Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperanto en kataluna gazeto Joventut (1905-1906)

2013-05-11

S-ro Vilamala el Vic petis al d-ro Zamenhof lernolibron de esperanto en la jaro 1896. Naŭ jarojn poste, en 1905, la internacia lingvo ĝuis viglan vivon en Katalunio. Samtempe, katalunismo ankaŭ prosperis en tiuj unuaj jaroj de la 20-a jarcento.

Gazetkapo de la unua numero

Gazetkapo de la unua numero

La 15-an de februaro 1900 naskiĝis en Barcelono novan semajnan gazeton Joventut [Juneco]. Ĝi estis organo de Unió Catalanista kaj, flanke al tiuj politikaj celoj, disvastigis la katalunan literaturon kaj kulturon. Jam de la unua jaro senlace kunlaboris en la revuo Frederic Pujulà i Vallès (1877-1963). Li esperantistiĝis ĉirkaŭ 1905 kaj tuj publikigis sur la paĝoj de Joventut serion pri esperanto inter junio kaj aŭgusto tiujare. La artikolaro ekis per historio de projektoj de artefaritaj lingvoj, bazita sur konferenco legita de Leopold Einstein en Nurembergo en la jaro 1884. Poste Pujulà raportis pri la blua lingvo aŭ bolak, prezentita de Leon Bollack dum la Tutmonda Ekspozicio en Parizo en la jaro 1900 kaj finfine pri esperanto surbaze al «Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia».

Tuj poste, Alfons Sabadell detale raportis pri la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer laŭlonge de sep gazetnumeroj (ĝis novembro). Pri la estonte tikla afero de la salutoj nome de la kataluna, Sabadell raportas jene:

Sennecesa estas klarigi, ke ni nomis sinjoron Codorniu kiel nian reprezentanton, ne nur per liaj personaj meritoj, sed ankaŭ ĉar li tre bone konas la lingvon kaj ni taksas lin pioniro de hispanaj esperantistoj.

Joventut, 290 (31-8-1905), p. 563

En decembro 1905, artikolo «En pro de l'Esperanto» [Favore al esperanto] de sinjoro Bonet faciligis la vojon por la naskiĝo de nova sekcio «Esperanta fako». Ĝi ekaperis en la numero 307 de la 28-a de decembro 1905 kaj fakte iĝis organo de societo Espero Kataluna. En io malpli ol cent paĝoj, de decembro 1905 ĝis preskaŭ la malapero de la gazeto en decembro 1906, en «Esperanto Fako» publikiĝis adresaro de katalunaj esperantistoj, diversaj anoncetoj kaj ĉefe gramatiko katalunlingva de esperanto.

Esperanta fako

Esperanta fako

La 2-a UK en Ĝenevo denove rolis en Joventut, kie D. Bonet publikigis artikolon antaŭ la kongreso kaj Pujulà poste raportis pri ĝi en kvar eroj. La pli polemika estas la lasta artikolo, ĉefe pri la rilato inter hispanaj kaj katalunaj esperantistoj kaj eĉ pri kverelo inter li kaj Sabadell.

S-ro Sabadell aliĝis kiel delegito de Katalunio.
Kaj mi protestas antaŭ la Komitato. Mi kontraŭas, ke Katalunio kaj la kataluna lingvo estas reprezentataj de kiu elstaras pro siaj atakoj kontraŭ ilin [...] Por glatigi la aferojn, la Komitato finfine proponis, ke sinjoro Sabadell reprezentu la hispanan lingvon en Barcelono. La interesatoj eksaltas aŭdinte la proponon. Fine, mi formulas dilemon: aŭ societoj kaj gazetoj katalunaj forestas la kongreson aŭ neniu el tiuj sinjoroj reprezentos nenion pli ol siaj paperoj rajtigas, kaj ĉar paperoj estas paperoj, mi montras serion da paperoj kun iliaj stampoj kaj subskriboj kaj invitas sinjoron Sabadell fari la samon. Ĉar lia nomum-atesto rezultas el la Hispana Societo, kies celoj estas la disvastigo de Esperanto tra hispanlingvaj teroj, la Komitato dezidas tuj la de mi petita elpelo kaj tre ĝentile rimarkigas, ke ne bonas ŝovi la nazon en fremdan vazon kaj ke ĝi ne komprenas la politikan obstinon por tion fari.

F. Pujulà i Valles: «El Congrés d'Esperanto»,
Joventut, 346 (27-9-1906), 612-616, p. 613

Dua Universala Kongreso

Dua Universala Kongreso

Fine de tiu ĉi lasta prikongresa artikolo, Pujulà jam varbis por estonta UK en Barcelono (ĝi okazos en 1909):

Ĉu morgaŭ ni estos multaj, ĉu morgaŭ Katalunio entute estos esperantista, Katalunio entute volos paroli la katalunan hejme kaj neutralan lingvon por komuniki kun homoj de aliaj teroj, ni povos diri al tutmondaj esperantistoj: Venu al Barcelono por festi la kongreson!

 F. Pujulà i Valles: «El Congrés d'Esperanto»,
Joventut, 346 (27-9-1906), 612-616, p. 616



Biblioteca Joventut

Malgraŭ la malapero de gazeto Joventut fine de la jaro 1906, samnoma eldonejo (Biblioteca Joventut) postvivis ĝis 1914. Krom originalaĵoj kiuj iĝis ĉefverkoj de la kataluna literaturo (Solitud aŭ Drames rurals de Víctor Català, L'Emigrant d'Adrià Gual) kaj tradukoj de la plej gravaj nomoj de universala literaturo (Shakespeare, Ibsen), Biblioteca Joventut ankaŭ diskonigis la internacian lingvon pere de ĝia esperanta fako: Regles fonamentals d'esperanto, Gramàtica rahonada de la llengua internacional esperanto, Vocabulari esperanto-català, Curs práctich de la llengua esperanto...

Du verkoj de Pujulà en Biblioteca Joventut



Aldonitaj dosieroj

F. Pujulà i Vallès: Artikoloj pri Esperanto aperintaj dum la jaro 1905 en Joventut, 21-paĝa PDF.
Alfons Sabadell: Artikoloj pri la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer aperintaj en Joventut inter aŭgusto kaj novembro 1905, 16-paĝa PDF.
D. Bonet i Cembrano: «En pro de l'Esperanto», Joventut, 304 (7-12-1905), p. 783-786, 4-paĝa PDF.
«Esperanta fako», sekcio de Joventut de numero 307 (28-12-1905) ĝis numero 354 (22-11-1906), 83-paĝa PDF.
«El segon congrès», artikoloj de D. Bonet i Cembrano kaj Pujulà i Vallès pri la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 15-paĝa PDF.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020