Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.
La tri vivoj de Literatura Mondo
Kiam mi provas rememori pri la fondo de L.M., traflugante pense tempon da (bagatelo!) kvindek jaroj, mia unua impreso estas mallumo. Mallumo de malbone lumigitaj stratoj, mallumo de lando postmilita, postrevolucia, blankterora, mallumo de senvaloriĝanta mono, mallumo de cerboj anti-internaciismaj, mallumo de etoso de mondo-fino. Inter tiaj cirkonstancoj, E-o tamen havis grupejon en la Socia Muzeo, dank' al la liberala animo de ties direktoro György Gortvay, kaj dank' al la fervoro de amiko Balkányi, kiu, kun sia kutima persisto, obstino kaj pacienco, trovis tiun eble ununuran eblon por akiro de ejo. Tie ni kunvenis regule unu fojon semajne, kaj, por allogo, ni klopodegis zorgi pri altira programo. Inter aliaj ni prezentis poezion de diversaj popoloj, uzante la tradukojn de Grabowski kaj aliaj, kaj ankaŭ la hungarajn versajn tradukojn de tiuj tradukoj. Mi memoras pri pola, kataluna, franca kaj finna poemvespero; postrestaĵo de ĉi lasta estas „La renkonto de kantoj” legebla en mia Streĉita Kordo. Tiujn kunvenojn vizitis pluraj freŝaj fortoj: L. Totsche, J. Mátéffy, A. Bayer, J. Werner, P. Varsányi kaj aliaj, kaj tien venis verve, nigrobrune, okulfulme kaj larĝbrakume Julio Baghy, rekte el la Siberia milit-kaptiteco. Poste baldaŭ li kreis por si apartan propregan grupon, kun propra himno, kaj en nia grupo de tiam li estis nur bonvena, elita gasto.
Nu, post unu tia kunveno Balkányi komunikis al ni, jam sur la mallume lumigita strato, ke lia konato, Teodoro Schwartz, iama militkaptito, nun bonhava advokato kaj animita esperantisto, estas preta financi E-an revuon literaturan, eĉ belan kaj ilustritan. Tio, momente, ŝajnis al ni fabelo. Sed baldaŭ ekfunkciis nia fantazio kaj konvinkis nin, ke tia revuo devas havi bonegajn ŝancojn. Antaŭ 1914 ekzistis ja du renomaj internaciaj revuoj en E-ujo: „Lingvo Intemacia” kaj „La Revuo” kaj ili, ne tre amikaj inter si, bone prosperis. Nun la ĉasteritorio estas tute libera, ni akiros do riĉan predon da abonoj. Poste la Ĉefo, T. Schwartz, pentris por ni eĉ pli belajn perspektivojn, kiujn li bazis sur la tiama deviza stato. Laŭ lia kalkulo, se ni havus 5000 abonantojn, ni povus aperigi la revuon duonmonate sur 48 paĝoj ĉiunumere. Neniam falis tia lumo en tian mallumon, kiel por ni tiam.
Fakte, la fabelo realiĝis: T. Schwartz disponigis la monon, ni eklaboris, kaj en oktobro de 1922 aperis la unua numero de Literatura Mondo (baptita tiel de P. Balkányi).
La numeron ni kunmetis nur el la verkaĵoj de la redaktantaro. La hungaran literaturon reprezentis nur unu Heltai-noveleto en la traduko de A. Bayer; karnavalan romantikon elspiris la unuaktaĵo „En Maskobalo” de J. Baghy, romantikon de e-ista amo la novelo de Balkányi (miaopinie inda fariĝi pli konata), ekzotikon la fabelo de la Ĉefo (sub pseŭdonimo Teo Melas); la pionira generacio prezentis sin en la komenco de la „Rememoroj” de akademiano P. Lengyel. Mi donis poemtradukojn el kvar lingvoj por la demonstro de nia internaciemo.
Apenaŭ estas imageble, kun kia animstreĉo ni vizitis ĉiuvespere la redaktejon kaj trarigardis la poŝton, serĉante leterojn aprobajn-kuraĝigajn, manuskriptojn, signojn de resono kaj rekono en la E-aj gazetoj. Dum tiuj serĉadoj ni jen gajiĝis, jen senreviĝis. Gajiga estis la entuziasmo, kun kiu verkistoj-esperantistoj nin salutis kaj certigis pri kunlaboro; ekz-e Louise Briggs, J. Grau Casas, Hilda kaj Helmi Dresen, N. Hohlov, Emma Osmond, Raymond Schwartz, Leono Zamenhof, senrevige estis, ke la diversaj E-aj presorganoj faris kontraŭ ni kvazaŭ komploton de silento. Ankaŭ la tro iom-post-ioma plimultiĝo de la abonoj ne kontentigis nin.
Post la kvaronjaro en 1922, en 1923 la revuo aspektis jam tute plenkreska kaj, laŭ la kunlaborantaro, plene internacia. Elformiĝis la rubrikoj: Disputo, Literatura Observo, Binoklo, vastaj Recenzoj. Ĉe ni debutis J. E. Leppäkoski, la posta tradukanto de Kalevala. Regule kontribuis Raymond Schwartz kun spritaj versaĵoj. Memorinda okazaĵo estis la literatura vespero, kiun la revuo prezentis en la Nürnberga Universala Kongreso. Ni surscenigis unuaktaĵon de Heltai, Sárossy faris furoron per sia kantado, Irena Noiret brilis kaj konkeris. La lerta reĝisorado de Baghy vekis la impreson, kvazaŭ ludus profesiaj aktoroj parolantaj la lingvon sur patrinlingva nivelo. Esperanto ekvivis multkolore kaj diversfacete sur la scenejo.
Tio ĉi, tamen, ne multe helpis la financojn de la revuo, malgraŭ ke ĉi tiu evoluis pli kaj pli interesa kaj instrua: mi menciu nur la serion de belartaj artikoloj fare de Paŭlo Varsányi, en kiuj li ĉiu-numere prezentis grandan pentriston aŭ skulptiston kun ilustraĵoj. Ni revis pri 5000 abonantoj kaj apenaŭ ni sukcesis atingi la dekonon de tiu nombro. Kaj tiam ni kreis novan specon de literaturo: dorsflanke de la titolpaĝo ni komencis publikigi tekstojn, admonantajn por abono kaj abonanto-varbo. Ni enmetis en tiujn tekstojn nian tutan animon, uzante indignon majestan kaj spriton facilan, lamentojn larmajn kaj promesojn brilajn, sentimentalon, profetan koleron, ironion kaj sarkasmon. Eldonite, tiuj helpokrioj estus ekscita legaĵo pri dramo de revuo pereanta kaj voleganta vivi, ĉar inda vivi. La Cefo iun tagon deklaris, ke jam nur dum unu jaro li povos kovri la deficiton; ĉi tion ni sciigis al la legantoj kun la kutima vea vervo. La jaro pasis, la deficito ne ĉesis. Tiam la eldonon transprenis Hungara E-Instituto, ĉi-cele fondita de Vincento Tóth. Li eldonis ankaŭ „La Tragedio de l'Homo” esperante de tio financan apogon. Ni mem vidis la aferon jam senespera, kaj ni kasandris prave. Baghy eltondris ankoraŭ unufoje sur la kutima varbopaĝo: „Cu dormas aŭ mortis la konscio de la esperantistaro?” La tondro forsonis en la dezerto, kaj la revuo ĉesis en 1926. Jen la trista historio de la unua periodo.
La renaskiĝon post kvin jaroj oni povas danki al Vilmos Bleier, la Providenculo. Mi skribis pri li detale en H. V. 1968/4, kaj lian eldon-agadon L. Kokeny pritraktos ĉi-numere.
Kiam Bleier invitis nin (Baghy, Kalocsay, Szilágyi, Bodó, Totsche) al la unua redakta-eldona kunsido, kaj ni aperis tie ekscitite, li eksplikis al ni ke L. M. en si mem ne ŝajnas vivkapabla, sed li tamen ekirigos ĝin, por ke ĝi estu la bazo, kvazaŭ blazon-ŝildo de lia eldona agado. Montriĝis, ke lia kalkulo estis ĝusta: la revuo famigis la eldonejon, la eldonejo vivtenis la revuon. Se la unuan periodon mi povus karakterizi kiel „heroan vegetadon”, la duan markis ĝojebrio de reviviĝo, impeto, ekspansio.
Kortuŝis nin la granda ĝojo kaj amo. Kun kiu multloke multaj bonvenigis la reviviĝinton; nun ni vidis, ke oni ŝatis ĝin multe pli, ol estis konkludeble el la abonula nombro. Waringhien tradukis por ni salute la soneton de Heredia pri la Vergilia ŝipo, kun evidenta aludo, ke nia ŝipo ja ne dronu denove. Anoncis sin niaj fidelaj amikinoj estonaj, Helmi kaj Hilda Dresen kaj novaj amikoj el Britujo, stabo de „International Language”: Sturmer, Newell, Johnson, Venture, Heywood. Kaj ankaŭ alilandaj varbiĝis, precipe poetoj, tiel ke poste mi povis kolekti du volumetojn el la poemoj de 21 poetoj.
Sed mi ne povas trababili la tutan periodon, tial mi ne faras detalan kronikon sed mencias nur okazaĵojn venintajn hazarde en mian kapon. Tia estis ekz-e, ke ni aperigis numerojn dediĉitajn al la literaturo kaj arto de po unu popolo, ekz-e latvan kun kontribuoj de N. Kurzens; svedan kun poemtradukoj de Magda Carlsson; polan kun reaktivigo de L. Belmont, italan, jugoslavan ktp.; tio iel paralelis al la eldonataj Antologioj (hungara, ĉehoslovaka, svisa).
Granda sensacio estis, kiam Baghy eksiĝis el la redaktado pro kontraŭeco kun Bleier. Ili ambaŭ estis pravaj: Baghy rajte postulis, kaj Bleier, kiu vivis finance de unu tago al la alia, simple ne povis doni. Tamen, Baghy post tiu rompo ankoraŭ unu jaron verkadis por L. M. sian rubrikon „Mia Angulo”, partoprenis kun la stabo de L. M. en la jubilea kongreso en Varsovio, kaj ankaŭ poste aperigis poemojn en la revuo. Sed, malfeliĉe, li verkis parodian poemon kun aglomero de neologismoj el la Parnasa Gvidlibro, kaj postmetis noton, el kiu oni povis ellegi, ke la kaŭzo de lia eksiĝo estas la neologismemo de L. M. Poste li malkonfirmis tiun ŝajnon, sed tamen lia poemo elvokis tutan krucmiliton de ortodoksuloj. Gvidloke batalis la japanoj, eldonante sian faman (ĉu ankoraŭ faman?) Rezolucion, kiu parolis pri „okcidenta vort-imperialismo”. Cetere, la batalon gvidis la hungaro J. Major, vivanta tiam en Japanujo. La japanoj poste tute ne montriĝis ortodoksaj: ekz-e iliaj vortaroj zorge registras preskaŭ ĉiun vorton novan.
La alia evento estis la apero de la L. M.-aldonaĵo, la kvaronjara Lingvo Libro, kiu okupiĝis pri la E-aj libroj, revuoj, gazetoj kaj pri esperantologiaĵoj. Tie multe kontribuis G. Karczag, F. Szilágyi, N. Kurzens, K. R. C. Sturmer, G. Waringhien kaj aliaj diversnaciuloj. Tie aperadis la malice pikaj artikoletoj de M. Alice Pik. Tie daŭris longe la diskuto pri la Plena Gramatiko. Kiam en 1935 aperis ties unua volumo, Bleier sendis ekzempleron al ĉiuj akademianoj, petante ilin pri kritiko, utiligota en la dua eldono. Alvenis kritikoj de Lidja Zamenhof, de la zamenhofologo W. Bailey, de Leo Belmont, de Vicente Inglada, de Marcelé. Bedaurinde, ni ne multe profitis de ili: iliaj riproĉoj plejparte baziĝis sur nekompreno aŭ miskompreno aŭ sur la tezo, ke ĉiu regulo katenas la lingvon, do estas forĵetenda. Ili donis al mi okazon larĝe ekspliki la diversajn problemojn, sed la dua eldono de P.G. (1938) apenaŭ estis influita de ili.
Malgraŭ la financaj malfacilaĵoj, la revuo staris sur firma bazo: sur la neŝancelebla optimismo, eksterordinara komerca lerto, eltrovemo kaj moviĝemo de Vilmos Bleier. Kaj tial ĝi ne mortis, sed estis mortigita (dela milito de Hitler).
La tria vivo de L. M. komenciĝis en 1947 dank' al la financado kaj administrado de Béla Berceli, frato de Vilmos Bleier. Al la ĝojebrio de la reviviĝo nun aldoniĝis ankau tiu de la liberiĝo: en la enkonduka artikolo mi salutis tiun liberecon kiel „fonton de pli intensa, pli vivoproksima, pli vasthorizonta literatura riĉo.”
En la redakta komitato troviĝis F. Szilágyi, L. Tárkony-Totsche, Gaston Waringhien; ĉefkunlaboranto estis Julio Baghy. Reaperis la tradiciaj rubrikoj: Diskuto, Recenzo, Lingvo, Observo.
Kiel en la dua periodo, ankaŭ nun ni strikte kontaktiĝis kun britoj: Reto Rossetti, William Auld, J. S. Dinwoodie; ili fariĝis diligentaj kunlaborantoj — la skota skolo! Ni ĝojis pri la kontribuoj de P. Thorsen, M. Lukáŝ, Roger Bernard, G. Saville, Hilda Dresen, T. Pumpr, Brendon Clark, la japana Kuriso, la ĉehaj K. Piĉ kaj J. Korinek, — kiel la listo montras, rapide ni fariĝis tute internaciaj, modeloj de paca kunekzistado.
Bedaŭrinde ĉio ĉi daŭris nur ĝis la 16-a numero. Sekvis la malvarma milito kaj, paralele kun ĝi, la personkulta atmosfero: la spiro ekmankis al L. M. Sed post kvin jaroj ree ekviglis la E-a movado, eĉ kun oficiala subteno. Kaj en 1961 komencis aperi Hungara Vivo, en kiu oni povus aŭ volus vidi la kvaran vivon de Literatura Mondo.
K. KALOCSAY
* Tiu ĉi artikolo aperis en Hungara Vivo, 4 (1972), p. 4-5. Mi dankas al B. Pabst, kiu havigis ĝin al mi.