Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

Literatura Mondo (Nia trezoro) *

Malmultaj revu-nomoj havas tiel altan kaj samtempe pluroblan signifon por la Esperanta literaturo kiel Literatura Mondo. Revuo kaj eldonejo, ĝi estas preskaŭ sinonimo ankaŭ de la “Budapeŝta skolo”.

Prestiĝaj nomoj kiel la du ĉefredaktoroj Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy, la redaktoroj Károly Bodó, Ferenc Szilágyi kaj Lajos Tárkony — sed ankaŭ Gaston Waringhien, Henri Vatré, Hendrik Adamson kaj dekoj da aliaj — ligiĝas al Literatura Mondo. Kaj ankaŭ homoj kiuj elstaris ne ĉiam beletre, sed sen kiuj Literatura Mondo ne ekzistus en la 1920aj, respektive 1930aj jaroj: la fondinto Teodoro Schwartz (1894–1968) kaj la posta administranto Vilmos Bleier (1903–40). Pri la unua, la patro de la multmiliardulo George Soros, oni klaĉas ke li fondis la familian riĉecon per lu-domoj aĉetitaj el la profito de Literatura Mondo; la dua estis organiza kaj financa genio, kies Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) kolektis preskaŭ mil abonojn tuj en sia unua jaro. (Schwartz forpasis 74-jara en memelektita Novjorka ekzilo; Bleier ĝisvivis nur duonon de tiu vivtempo kaj mortis en Pariza hospitalo, la tagon de la germana enmarŝo.)

Literatura Mondo, ĉefredaktata de Kalocsay kaj, ĝis 1933, ankaŭ de Baghy, ludis la centran rolon por la evoluo de la Esperantaj lingvo, beletro kaj tradukarto: ĝi estas nia tuŝebla fundamento. William Auld nomis ĝin “la heroa revuo”. Auld nombris, ke la revuo aperigis 423 originalajn poemojn, kaj eĉ pli da tradukaj: 620 verkojn el 31 lingvoj. Per tio unuflanke pleniĝus tuta antologio da Esperanta poezio (kaj Auld efektive multe ĉerpis el Literatura Mondo por la Esperanta Antologio), kaj, aliflanke, eblas kontempli vastan panoramon de la monda literaturo.

Literatura Mondo fenikse travivis tri periodojn: 1922–1926, 1931–1938, kaj 1947–1949, kio egalas al 16 jarkolektoj kun entute 3148 paĝoj. Jardekojn poste, en Japanio eĉ fondiĝis Kooperativo por Represo de Literatura Mondo, kiu atingis en 1974–1976 sian celon reprodukti LM, en ses volumoj utile indeksitaj, per nuraj 300 ekzempleroj. (Se licas entrudi privatan memoraĵon: por mi tiuj ses volumoj, konsulteblaj ĉe la Esperanto-fako en Budapeŝto, malfermis konfidencan enirpordon al la postdomoj de nia verda tradicio. Ĝis nun kortuŝas min revidi tiujn bordozkolorajn dorsojn.)

Reprodukti nuntempe eblas ne nur papere. Ankaŭ en la reto legeblas kelkaj LM-numeroj kaj -tekstoj, ekz. ĉe la paĝoj tekstoj.nl/lm kaj esperanto.net/literaturo/lm, kaj kompleta enhavlisto konsulteblas ĉe hungara retejo.

Per selekta enhavo kaj digna aspekto, Literatura Mondo povis funkcii kiel eleganta vitrino por nia beletro. Sed pli ol tiu funkcio reprezenti eksteren gravis ĝia rolo kiel “normaligilo” de beletro, kaj de la beletra vivo. Ĝia ĉiumonata aperado certigis senhaltan pulsadon, signifis instigojn kaj impulsojn al verkantaro geografie izolita, kulture disa. Ĝia alta nivelo enhava, lingva kaj stila fiksis normon al kies atingo oni strebu.

Cetere, tio havis sian prezon: ni neniam scios kun plena certeco, kiuj verkoj de kiuj aŭtoroj estis redakcie modifitaj, kaj kiom, de Kalocsay, kiu ne hezitis draste ŝanĝi ricevitaĵojn. Ĉi ties kvalito certe gajnis el lia interveno, sed je la prezo de ia unuecigo.

Literatura Mondo absolute ne forfermis sin en ian verdan geton kulturan, kaj tio devus servi kiel konstanta rememorigilo por niaj periodaĵoj. Regule aperis rubrikoj observaj kaj kritikaj pri neesperantaj literaturaĵoj diverslingvaj, kaj eĉ pri fruktoj de aliaj artoj, en akompano de reproduktaĵoj pentraj aŭ statuaj. Kvazaŭ mini-antologioj, aperis “naciaj numeroj”, kiel la ĉeĥa, estona, jugoslava, latva, pola aŭ sveda. Suplementis ekde 1933 Bibliografia Gazeto, kaj de 1934 ĝis 1938 la kvaronjaraj kajeroj de Lingvo-Libro, donanta spacon por aparte kaj amplekse flegi la recenzarton.

En lerta simbiozo kun la revuo, la samnoma eldonejo publikigis, bone reklamate sur la paĝoj de la revuo, LM-aŭtorojn debutantajn aŭ jam sukcesajn.

Dum la nuraj kvar jaroj de sia ekzistado, ĝi eldonis sub la sceptro de Bleier 43 verkojn. Sub la marko de Literatura Mondo aperis i.a. ĉiuj tiamaj verkoj de Kalocsay kaj Baghy, la debuta esearo De paĝo al paĝo de Tárkony (tiam Totsche), verkoj de Adamson, Emba, Engholm, Fethke/ Forge, Ķurzēns, Lejzerowicz, Newell, Sturmer, Szilágyi, Weinhengst, antologio ĉeĥoslovaka, kaj referencverkoj kiel la Enciklopedio aŭ la Plena Gramatiko.

Jam Giorgio Silfer kaj aliaj altiradis la atenton al la interesa fenomeno ke Literatura Mondo multrilate imitis la hungaran literaturan revuon Nyugat (“Okcidento”, 1908–1941), kies redaktoron Mihály Babits Kalocsay “paŭsis” eĉ en tio ke ambaŭ tradukis la ĉefverkon Infero de Dante. La kultura misio de Nyugat, proksimigi la “origine orientan” kulturon hungaran al la kulturaj tradicioj kaj progresaj valoroj de Okcidenta Eŭropo, estis inspira ankaŭ por Literatura Mondo, kun la evidenta diferenco ke por la Esperanta kulturo temis pri kreado komence “ex nihilo” kaj, ĉiam, fare de aŭtoroj el plej diversaj mondopartoj. Cetere, en 2009 aperis sensacia hungarlingva studo de Árpád Rátkai pri la engaĝiĝo de Nyugat-aj verkistoj pri Esperanto aŭ/kaj Ido: nun ni havas verajn, solidajn pruvojn ne nur pri la influo de Nyugat al Literatura Mondo, sed ankaŭ pri tio ke la demando pri internacia lingvo pli ofte kaj pli profunde okupis la pensadon de multaj tiutempaj hungaraj verkistoj ol ĝis nun konsciate.

Kiam la fera kurteno definitive distranĉis Eŭropon, en 1950 Literatura Mondo devis informi siajn abonantojn ke “pro financaj malhelpoj la aperigo de la revuo ne plu estas ebla.” La malhelpoj estis, kiel konate, precipe politikaj. Budapeŝto, unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperanto, eksilentis por longe. La verd-flaman torĉon nur kvin jarojn poste transprenis La Nica Literatura Revuo kaj Norda Prismo.

ISTVÁN ERTL

* Tiu ĉi artikolo aperis en La Ondo de Esperanto, 10 (2009).