosieroj. Mi pretigis en 2011 retejon Literatura Mondo kiel elŝutilon de ĉiuj numeroj kaj jarkolektoj de la tri epokoj de tiu impona beletra gazeto. La retejo ankaŭ enhavas biografietojn, artikolojn kaj kromaĵojn.

PIE PIE PIE

Kelkaj kovriloj de Literatura Mondo

Tiu bitigado de gazetoj iĝis unu el la gvidmotivoj de Esperanta Bitoj. El mia biblioteketo, mi alŝutis revuo Jen. Tiu humura revuo ekpublikiĝis en Barcelono en la jaro 1909, do, la jaro de la UK en Barcelono. Pluraj artikoloj de tiu ĉi blogo temas pri tio.

Memoriga poŝtmarko de la 5-a UK en Barcelono (ONB)

Memoriga poŝtmarko de la 5-a UK en Barcelono (ONB)

Spuroj de Esperanto en neesperantista gazetaro ankaŭ troveblas en la blogo, de la unuaj artikoloj pri Esperanto en la 19a jarcento ĝis Esperanto en kataluna gazeto Joventut, inter aliaj.

<em>La Última Moda</em> (22-12-1895), p.2

La Última Moda (1895-12-22), p.2

Sendube la unua mondmilito estis frapego por la disvastigo de Esperanto. Pluraj gazetoj estingiĝis pro la milito, sed aliaj naskiĝis kaj dumvivis en unu kaj la alia flanko. Ankaŭ en neŭtralaj landoj kelkaj E-periodaĵoj aperis dum la konflikto. Ĉiuj publikigis la alvoko de Zamenhof al la diplomatoj. Zamenhof mem forpasis dum la milito. Plej parte de lia familio pereos dum la onta dua mondmilito.

Ambulanco «Esperanto Nº1» donaco de britaj esperantistoj

Ambulanco «Esperanto Nº1» donaco de britaj esperantistoj

La bitigado de gazetoj daŭrigis danke al Biblioteko Molera. Ĝis nun, la ĉefaj havigitaj periodaĵoj estas Kataluna Esperantisto kaj La Suno Hispana.

<em>Kataluna Esperantisto</em> <em>La Suno Hispana</em>

Kataluna Esperantisto kaj La Suno Hispana

Lastatempe, kaj okaze de la 92-a SAT-kongreso en Barcelono, Biblioteko Molera alŝutis la kompletan kolekton de Popola Fronto kaj pluraj numeroj de Informa Bulteno, la esperanta eldono del Comunicat de Premsa del Comissariat de Propaganda de la Generalitat kaj Proleta Voĉo.


Klaku sur la kovriloj por iri al pria elŝutpaĝo

Enretigi la katalogoj de E-bibliotekoj estas unu el miaj klopodoj. La celo de komuna katalogo la esperantistaro ankoraŭ ne atingis.

Katalogo de mia biblioteketo

Katalogo de mia biblioteketo

PIE

E-bibliotekoj en la mondo. Klaku por vidi la tutan mapon kaj uzi ĝin laŭvole

Post dek jaroj en blogejo Blogger kaj pli ol 15 artikoloj, mi translokis tiun ĉi blogon al propra retejo, kie ĝi kunvivas kun aliaj E-projektoj.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020