Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La Suno Hispana (1)

2018-12-20

La enbitiga laboro daŭre kreskadas en Biblioteko Molera. Post la tria epoko de Kataluna Esperantisto, nun la unua serio de La Suno Hispana (1903-1910) estas enretigita.

Unua numero de <em>La Suno Hispana</em> (oktobro 1903)

Unua numero de La Suno Hispana (oktobro 1903)

La Suno Hispana naskiĝis kiel oficiala organo de Hispana Societo por la Propagando de la Lingvo Internacia Esperanto, grupo fondita «dank' al la ago senĉesa de nia senlaciĝa apostolo» Ricardo Codorníu kaj prezidita de Rodríguez Huertas. Tiam ekzistis en Hispanio nur tri E-grupoj, en Logroño Murcia kaj Valencia,(1) sed la afero rapide ŝanĝis kaj la E-grupoj multobliĝis.

Listo de esperantistaj grupoj en Hispanio (<em>LSH</em>, decembro 1907)

Listo de esperantistaj grupoj en Hispanio (LSH, decembro 1907)

La ĉefredaktoro kaj ĉefa instiganto de LSH estis Vicente Inglada (1879-1949), militisto, profesoro de astronomio, direktoro de seismologia observatorio en Toledo, membro de la scienciaj akademioj de Barcelona, Madrid kaj Córdoba. Li lernis la internacian lingvon en kurso de Ramón Andreu en Madrid en la jaro 1899 kaj baldaŭ verkis etan gramatikon kaj vortareton.

Poŝtkarto de Vicente Inglada

Poŝtkarto de Vicente Inglada

La Suno Hispana estis ĉefe movada gazeto.

La modesta gazeto kiu aperas hodiaŭ kiel organo oficiala de la «Hispana Societo por la propagando de Esperanto», estas tute nedependanta de iaj ajn ideoj politikaj, religiaj, socialaj, kc.: ĝi nur celas disvastigi la belan lingvon internacian Esperanton, kiu tiel favoran akcepton ricevis en ĉiuj civilizitaj nacioj kaj tiel rapide progresis dum la lastaj jaroj.

LSH, n-ro 1 (oktobro 1903), p. 3

Dum la unua periodo, LSH publikiĝis de oktobro 1903 ĝis junio 1910. Aperis entute 78 kajeroj, kies plejmulto estis 16-paĝaj. Tiuj paĝoj ebligas pli bone kompreni la antaŭeniron kaj sorto-batojn de la esperanta movado.

Malgraŭ lernado de Esperanto estas multe pli facila ol tiu de aliaj lingvoj, ĝi ankaŭ postulas tempon kaj penadon. Estas konata ĉi rilate la anekdoto pri Tolstoj, kiu ŝajne kapablis legi Esperanton post nur du horoj. Similan okazintaĵon raportas LSH en decembro 1905 sub titolo «Nova esperantisto». Vicente Inglada donacis al stabestro generalo Luis Moncada ekzemplerojn el siaj verkoj Lernolibro kaj ekzercoj de la lingvo internacia Esperanto kaj Vortaro esperanta-hispana kaj hispana-esperanta. La sekvantan tagon, Inglada ricevis jenan leteron el Moncada.

<em>LSH</em>, n-ro 24 (decembro 1905), p. 184

LSH, n-ro 24 (decembro 1905), p. 184

Malmultajn tagojn poste Moncada esperantigis rakonton «La kvincent ĉevaloj de la profeto» kaj la 2an de novembro li verkis rekte en Esperanto rakonton «La plej malfeliĉa el ĉiuj». La rakonto de la militisto kaj nova esperantisto aperis en la sama numero de decembro 1905.

Moncada partoprenis la kongreso en Gèneve kaj je sia reveno estis elektita prezidanto de la valencia grupo.

<em>LSH</em>, n-ro 26 (februaro 1906)

LSH, n-ro 26 (februaro 1906)

En 1907 René de Saussure, frato de la mondfama lingvisto Ferdinand, proponis sistemon de internacia helpa mono.(2)

La internacia mono devas esti tiel neŭtra kiel la internacia lingvo, ĉar la principo de helpa mono estas tute simila al tiu de helpa lingvo, t. e. la helpmonon estas nur perilo inter fremduloj kaj neniel celas forigi la naciajn monojn.

La novaĵo pri la kreado de esperanta monunuo kaj karikaturo de René de Saussure

La speso, spesdeko kaj spesmilo baldaŭ estis uzataj en Esperantujo.

La nuntempa esperantistaro festas la Zamenhofan-tagon ĉiu 15an de decembro, naskiĝdatreveno de la Majstro, kaj ankaŭ la Esperanto-tagon aŭ tagon de lingvo-justeco la 26an de julio, ĉar en tiu dato (laŭ la nuna gregoria kalendaro) estis presita en Varsovio la Unua Libro.

Tamen,  en 1907, oni festis tiu tagon, almenaŭ en Hispanio, la 21an de julio.

<em>LSH</em>, n-ro 44 (aŭgusto 1907), p. 110

LSH, n-ro 44 (aŭgusto 1907), p. 110

La afero ne estas ankoraŭ tiom klara. Zamenhof mem klarigis, ke «laŭ lastaj esploroj, faritaj de li mem, montriĝis ke»:

1) La dato en kiu la unua libro pri Esperanto ricevis la cenzuran permeson estis ne la 21a de Julio, sed la 2a de Junio (21a de Majo laŭ rusa kalendaro).

kaj proponis festi «la daton de 17a de Decembro (dato de la unua festo esperantista en la jaro 1878)».(3)

Du ĉefaj rubrikoj de LSH dum tiu ĉi unua periodo estis Sciigoj kaj Bibliografio. La unua elmontras la viglecon de la movado: kreado de novaj esperantaj grupoj, multobligado de kursoj, propaganda kaj disvastiga agado.

La dua informas pri la tiama eldonado en pluraj eŭropaj landoj. Dum tiuj jaroj, oni publikigis amason da vortaroj, lernolibroj aŭ tradukoj de ĉefverkoj de eŭropa literaturo. Zamenhof mem pretigis tiam la unuajn tradukojn el libroj de la Biblio.

<em>LSH</em>, n-ro 47 (oktobro 1907), p. 153

LSH, n-ro 47 (oktobro 1907), p. 153

Ankaŭ verkoj pri projektoj ne nur lingvaj havis sian lokon en rubriko Bibliografio, kiel Projet réalisable en six mois d'un État Espérantiste Indépendant, verkita en la franca de Gustave Roy:

Tiu ĉi broŝuro [...] celas pruvi, ke facile oni povus fari el Moresnet neŭtre sendependan esperantistan landon.

LSH, n-ro 52 (aprilo 1908), p. 59

LSH ankaŭ republikigis la ĉefajn artikolojn de la esperanta gazetaro, iame en hispana lingvo (ekz. «¿El latín ó el esperanto?»).(4) La ebla reformo de Esperanto estis grava temo dum tiuj jaroj, kaj inter la ĉefaj kontraŭreformistoj elstaris Louis de Beaufront, kiu poste iĝis defendanto de ido.

Plej formale kaj plej energie ni protestas kontraŭ la rajto, kiun ĵus arogis al si –kaj malgraŭ la nedubeble kontraŭa respondo de D-ro Zamenhof– unu ĵurnalo, kiu pretendas servi al nia afero en Ameriko.

LSH, n-ro 8 (majo 1904), p 113-114 

«La protesto», republikigita el L'Esperantiste,(5) rilatis al kanada gazeto La Lumo, kiu en 1904 komencis uzi reformistan alfabeton. Rilate al reformoj, ankaŭ elstaras pro ĝia graveco la «Cirkulera-Letero de D-ro L. L. Zamenhof»(6)  «Pri reformoj en Esperanto» (ankaŭ de Zamenhof) (7) kaj «El la historio de reformoj» (Grabowski)(8)

En januaro 1905, post trimonata paŭzo, LSH reaperis. La unua UK jam briletis sur la horizonto.

<em>LSH</em>, n-ro 13 (januaro 1905), p. 3

LSH, n-ro 13 (januaro 1905), p. 3

Ekde tiu numero, la novaĵoj pri la aranĝo de UK-oj (Boulogne-sur-Mer, Gèneve, Cambridge, Dresde) kaj poste la informoj pri ili okupis multaj paĝoj de LSH.

En 1908, la Universala Kongreso (tiam nomita Internacia) okazis en Dresde kaj tie oni aprobis okazigi du kongresojn dum la jaro 1909.

Laŭ la decido aprobita en la Dresdena Kongreso, en la venonta jaro okazos du internaciaj esperantistaj kongresoj, unu en Chautauqua (Norda Ameriko), la alia en Barcelono. Por eviti konfuzojn kaj ĉar la Amerika okazos antaŭ ol la nia, tiu de Chautauqua estas nomita Kvina Kongreso, tiu de Barcelona Sesa.

La kongreso en Chautauqua neniam okazis kaj tiu de Barcelona iĝis la 5-a. Pri la klopodoj de Loka Komitato por okazigi tre grandan kaj sukcesan kongreson kaj la unuajn internaciajn florajn ludojn, oni povas detale legi sur la paĝoj de La Suno Hispana. Ĉio iris glate, eĉ la reĝo apogis la kongreson.

<em>LSH</em>, n-ro 64 (aprilo 1909), gazetkapo

LSH, n-ro 64 (aprilo 1909), gazetkapo

Ĉio estis sub kontrolo: vojaĝo, hoteloj aŭ menuo por vegetaranoj.

<em>LSH</em>, n-ro 68 (aŭgusto 1909), p. 102

LSH, n-ro 68 (aŭgusto 1909), p. 102

Sed, fine de julio 1909, eksplodis la Tragika Semajno en Barcelono. Anarkiista Solidaridad Obrera kunvokis generalan strikon la lundon 26an de julio. Mardon alvenis novaĵon pri la morto de 1200 rezervanoj en Maroko. La kontraŭmilita protesto iĝis ankaŭ kontraŭklerikala. Pluraj preĝejoj estis forbrulitaj kaj pli ol cent homoj pereis.

Preĝejo bruligita dum la Tragika Semajno

Preĝejo bruligita dum la Tragika Semajno

La Loka Komitato, tamen, opiniis jene:

Ni povas laŭte diri, ke la eksterlanda gazetaro tiel trograndigis la faktojn en Barcelono okazintajn, ke ofte, legante ĝin, la rido aperus sur niaj lipoj se ni ne pensus, ke tiuj trograndigoj kaj mensogoj malfeliĉe timigis multajn samideanojn, kiuj kompreneble, kiam ili fariĝis Esperantistoj faris ĉiun promeson eblan, ekcepte la promeson travivi gravan danĝeron.

LSH, n-ro 69 (septembro 1909), p. 161

La kongreso finfine okazis. Zamenhof vizitis Barcelonon kaj 1287 kongresanoj partoprenis. En la unua numero de 1910, Ángel Novejarque prezentis longan raporton pri la kongreso.

<em>LSH</em>, n-ro 73 (januaro 1910), p. 3

LSH, n-ro 73 (januaro 1910), p. 3

Novejarque estis konata en Hispanio kiel la «majstro de la hieroglifoj» kaj kunlaboris en ABC, Blanco y negro, Heraldo de Madrid, Alrededor del mundo, La Ilustración española y americana, La Actualidad kaj pluraj aliaj. Ekde januaro 1908, Novejarque verkis «rubrikon laŭ sia specialeco» kaj dum la jaro 1910 ankaŭ proponis plurajn ŝakproblemojn.

<em>LSH</em>, n-ro 77 (decembro 1910), p. 68

LSH, n-ro 77 (decembro 1910), p. 68

Ekde januaro 1908, aperis alia interesa rubriko en la hispana por solvi gramatikajn dubojn de la legantaro, kiel la taŭgan uzadon de akuzativo aŭ prefiksoj.

<em>LSH</em>, n-ro 48 (decembro 1907), p. 161

LSH, n-ro 48 (decembro 1907), p. 161

Beletraĵoj

LSH ne elstaras el literatura vidpunkto. Tamen, ĝi klopodis disvastigi en Esperantujo hispanajn beletraĵojn.

En 1906, LSH ekpublikigis per apartaj kajeroj La jeso de knabinoj, triakta komedio de Leandro Fernández de Moratín. La hispana originalo sukcesegis dum la unuaj jaroj de la 19-a jarcento en madrida teatro antaŭ ol esti malpermesita (1815) kaj poste cenzurita (1834). Ĉefrolulino estas 16-jaraĝa knabino Francisca, al kiu patrino devigas edziniĝi kun 59-jaraĝa Don Diego. Don Karlos, nevo de Don Diego, kompletas la amtriangulon. La teatraĵo sin tenas al la novklasikismo (nur unu ago en nur unu loko dum nur unu tago) kaj al Teorio de la Komedio de la aŭtoro: ĝi okazas en gastejo de urbo Alcalá de Henares de la sepa horo vespere ĝis la kvina matene kaj per ĝiaj dialogoj la verko celas «primoki la komunajn malvirtojn kaj erarojn de la socio, kaj, do, rekomendi  la veron kaj la virton».

La jeso de knabinoj estis publikigita kiel libron en 1907 ene de Biblioteko de «La Suno Hispana».

<em>La jeso de knabinoj </em>(1907)

La jeso de knabinoj (1907)

La teatraĵo elektita en 1909 estis La nesia hejmo de Jacinto Benavente. Ĉi-foje, la triangulon formis du fratoj kaj la edzino de unu el ili. La esperantigon verkis la ĉefredaktoro de LSH Vicente Inglada, kiu ankaŭ elhispanigis plurajn aliajn verkojn de Benavente.

<em>La nesia hejmo</em> (1909)

La nesia hejmo (1909)

Aliaj plej malgrandaj beletraĵoj aperis ene de la revuo, ofte jam publikigitaj aliloke, kiel ekzemple _La ombro _de Andersen, tradukita de Zamenhof mem.

En 1905 oni festis la trian centjarigon de El Quijote. Por la tiujara februaro numero de LSH, Vicente Inglada tradukis la antaŭparolon de la verko (1905, p. 23) kaj en la 17-a numero  (majo 1905), plene dediĉita al la ĉefverko de Cervantes, aperis esperantigoj de pluraj eroj de tiu grava romano. La hispana esperantistaro obstine laboradis por eldoni Don Kiĥoto en la internacia lingvo kaj finfine Fundación Esperanto aperigis tradukon de Fernando de Diego en 1977.

Tradukoj de 5-ĉapitroj (Pujulà) kaj de la tuta verko (De Diego)

NOTOJ

(1) De la dua numero LSH iĝis ankaŭ oficiala organo de la grupoj de Valencia kaj Murcia.
(2) LSH, n-ro 43 (julio 1907), p. 97.
(3) LSH, n-ro 48 (decembro 1907), p. 178
(4) LSH, n-ro 10 (julio 1904), p. 145-146.
(5) L'Espérantiste, nr-o 4(76), 7a-jaro (1904-04-30), p. 61
(6) LSH, n-ro 50 (februaro 1908), p. 17-19.
(7) LSH, n-ro 41 (majo 1907), p. 61-64.
(8) LSH, n-ro 55 (julio 1908), p. 107-109.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020