Permesilo Krea Komunaĵo

Humaneco aŭ neŭtraleco: la esperanta gazetaro dum la dua mondmilito

2019-02-24

La 1an de septembro 1939 hitlera armeo trapasis la polan landlimon. Tuj francoj kaj angloj deklaris militon kontraŭ Germanio. La dua mondmilito, la plej grava hombuĉado de la homarhistorio, estis komencinta.

La esperantista movado ankoraŭ suferis pro la terura vangofrapo, kiu la Granda Milito signifis por ideoj tielaj kiel internacia frateco aŭ intergenta kompreno. Kaj ne nur tio, en la momento de la militeksplodo, la esperantistaro jam de tri jaroj travivis skismon. En marto 1936, Louis Bastien, tiama prezidanto de UEA, decidis transloki la centran oficejon el Ĝenevo al Anglio. Eksa direktoro de UEA Hans Jakob kaj aro da svisaj esperantistoj kontraŭstaris la decidon kaj alvokis la statutojn. Finfine, en aŭgusto, dum la UK en Vieno kaj post longaj diskutoj, Bastien invitis landajn asociojn aliĝi al tuj starigota Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Do, en septembro 1939, la movado estis disiĝita inter IEL, kun sidejo apud Londono, kaj UEA, tiam nomita Ĝeneva UEA, kun sidejo en palaco Wilson.

Palaco Wilson, sidejo de UEA kaj de pluraj aliaj societoj

Palaco Wilson, sidejo de UEA kaj de pluraj aliaj societoj

En la numero de Esperanto publikigita ĵus antaŭ la milito, la Berna Kongreso plenigas la unuan paĝon. La redakcio, krom plendi pri «la disiĝo de la movado neŭtrala» kaj kritiki la organizanton IEL kaj la mankon de «interna valoro» de tiu UK, skizas la premilitan situacion kompare al tiu antaŭ la unua mondmilito.

Tiu ĉi kongreso organizita de IEL estas las 31-a en la serio de la universalaj kongresoj de Esperanto. Ĝi vole nevole instigas reveni al la unua kongreso en Berno, la naŭa en la vico, okazinta en 1913. Sed kia diferenco... inter 1913 kaj 1939! Se en 1913 oni povis esperi, je dank'al al kreskanta kompreno pri la terureco de l'milito kaj al la sistemo de reciprokaj garantioj, la paco povos esti konservota, tiam en 1939, oni ne plu estas tiom certa. En 1913 ni vidis dum la Berna Kongreso la impresigan manifestadon de amikeco inter respektinda franca pioniro de nia movado Generalo Sebert kaj germana samideano Ludwig Schiff.
Forestis en la 31a kongreso esperantistoj el ĉefaj landoj: Ruslando pro kompleta izoliĝo, Germanujo pro la malpermeso de nia movado, Ĉehoslovakio pro nuligo de sendependeco kaj Polujo pro militminaco. Tiel okazis, ke la Berna kongreso 1939 reunuigis 500 ĝis 600 samideanojn. La enskribitaj kongresanoj estis 765. Alia atentinda detalo estas la malkresko de la registaroj kiuj sin reprezentigis. 1913 estis 30, 1939 nur ses.

Esperanto, n-ro 479 (8/9), aŭgusto-septembro. 1939, 29 (1)

La kongreso finiĝis la 5-an de aŭgusto 1939. Malpli ol unu monato poste, Eŭropo estis en la faŭkoj de la milito kaj oni devis atendi ok jarojn ĝis la sekva UK. Ĝi ankaŭ okazis en Berno kaj, tiam kaj tie, finfine IEL kaj UEA denove kunfandiĝis.


Esperanto Internacia

En 1939, IEL eldonis du gazetojn Esperanto Internacia kaj la pli tutcela tiam ĉiujsemajna gazeto Heroldo de Esperanto. Ambaŭ ĉefredaktis Teo Jung el Nederlando. La lasta numero antaŭ la milito raportis pri la UK en Berno.

<em>Esperanto Internacia</em>, 3, n-ro 9 (septiembre 1939)

Esperanto Internacia, 3, n-ro 9 (septiembre 1939)

«IEL daŭrigas sian laboron!», elkrias la unua dummilita numero de Esperanto Internacia. Jam de la unua momento, Internacia Esperanto-Ligo celis daŭrigi «sian funkciadon kiel eble plej normale».

La esperantistaro ne forlasos sian idealon sed fidele konservos kaj defendos ĝin dum la malluma tempo, ĝis la suno de la paco releviĝos.

Esperanto Internacia, 3, n-ro 10 (oktobro-novembro 1939), 290

Tiurilate, IEL pli malpli sukcesis. Kompreneble, abundis la malfacilaĵoj kaj milito lasis plurajn spurojn sur la paĝoj de Esperanto Internacia, sed la engaĝiĝo de la gazeto kun la problemoj okazigitaj de la milito ne estis tiom klara kiel tiu de revuo Esperanto, tiel kiel oni tuj vidos.

Raportoj pri progreso de Esperanto en amerikaj landoj, informoj de kursoj kaj kongresoj, recenzoj de libroj, beletraj verkoj aŭ hollywoodaj filmoj plenigis paĝojn kiel dum paca tempo. Kaj kio pri la milito? Dum la ĉefredaktado de Teo Jung, kelkaj vortoj liaj pri eblaj solvoj de estontaj militoj («Nia celo kaj nia vojo»),(1) ia «alvoko al pacaj batalantoj»,(2) onidiroj pri la bonfarto de familio Zamenhof aŭ aliaj polaj samideanoj kaj malmulte pli.

Post la germana invado, Jung ne povis daŭrigi sian redaktistan laboron. Heroldo haltis ĝis la fino de la milito kaj de majo 1940 Esperanto Internacia estis redaktita kaj eldonita en la domo de Heronsgate, sidejo de IEL.

Tiu unua «angla» numero de EI raportas maleston de informoj pri Teo Jung:

Post 20 jaroj de laboro por nia movado, Heroldo de Esperanto malaperis – ni esperu, ke tio estas nur portempa perdo. Ĝia redaktoro Teo Jung donis preskaŭ sian tutan vivon al laboro por nia movado, kaj la kompato de ĉiu samideano iros al li, al lia edzino, kaj al lia fileto. Ni ĉiuj esperas, ke ili estas sanaj kaj vivaj, sed ĝis nun ni ne ricevis informon pri li post la invado de Nederlando.

Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 98

Tiuj zorgoj kunvivis kun naivaj ideoj pri miloj da lernantoj, kiuj «propravole venos al ni» post la «reenkaĝigo de la monstro», kaj enaj plendoj pri perdo de membroj pro la okupacio de Ĉeĥoslovakujo, Polujo, Finnlando, Danujo, Norvegujo, Nederlando kaj Belgujo.(3) En tiu sama numero oni informas, ke «Adam Zamenhof estas en malliberejo en Varsovio. Lia edzino, lia filo, kaj liaj fratinoj Lidja kaj Sofja estas liberaj kaj loĝas en Varsovio». Cecil Goldsmith raportis pri Julio Mangada,(4) rifuĝinto en Alĝerio post alia sanga milito, la hispana enlanda.

Finfine, kelkaj raportoj pri la milito ekaperis. Hannes Koivu en «Finna Esperantisto pri la tragedio de sia popolo» priskribas la vintra milito, t. e., la okupado de Finnlando fare de la sovetanoj (tiam ene de la Pakto Ribbentrop-Molotov).(5) FABA plendis pri la «densa mallumo» kiu regis sian landon en «La spirito de Ĉehoslovakujo».(6)

En la septembra-oktobra numero, E. Houzé rakontas sian travivaĵon «En Dunkirk, sub la bomboj»:

La aviadiloj foriris [...] Tiam angla ŝipeto survoje al Dunkirk por preni britajn soldatojn nin renkontis, kaj savis sesdekon el ni. Tremante kaj dentoklakante pro la malvarmo kaj timante novan atakon, ni pasigis grandan parton de la nokto sur la ferdeko, dum niaj ĉemizoj sekiĝis sur la haŭto.
Matene la suno alportis brilon kaj varmon. En Dover ni ricevis varman akcepton; en Londono vestaĵojn kaj bonajn litojn. Post kelkaj tagoj de enketoj kaj kontrolado la polico redonis nian liberecon. Pere de la telefonadresaro mi kontatiĝis kun IEL kaj sekve kun niaj Londonaj samiadeanoj.

Esperanto Internacia, 4, n-ro 9-10 (septembro-oktobro 1940), 125-127

Aliaj artikoloj pri la vivo en ariergardo («La funkciado de lernejo dum milito») (7) trovis ĝian lokon apud sciencfikciaj elangligoj («Mia alveno sur Marso»).(8)

Tiama estrarano de IEL Ivo Lapenna sin demandis pri «La ŝancoj de Esperanto» en artikolo originale verkita por La Suda Stelo, jugoslava gazeto kiu aperis ĝis marto 1941.

Dum la jaro 1942, Esperanto Internacia iel sukcesis publikigi ses duoblajn 16-paĝajn numerojn.(9)

Aperis felietone sciencfikcia verko «Sola sur la tero» de D-ro W. Arthur Gibson enkadrigita tuj post la mondmilito.

For de la fikcio, elstaras artikolo de fama verkisto H. G. Wells pri la Sankey Deklaracio pri la rajtoj de l'Homo.(10) Tiu deklaracio enhavas 11 rajtojn, kiuj tiam estis tute neataj:

1. La Rajto Vivi
2. Protekto de Neplenaĝuloj
3. Devo al la Komunumo
4. La Rajto al Scio
5. Libereco de Pensado kaj Religio
6. La Rajto Labori
7. La Rajto al Personaj Posedaĵoj
8. Libereco de Movado
9. Persona Libereco
10. Protekto kontraŭ Perforto
11. La Rajto pri Leĝfarado

Tamen, la semo de Sankey fruktodonis post la fino de la milito kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Uniĝintaj Nacioj en Novjorko en 1948.

La utilo de esperantista reto estas substrekita en «Praktika esperantismo». En tiu letero, Walter Lippmann rakontas kiel sia filo sukcesis enmigri al Anglio kaj li al Usono danke ĉefe al Joseph R. Scherer kaj ankaŭ danke al «gastigemon kaj helpemon fare de la samideanoj Delfí Dalmau, Sebastiano kaj Josep Alberich-Jofre, F. Montserrat, D-ro Torres-Carreras en Barcelono kaj de la samideanoj Carlos Henrique kaj Saldanha Carreira en Lisboa».(11)

La 25an junio 1940 Francio kapitulaciis, sed raporto pri la bonfarto de prezidanto de IEL malestis ĝis la lasta numero de 1942.

De nia Prezidanto, Generalo Louis Bastien, ni ricevis leteron, la unuan post la cedo de Francujo. Li raportas, ke li estas pli sana nun, post severa malsano en 1939 kaj la perdo de sia edzino. Sendube ĉiu membro deziras al li plenan resaniĝon kaj la liberigon de lia lando, tiel ke ni ree havu la eblecon renkonti lin, kaj li la okazon denove labori por la Movado kaj la Ligo.

Esperanto Internacia, 6, n-ro 1-12 (novembro-decembro 1942), 85

La 1943- kaj 1944- jarkolektoj malmulte tuŝas la militan realon. Elstaras «Monda helplingvo», traduko de artikolo kiu aperis en scienca gazeto Nature. (12) Eldonartikolo «Ni pretiĝu» (13) pripensas la estonton de la movado post la milito. Abundas beletraĵoj, ĉefe tradukoj de verkoj jam publikigitaj antaŭe en aliaj gazetoj, eĉ tekstoj de Zamenhof («Letero pri la deveno de Esperanto»).(14) Ankaŭ verkoj originalaj aperis. Inter ili elstaras «Pri mia knabina animo» de Ferenc Szilágyi, la bonstila verkisto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo, kiu tiam jam loĝis en Svedio.(15) «La vivo kaj Johano Smith» (16) kaj «Unu nokton» (17) temas pri la milito.

Rilate al la monda konflikto malmulte pli. «Ĉina milittempa literaturo kaj arto» (18) kaj «Milito influas al ĉina familia sistemo»,(19) ambaŭ represitaj el Heroldo de Ĉinio, flankentuŝas la aferon. «El diversaj fontoj» informas «pri kelkaj bonekonataj samideanoj pri kiuj ni ne aŭdis de la komenco de la milito», inter ili Lapenna, Archdeacon, Cseh kaj Jung.(20) El lingva vidpunkto, «Militaj rangoj» klarigas kiel esperantigi specifaj vortoj.(21) Eta rakonto «Normandujo» priskribas vojaĝon por tiu franca regiono en printempo 1939. La aŭtoro, Fred Parker, vizitis milittombejon de la Granda Milito. La teksto aperis post la elŝipigo en Normandio, komenco de la militfino en la Okcidenta Fronto.

Jen estis serĝento John Smith, East Yorkshire regimento, mortis pro vundoj, decembro 16an, 1918. Jen Flegistino Margaret Brown, mortis pro pneŭmonio, januaro 29an, 1919. Kaj jen Sub-kaporalo Herman Schmidt, 27a Bavaria regimento, mortigita en batalo, novembro 8an, 1918 [...] Tie ili ripozas, amikoj kaj malamikoj, laŭ niaj normoj, sed en la rigardo de Dio, ĉiuj homoj. Tie ili ripozas, spite la bombojn kiuj denove falas ĉirkaŭe.

Esperanto Internacia, 8, 7-8 (julio-aŭgusto 1944), 56-57

La aliancanoj eniris Parizon en aŭgusto 1944. La lasta numero de Esperanto Internacia por la jaro 1944 enhavas finfine vortojn de Louis Bastien, prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo. Li finas tiele sian alvokon:

En multaj landoj ekzistas tombo de la «nekonata soldato», antaŭ kiu piaj manoj ĉiumatene revigligas eternan flamon. Ni ankaŭ, Esperantistoj, post tiu ĉi kvinjara duondormo, ni revigligu nian flamon: ĝi baldaŭ elŝprucos pli viva, pli arda ol iam ajn antaŭen. Esperantistoj, jen nia horo!

Esperanto Internacia, 8, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1944)

Sed ne ĉiuj duondormis; milionoj da homoj suferis, bataladis kaj pereis dum tiuj teruraj kvin jaroj.

Jam en la jaro 1945, Pierre Petit raportas el Francio pri «50-monata esperantista propagando sub germana okupado». Similaj raportoj estis publikigitaj dum la jaro: «La Ĉe Instituto dum la mondmilito»,(23) «Norvega Esperantista Ligo dum la milito»,(24) «Esperanto el dummilita Bulgarujo»,(25) «El Germanujo»,(26) «Informoj el Pollando»,(27) «En Danujo dum la milito»,(28) «Flandra Ligo Esperantista dum la milito».(29)

Malgraŭ Esperanto Internacia daŭre fokusiĝis en la problemo de monda lingvo, aperis kelkaj proponoj por forigi militon (eble laŭ ekzemplo de la «Alvoko al la diplomatoj» de Zamenhof). Peter Clissold postulis federaciojn kiel la plej bonan solvon.

Ni do memorigu nin precize pri la funkcioj de Federacia registaro. Ĝi estas centra registaro elektita de la popoloj de diversaj ŝtatoj por plenumi apartajn devojn–kaj nur tiujn devojn.

Esperanto Internacia, 9, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1945), 31-32

La 6an de aŭgusto 1945, usona militaviadilo Enola Gay ĵetis atombombon super Hiroŝima. Japano subskribis kapitulacion la 2an de septembro. Kiel klamas la unua eldonartikolo de Esperanto Internacia en januaro venis «Novaj tempoj...»


Esperanto

Esperanto Internacia supervivis malgraŭ la logikaj problemoj, kiuj la milito okazigis. Ĝi ŝangis la aperritmon el monate al dumonate kaj dum kelkaj periodoj malgrandigis la literojn por ŝpari paperon (tiam malfacile havebla). Entute, malgrandaj problemoj konsiderante la tiama stato de Eŭropo.

Kontraŭe, gazeto Esperanto, oficiala organo de UEA, travivis multe pli da malfacilaĵoj. Tamen, la agado de UEA spegulita en Esperanto havis tutan alian sintenon. La ŝlosilo de tiu diferenco oni trovas jam en artikolo de Hans Jakob publikigita en junio 1938. La artikolo «Humaneco aŭ neŭtraleco» indas legi entute.

<em>Esperanto</em>, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 (1)

Esperanto, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 (1)

Jacob respondas leteron de «bone konata aŭstria samideano (ni aldonu: en sekura pozicio, de aria deveno, sekve nenion riskante)». Laŭ tiu samideano, neniu estis malliberigita pro Esperanto kaj petis neebligi «malsaĝajn paŝojn», kiuj «nepre malhelpus nian movadon».

La respondo de Jacob substrekas, ke «nenialoke oni diris, ke nur pro Esperanto iu estas aŭ estis arestita. Sendube la registaro en la koncerna lando konsideras nin [...] sendanĝerulojn kaj lingvo-maniulojn». Jacob postulas ne «fermi la okulojn antaŭ evidenta malfeliĉo» de homoj kiuj «estas devigataj forlasi sian hejmon kaj serĉi rifuĝon en fremdlando». Kaj skizas la gvidliniojn de onta agado de UEA:

Nia agado helpi al ekzilitaj samideanoj, restas en la limo de la leĝoj aŭ dekretoj de la koncernaj ŝtatoj. Neniel ni volis imiti la rano en la fabelo de Lafontaine, rilate je la tutpotenca registaro de certa regno. Sed neniu malhelpos nin, fari tion en liberaj landoj, kion diktas la sento de humaneco.

En tiu sama paĝo aperas rubriko Esperantista Interhelpo. UEA alvokis esperantistojn en «landoj akceptantaj ne-politikajn rifuĝintojn aŭ ekzilitojn» kaj celis helpi al ili laŭpove, starigi novan situacion en aliaj landoj. La esprimo ne-politikaj estis substrekita.

<em>Esperanto</em>, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 (1)

Esperanto, n-ro 465 (15/30 junio 1938), 41 (1)

Iom post iom kelkaj petoj estis aranĝitaj

<em>Esperanto</em>, n-ro 468 (15-30 septembro 1938), 60

Esperanto, n-ro 468 (15-30 septembro 1938), 60

kaj aperis novaj petoj kun klarigoj tiel, ke:

«politike ne ŝarĝita kaj ne suspektita» (2)
«perdis oficon pro rasa kaŭzo» (4)
«ŝtatano germana, de juda deveno kun edzino ne-juda» (5)
«politike senriproĉo, disponas je regulaj paperoj» (6)
«perdis la postenon, ĉar la patro estis judo» (7)
«Devas forlasi Germanujon pro mal-arieco» (10)

Dum la jaro 1938, la laŭstatuta neŭtraleco de UEA kaj kiel interpreti ĝin estis la kerno de pluraj artikoloj de Hans Jakob, plurfoje ankaŭ subskribitaj per plumnomo Georges Agricola. Kaj, kiel ĉiuj atendis, milito alvenis. Malsame ol Esperanto Internacia, gazeto Esperanto fokusiĝis en la konflikto. En la unua numero publikigita post la invado de Pollando, Jacob ne hezitas klarigi la ĉefajn celojn de UEA.

Dudekvin jarojn post la unua grandstila servado al la ne-esperantista publiko, UEA ree disponigis sian aparaton al ĝenerala uzado. Kun stranga sento, la nuna oficejestro vidas ree alflui la centojn da korespondaĵoj kun enhavo ĉiam malgaja, kun tiaj korŝiraj petegoj, kiuj solaj jam sufiĉas malŝati la militon.

Kaj memoras pri la agado dum la unua mondmilito:

Kiam en jaro 1914, la animo de UEA, Hector Hodler, havis la genian ideon, meti al dispono de la ne-esperantista publiko la servopretan aparaton de UEA, neniu el la tiamaj kunlaborantoj antaŭvidis kioman amplekson prenos tiu ĉi servado. Kaj ni memoras, kiam la poŝto alportis per ĉaro, la unuan kolosan kvanton da leteroj, Hodler kun radianta vizaĝo diris: «Neniam ni estis tiom utilaj».

«Universala Esperanto asocio dum la milito», Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 33-35

Jacob detale priskribas la helpoj al malsamaj kategorioj de viktimoj (rifuĝintoj judoj, polaj, civiluloj internigitaj) per sendo de korespondaĵoj kaj monperado, kaj, ve!, li ankaŭ plendas: «Kiom da bono estus plenumebla, se ne estus okazinta la disiĝo de la movado en 1936!»

En alia artikolo («La Eŭropa Federacio estas la sola solvo de niaj mizeroj»),(30) Richard Levin postulas federacion de eŭropaj nacioj laŭ la modelo de Svislando.

Alia branĉo de la helpa agado estis la helpo al familio Zamenhof. Dum la tuta milito, aperis kontraŭdiraj «novaĵoj» pri la sorto de la gefiloj kaj aliaj familianoj de L. L. Zamenhof. La klopodoj sukcesis kolekti monon kaj bondezirojn por la Zamenhofaro.

<em>Esperanto</em>, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 36

Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 36

Dum la jaro 1940, la redakcio de Esperanto sukcesis aperigi ses gazetojn kun entute 56 paĝojn. En «Nia Vojo», unua eldonartikolo de la jaro, la redaktisto alvokas la esencon de la esperantismo.

Forgesita estas la idea deveno de nia movado. Iuj eĉ insistis, ke oni devus, se ne forigi la nomon de la lingvo, minimume silenti pri la kreinto. Nur por plaĉi al novaj estroj, cetere neniam konvinkigeblaj. Tiu ĉi misvojo kondukis al la plendinda stato de nia afero. Ĉio cetera estas nur akcesora. La kerno de la interna ideo de Esperanto estas la respekto de l'vivrajto del' aliulo. Kaj defendi tiun ĉi rajton, eĉ per nia malforta voĉo estas nia devo.

Esperanto, n-ro 481 (januaro 1940), 1

La februara eldonartikolo estas dediĉita al Finnlando, kiu suferis la sovjetan atakon malgraŭ ĝi ne estis ligita al protekto de neniu grandpotenco.(31)

Hans Jacob, kiel jam faris antaŭ la eksplodo de la milito, subskribis la plej engaĝiĝintaj artikoloj sub kromnomo Georges Agricola. En 1940, tiu subskribo aperas en artikoloj «La Norda Tragedio» pri la milito en Skandinavio, (32) «En okcidento multe da novo»(33)) aŭ Transilvanio.(34)

La kvina numero de la jaro 1940 havas daton majo-julio kaj estas okpaĝa. La eldonartikolon ĉi foje subskribas H. Kürsteiner, prezidanto de UEA. Raporto pri la helpo al la familio Zamenhof titoliĝas «La helpo ekfunkcias» kaj eĉ evidentas kunlaborado kun IEL pri tiu ĉi afero. IEL informis letere, ke Adam Zamenhof estis en varsovia malliberejo.(35) Ankaŭ en tiu numero ekaperas listo de Esperantistaj Rifuĝintoj.

Eduard Stettler, eksa prezidanto de UEA kaj ĉefrolulo dum la skisma afero, forpasis en oktobro 1941. Pri li amplekse informas la lasta numero aperinta en 1940, kun dato aŭgusto-decembro.

Rubriko Esperantista Interhelpo de tiu sama numero 486 disvastigas parton de letero, kiu sendis «internigito en suda franca koncentrejo Argèles-sur-Mer».(36) Li parolas pri la situacio de miloj de rifuĝintoj el la hispana enlanda milito finiĝinta monatojn antaŭ la eksplodo de la mondmilito.

Franca koncentrejo por rifuĝintoj el la hispana enlanda milito en Argèles-sur-Mer

Franca koncentrejo por rifuĝintoj el la hispana enlanda milito en Argèles-sur-Mer

Post la falo de Katalunio, duonmiliono da rifuĝintoj, soldatoj kaj civiluloj trapasis la francan landlimon. Iliaj problemoj multobliĝis post la germana invado de Francio per kiu la koncentrejoj por rifuĝintoj de la hispana milito restis sub la reĝimo de Vichy.

Ni povis komenci la plej urĝan laboron. Nia liberigo kaj elmigrado. La unuaj grave vunditaj kaj kelkaj aliaj estis liberigitaj. Unuaj klopodoj flanke de kelkaj registaroj: La registaro de Meksiko planis jam definitivan liberigon. Sed la eksplodo de la milito en Eŭropo interrompis la tiaspecajn klopodojn. Ĉiuj nia interrilatoj kaj eblecoj ricevi helpon estis detruitaj. Nia vivo denove plimalboniĝis.
Post la Franca malvenko duoble pli grava estiĝis nia problemo. Plejgrandparte okupita Francio eĉ ne havos sufiĉe da nutraĵoj por siaj samlandanoj. En tiu ĉi decida situacio okazis la Panamerika konferenco dum kiu Meksika prezidanto Cárdenas faris sian konatan proponon. Sed ekzistas multege da malfacilaĵoj por ricevi la necesajn ŝipojn. La Eŭropa milito fariĝis mondmilito kaj oni tute ne povos diri kiam nia liberigo efektiviĝos. Alvenas la dua vintro en la koncentrejo, niaj vestaĵoj jam ne estas pli ol ĉifonoj, nia manĝajo estas tute nesufiĉa (350 gramo de pano kaj dufoje po tage legomsupo estas ĉio) eĉ ne pajlon ni havas por dormi: kuŝante rus la marborda sablo, kovrita kun flikita kovritaĉo ankoraŭ ekzistante de Hispanio. Resume ni plu estas homoj.
Urĝe ni bezonas helpon.

La subskribo jenas:

Antaŭdankon kaj saluton al ĉiuj amikoj.
La esperantistoj diverslandaj de la Franca koncentrejo Argèles-sur-Mer

La animo malantaŭ tiu letero estis sendube tiu de Jaume Grau Casas. Lia taglibro estis antaŭnelonge eldonita en Esperanto.

Responde al la situacio de la kataluna esperantisto, Hans Jakob aranĝis specialan projekton de Esperantista Interhelpo.

<em>Esperanto</em>, n-ro 490 (julio-septembro 1941), 30

Esperanto, n-ro 490 (julio-septembro 1941), 30

En 1941 aperis kvar numeroj de Esperanto (januaro-februaro; marto-aprilo; majo-junio; kaj julio-septembro). Rubriko Tra la Gazetaro raportis pri artikoloj aperintaj en la malmultaj supervivantaj E-periodaĵoj en la mondo. En rubriko Esperantista Interhelpo oni trovas nomojn de esperantistaj internigitoj, civilinternigitoj kaj rifuĝintoj.

Hispana kolonelo Fernando Redondo kaj Francisko Azorín atingis Meksikon. Ankaŭ Eŭgeno Lanti, iniciatinto de SAT, alvenis al Meksiko. Tamen, «Grau Casas, el Barcelona, kompilinto de la Kataluna Antologio» estis tiam en «Camp Hôpital Recebedon».(37)

Bedaŭrinde, kutima rubriko Niaj Mortintoj estas pli ampleksa ol dum pacaj jaroj. Inter la forpasintaj esperantistoj estas pluraj viktimoj de la mondmilito. Ekzemple, en la januara-februaro numero:

F-ino J. Van Dam, Rotterdam, okaze de la bombardado, la 14an de Majo 1940. S-ro P. G. van Pelt, samideano el Schiedam, Nederlando, plenuminta soldatan devon sur batalkampo, 10-an de Majo 1940.
S-ro J. W. F. Schoon, Rotterdam, kune kun sia edzino fariĝis viktimoj de la bombardado, 14.5.1940.
S-ro Dirk Soek, de Hilbersum, Nederlando, en batalo ĉirkaŭ Dordrecht, 10-an de Majo 1940.

Dum 1941 estis H. Kürsteiner, kiu subskribis la eldonartikolojn. En ili, la prezidanto de UEA pritraktas la estonton de ŝtataj interrilatoj aŭ tiu de Esperanto, kaj kompreneble la fantomo de la skismo neniam malestas.

Ankaŭ la Esperanto-movado bezonas novan ordon, pli racian aranĝon. La restarigo de la movado en multaj landoj postulas rimedojn kaj homojn energiajn kaj sincerajn, kiuj mankos terurige. La ekonomia stato postmilita estos tia, ke la lukson, eĉ sensencaĵon de du paralelaj organismoj la Esperantistoj ne povos pagi.

Esperanto, n-ro 488 (marto-aprilo 1941), 13

Rubriko La helpo al la Familio Zamenhof daŭre raportis pri kolektado de mono kaj ĝia uzo. En n-ro 489 (majo-julio) aperas letero de Lidia Zamenhof, pri kies forpaso erare informis kelkaj E-periodaĵoj.

<em>Esperanto</em>, n-ro 489 (majo-julio 1941), 22

Esperanto, n-ro 489 (majo-julio 1941), 22

La manskribaĵo jenas: «Kara Sinjoro Jakob. Mi tre ĝojas povi komuniki al vi, ke mi jam ricevis du pakaĵetojn el Porto. Ankaŭ hieraŭ ricevis pakaĵon el Göteborg. Mi kore dankas al Vi pro Via peno. Kun koraj salutoj, Lidia Zamenhof».(38)

Ankaŭ verketo «Renkonto» havis spacon en la nur 36-paĝa jarkolekto de Esperanto en 1941.

En n-ro 492 (majo-junio 1942) Hans Jakob informas pri translokiĝo de la sidejo de UEA.

Hodiaŭ mi informas la Esperantistaron, atingeblan nur de nia gazeto pri du gravaj ŝanĝoj. Unua pri la Centra Oficejo mem. Siatempe, dank'al iniciato de l'subskribinto, la Centra Oficejo transiris de l'Insula Turo al Wilsona Palaco, la antaŭa sidejo de la Ligo de Nacioj, konstruiginta propran palacon pli pompan ol la estintan. Kaj nun UEA transiras (kune kun kelkdeko de aliaj internaciaj organizaĵoj ankaoraŭ ekzistantaj), al nova ejo en «Hotel Bellevue».

Jacob ankaŭ klarigas sian tiaman situacion («laŭjure mi demetos la oficadon de salajrata Direktoro jam de fino 1940») kaj konkludas per optimisma ideo.

Malhela aspektas la estonto. Sed nur ŝajne! Kion ni travivas hodiaŭ, estas ja nur la logika konsekvenco de l'agoj kaj de l'ne-agoj post 1919. Nova pli bona mondo ekestos el nunaj ruinoj, la interŝtata anarkio cedos lokon al federacio de interne suverenaj ŝtatoj, evitonta la erarojn de la estinta Ligo de Nacioj. Kaj tiam ree brilos nia stelo kaj gaje flirtos la verda standardo super la Centro l'Unueca Esperanto-Asocio en Ĝenevo.
Post tenebras lux! estas la promesplena devizo geneva, ĝi estu ankau la nia.

Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 9

Artikolo «Esperanto dum la tutmonda milito»(39) celas la sanstaton de la movado tra la mondo. Aliaj raportoj ankaŭ informas pri la problemo de E-organizaĵoj kaj periodaĵoj.

<em>Esperanto</em>, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 12

Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 12

Pli politikaj artikoloj denove estis subskribitaj de Jakob per kromnomo Georges Agricola:

Ni staras antaŭ la giganta provo, transformi Eŭropon, gvidatan de celkonscia, disciplinita kaj obeema popolo. Eŭropo kun parto de Azio formus blokon kolosan, se la plano sukcesus. Kaj vole-nevole trudiĝas la penso „kontraŭ kiu“? La respondon jam forprenis la militdeklaro germana al Usono. De la fino de l'milito dependas la estonta situacio kaj ankaŭ la provo germanecigi Eŭropon.

«La germanizacio de Eŭropo», Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 13

Julio Mangada atingis Meksikon. «La periodaĵo RENOVIGO aperanta en Meksik-urbo, surhavis interne la krajonan noton de la redaktoro: “Mangada alvenis”».(40) Kontraŭe, helpo al Grau Casas daŭrigis pere de sendado de nutraĵoj, sed oni ankoraŭ ne sukcesis liberigi lin. «Informoj aperos en sekvanta numero de ESPERANTO».(41)

Tamen, la sekvanta numero (493) ne vidis la lumon ĝis 1946, post la fino de la plej sangavida milito de la historio. Grau Casas restis en diverspecaj francaj koncentrejoj ĝis la 7an de septembro 1944.


Aldonitaj dosieroj

Gazeteltondaĵa albumo Internacia Interhelpo, kunigo de la informoj aperintaj en gazeto Esperanto sub tiu rubriko.


Notoj

(1) Esperanto Internacia, 4, n-ro 4 (aprilo 1940), 74.
(2) E. Malmgren: «Milito. Alvoko al la pacaj batalantoj», Esperanto Internacia, 3, n-ro 11 (decembro 1939), 315.
(3) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 97.
(4) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 100. Finfine, Mangada «post 2-jaraj.
klopodoj sukcesis en novembro [1941] enŝipigi al Kubo», EI, 6, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1942), 31.
(5) Esperanto Internacia, 4, n-ro 5-6 (majo-junio 1940), 101-102.
(6) Esperanto Internacia, 4, n-ro 7-8 (julio-aŭgusto 1940), 112-130.
(7) Esperanto Internacia, 4, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1940), 151.
(8) Esperanto Internacia, 4, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1940), 152-154.
(9) N-ro 9-10 (septembro-oktobro) 1942 estis 20-paĝa. La 1942-jarkolekto ampleksas 100 paĝojn.
(10) Esperanto Internacia, 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), 33-36.
(11) Esperanto Internacia, 6, n-ro 3-4 (marto-aprilo 1942), 28.
(12) Esperanto Internacia, 7, 3-4 (marto-aprilo 1943), 17-20.
(13) Esperanto Internacia, 7, 7-8 (julio-aŭgusto 1943), 49.
(14) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 48-50.
(15) Esperanto Internacia, 8, 9-10 (septembro-oktobro 1944), 77-78.
(16) Esperanto Internacia, 7, 5-6 (majo-junio 1943), 39-42.
(17) Esperanto Internacia, 8, 7-8 (julio-aŭgusto 1944), 58-61.
(18) Esperanto Internacia, 7 1-2 (januaro-februaro 1943), 4-5.
(19) Esperanto Internacia, 7, 7-8 (julio-aŭgusto 1943), 69-70.
(20) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 38.
(21) Esperanto Internacia, 8, 5-6 (majo-junio 1944), 47.
(22) Esperanto Internacia, 9, 1-2 (januaro-februaro 1945), 3-5.
(23) Esperanto Internacia, 9, 7-8 (julio-aŭgusto 1945), 57-59.
(24) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 78.
(25) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 79.
(26) Esperanto Internacia, 9, 9-10 (septembro-oktobro 1945), 79.
(27) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 86.
(28) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 87.
(29) Esperanto Internacia, 9, 11-12 (novembro-decembro 1945), 88-89.
(30) Esperanto, n-ro 480 (oktobro-decembro 1939), 33.
(31) Esperanto, n-ro 481 (februaro 1940), 9.
(32) Esperanto,n-ro 484 (aprilo 1940), 29.
(33)) Esperanto, n-ro 485 (majo-julio 1940), 35-36.
(34) Esperanto, n-ro 486 (aŭgusto-decembro 1940), 46.
(35) Esperanto, n-ro 485 (majo-julio 1940), 34.
(36) Esperanto, n-ro 486 (aŭgusto-decembro 1940), 55
(37) Esperanto, n-ro 488 (marto-aprilo 1941), 19.
(38) Traduko el Isaj Drawer: Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno-La Laguno, 1980, p. 104.
(39) Esperanto, n-ro 491 (januaro-marto 1942), 5.
(40) Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 14.
(41) Esperanto, n-ro 492 (aprilo-junio 1942), 14.

© Javier Guerrero, 2009-2019