Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (I)

2013-03-06

En julio 1914 Lingvo Internacia, la plej grava tiama esperanta revuo, enmondigis la 247-an numeron. La sekvanta kaj lasta kajero devis atendi ĝis decembro 1920 kaj enhavas tute frenezan daton (aŭg. 1914 - dec. 1920).

Gazetkapo de la lasta numero de <em>Lingvo Internacia</em>

Gazetkapo de la lasta numero de Lingvo Internacia

Intertempe, disvolviĝis la plej terura milito ĝis tiam konata. La frapegon de la 1-a mondmilito la Esperanto-movado apenaŭ survivis. Zamenhof mem, la kreinto de la lingvo, forpasis pro kormalsano en aprilo 1917 en Varsovio, tiam en la mallongedaŭra Reĝlando Polujo sub kontrolo de la germanoj.

Pluraj aliaj gazetoj estingiĝis pro la konflikto aŭ cesis publikiĝi dum multaj jaroj (Belga Esperantisto malaperis inter aŭgusto 1914 kaj januaro-februaro 1921). En Francio, La Revuo pereis en aŭgusto 1914 post eldoni pli ol 6.000 paĝoj kaj kiam Parizo jam estis preta por okazigi la 10-an Universalan Kongreson.

En la naskiĝlando de Zamenhof Pola Esperantisto aperigis la 87-an numeron en julio 1914 kaj oni devas atendi ĝis oktobro 1922 por vidi novan numeron (ankaŭ, erare, la 87-an). Ĵus la lasta kajero antaŭ la eksplodo de la milito tuŝis tiklan aferon por la tiama esperanta gazetaro. La ĉefa artikolo, sur la unua paĝo, titoliĝis «Ĉu devas ekzisti netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj?» Laŭ Pola Esperantisto, revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, «kies membroj estas tre multenombraj kaj disĵetitaj sur la tuta terglobo» devus esti, eĉ laŭ sia statuto, neŭtrala «rilate al religio, politiko kaj nacieco». Sed kio okazigis la diskuton inter Esperanto kaj Pola Esperantisto? En decembro 1913, revuo Esperanto publikigis la artikolon «Skizoj de la historio de Esperanto»(1) en kiu la aŭtoro, Stanislas Schulhof,  defendis la gentan similecon inter la hebreoj de la rusa impero kaj la «enlanda loĝantaro». Al tiu ideo de Schulhof, kiu eĉ citis kraniometriajn studojn (!) de antropologo Krzywinski, furioze reagis Andrzej Niemojewski. En majo 1914, Niemojewski verkis en Pola Esperantisto artikolon «Poloj kaj hebreoj»(2) kaj primokis la mezurmetodon de Krzywinski.

Se per tiu metodo oni devus ekzemple ekscii, kia diferenco estas inter barelo da biero kaj vino, tiam oni mezuru kuban kvanton da ambaŭ fluidaĵoj kaj pro sameco de mezurado oni konkludu pri la sameco de la enhavo, pene evitante, se mi tiel esprimos, „metodon de gustumo“.

kaj tuj kritikis la morojn de la hebreoj

[I]li estas pli grandaj pariasoj de la kulturo, dank al siaj, ofte atingantaj antaŭhistorian tempon, moroj, kiel cirkumcido, eĉ nun iafoje praktikata, per akra ŝtono, kiel kalandrado de kadavroj, kiel ĉiu-monata rita bano de virinoj, kiel saltado al luno dum ĝia unua kvarono kun speciala preĝado, kiel elŝutado de pekoj el poŝoj super akvo... 

La artikolo de Niemojewski aperis en rubriko «Libera Tribuno», sed la prezentado de la aŭtoro bone klarigas la oficialan sintenon de Pola Esperantisto. La artikolverkisto estis «ĉefo de polaj liberpensuloj», kies «sciencaj verkoj» (Dio-Jezuo kaj Astrologio Kristana) estis konataj eksterlande danke al germanaj eldonoj. En la prezento de la artikolo, PE ankaŭ parolas pri Talmudo kiel «tiu terura libro de superstiĉoj kaj malamo de ĉio eksterhebrea».

Kompreneble, post la artikolo «Poloj kaj hebreoj», PE «ricevis kelkajn protestojn, nature nur de Hebreoj».(3)

Gazetkapo de <em>Le Monde Espérantiste</em> (Foto Biblioteko Molera)

Gazetkapo de Le Monde Espérantiste (Foto Biblioteko Molera)

La kontraŭjuda artikolo de Niemojewski ankaŭ ŝokis la eksterpolan esperantistaron. La redaktisto de Le Monde Espérantiste A. Fréchas reagis per «Honto de „Pola Esperantisto”»,(4) ĉefe kontraŭ sia sampostenulo S-ro Czerwiński, «danĝera malspritulo blindigita de intergenta malamo, al kiu la tutmonda Esperantistaro devas elmontri sian malŝaton» kaj en la sama paĝo la varsoviano Lonkopolański [Wiesenfeld-Łąkopolański] alvokas al «hebreaj kaj nehebreaj samideanoj bombardu la redaktoro de Pola Esperantisto» en «Krio pro doloro». La respondo de Niemojewski (5)  kaj ĝenerale de Pola Esperantisto akrigis la disputon.

Tia estis la malzamenhofa etoso en la eŭropa esperanta gazetaro kaj la ideo pri «netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj» kiam la murdo de habsburga arkiduko Franz Ferdinand bruligis la meĉon de la unua mondmilito.



Notoj

(1) Esperanto, X-a Jaro, N-ro 159 (23) (1913-12-20), p. 370-372.
(2) Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 5 (85) (majo 1914), p. 45-48.
(3) Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p. 60.
(4) Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.
(5) «Ankoraŭ pri Poloj kaj Hebreoj», Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p. 60-63.



Cititaj artikoloj

«Ĉu devas ekzisti netuŝeblaj temoj por esperantistaj propagandaj presorganoj?»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 7 (87) (julio 1914), p. 73-76.
S. SCHULHOF: «Skizoj de la historio de Esperanto»Esperanto, X-a Jaro, N-ro 159 (23) (1913-12-20), p. 370-372.
A. NIEMOJEWSKI: «Poloj kaj hebreoj»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 5 (85) (majo 1914), p. 45-48.
A. NIEMOJEWSKI: «Ankoraŭ pri Poloj kaj Hebreoj»Pola Esperantisto, Jaro IX, N-ro 6 (86) (junio 1914), p. 60-63.
A. FRÉCHAS: «Honto de „Pola Esperantisto”», Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.
E. LONKOPOLANSKI: «Krio pro doloro», Le Monde Espérantiste, n-ro 6 (1914), p. 44.

(Baldaŭ daŭrigota)

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019