Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.
LA PREPOZICIA NULO
La pacienculo eble diros al si, ke scienco ne multe koncernas tiun ĉi artikolon. La verkanto do rapidu diri, ke la fundamenta principaro de ĉiu scienco estas mezuro, nombro, kaj proporcio. Post kalkulo de pli ol 100.000 prepozicioj, afiksoj, korelativoj, kaj nuancoj de prepozicioj apartaj evidentiĝis tre precizaj proporcioj. En la libroj de eminentaj verkistoj manifestiĝis mirinda harmonio inter la proporcioj de variaj specoj de vortoj. Tabelojn pri la ofteco de propozicioj kaj aliaj oni trovos en la ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO de Literatura Mondo kun artikolo pri ili. Nenion necesas plu divenadi. Kaj nenie oni vidas tiom da divenado, opiniado, kiom en certaj artikoloj pri la lingvo, kaj eĉ en artikoloj el altaj lokoj, kie oni ordinare supozus, ke iom da firma fakto kuŝas anstataŭ tio. Kompreneble la verkanto ne povas ĉie armi tiun ĉi artikoïon per sciencaj pruvoj; tio eĉ ne estas lia celo. Sed raciemulo certe trovos en ĝi ion, kio lin instigos por pli severa pensado en la vera scienco pri Esperanto Ĝenerala, kiu devos esti pli ellaborita, ol iu ajn nacia lingvo. Nur la lingvostudanto komprenas, kiom malmulte da scienco ekzistas pri la grandaj lingvoj de Racine, Puŝkin, Edison, kaj Einstein hodiaŭ.
Konsultante la PLENAN VORTARON, ni vidas, ke ĉe la diversaj prepozicioj kaj konjunkcioj tie estas signitaj sub numeroj la diversaj nuancoj kaj sencoj kiujn ili posedas. Do ni ordu ilin en Tabelo (vd. tuj sube). En tiu Tabelo la unua ĉiferkolono montras la nombron da sencoj, kaj la dua la nombron da gramatikaj karakteroj. Pri la signifo de »gramatika« kaj »radika karaktero« oni studu la PLENAN GRAMATIKON de Kalocsay kaj Waringhien, spaco mankas tie ĉi por detala klarigo.
PREPOZICIOJ
de
por
kontraŭ, kun, per
el, en
malantaŭ, laŭ, sub, inter, antaŭ, ĉe, al
post, sur, pri, ĉirkaŭ, tra, super
ekster, po, krom, sen, trans, pro
preter, anstataŭ, malgraŭ, apud, da
ĝis, dum
SPITE
JE
12
8
6
5
4
3
2
1
1
1
0
1
1
1
1
1
1
1
1
2
0 (prepozicieca)
1
SPITE ŝajnas, laŭ Z., prepozicio, sed, laŭ la PLENA VORTARO, ĝi estas adverbo. Do SPITE perdis la prepozician gramatikan karakteron, eble pro sia aspekto de verbofino, ITE, oni uzas ĝin kiel prepozicion eble nur en la paĝoj de NIA GAZETO. JE laŭ la fundamento estas vorto sen difinita senco, sed laŭ la vortaro gi estas iom pli difinita. Laŭ mia opinio JE devas resti por ĉiam nulo, sen radika senco, spite al la vortaroj. DUM kaj ĜIS estas ankaŭ konjunkcioj, kaj pro tio la cifero 2 en la tabelo.
Dum jarcentoj la progreso de la matematika scienco estis malgranda pro la manko de unu elementa koncepto kaj ties simbolo. Tiu gravega kaj graveda koncepto estas la idearo pri NULO, kies simbolo estas kompreneble 0. Ĉu oni miras, se suferas ankaŭ la progreso de nia lingvo? Fakte, Kalocsay kaj aliaj uzas tiun ĉi prepozician nulon instinkte laŭ tiu ĉi teorio sen ia mencio en siaj teoriaj skribaĵoj, kio estas iom stranga, ĉar ili ja klopodas difini kaj klarigi preskaŭ ĉion alian. Nu, nulo estas stranga simbolo. Kaj JE estas stranga prepozicio. NULO estas la ĉefŝtono en la templo de l' moderna matematika scienco. Penu solvi ordinaran problemon uzante la latinan sistemon de nombroj per literoj, kaj spertu la teruran perdon de tempo. Nu, en nia sistemo araba, tiel false nomata, la nulo faras nenion en adicio aŭ subtraho, sed en divido aŭ multoblo ĝi strange influas nombrojn. En la nombro 0123, nulo adicias nenion, sed en 1230 ĝi dekobligas 123 laŭ nia dekuma sistemo. Laŭ la dudekuma sistemo ĝi multobligas per dudeko. La bazo ne gravas, al NULO restas ĉiam la sama multobliga funkcio, per kia ajn signo oni esprimas la nombrojn. La funkcio de NULO estas firme enradikiĝinta en la sistemo. Per freneza aldono de centoj da novaj signoj oni ja povus esprimi ĉiun nombron, de unu ĝis cent, per aparta signo, sed tio nur balastus la memoron kaj neniel influus la realecon de la bazaj funkcioj. Kaj oni vidos, ke la aldono de cent novaj prepozicioj neniel forpuŝus JE, sed nur pezigus la lingvon. La problemo temas pri la korekta uzo de JE kaj ne pri la bezono de novaj vortoj en la lingvo.
La prepozicia stoko de la lingvo entenas ĉirkaŭ tridek kvin vortojn. Nu, se oni adicias la nombrojn en la unua kolono de la tabelo, oni ricevos entute ĉirkaŭ 112 nuancojn. Certe oni povus trovi apartajn vortojn por esprimi per speciala vorto ĉiun nuancon, sed la kreo de tia nombro da prepozicioj nenion reale aldonus al la lingvo, krom balaston por la memoro. Kaj krom tio, la nuancoj por DE nombras dekdu, kiuj ĉiuj rilatas al elirpunkto realo aŭ metafora (kaŭzo). Unu vorto do ŝajnas sufiĉi por ili. Se en la lingvo ekzistus nur dek vortoj, la rilatoj eblaj inter ili estus dekoble dek. Oni vidas, ke la rilatoj esprimeblaj per prepozicoj kaj konjunkcioj estas preskaŭ sen limo, ĉar ĝi ĉiam estas la potencumo de ties nombro. Ĉiu prepozicio povas laŭ la cirkonstancoj, esprimi abstrakton aŭ ĝeneralan sencon. La kreo de prepozicioj devas ĉesi iam, kaj laŭ mia opinio tiu tempo estas nun. Oni ofte klopodas uzi DE anstataŭ JE, tiel esperante eviti ĉi lastan, sed se la sorto de JE estas cedi al DE, tiam oni trovos baldaŭ du prepoziciojn kun la sama funkcio, kaj tiam VERE ekzistos nedifinita prepozicio JE LA UNUA FOJO. Nun JE funkcias laŭ perfekta difinita maniero, kvankam oni devas konfesi, ke estas iom da nedifiniteco en la kapo de certaj uzantoj.
Zamenhof donis al la solstaraj literoj, troveblaj ĉe la finoj de vortoj, precizajn gramatikajn funkciojn. Nu, gramatika funkcio absolute neniel, neniam estas senco. Ekzistas radikoj kun originalaj gramatikaj karakteroj en la vortaro. Ĉiu fina litero donas al la vorto la respektivan gramatikan funkcion. Rigardu.
adjektivo
adverbo
infinitivo
nomo
ordono
akuzativo
multigo
A
E
I
O
U
N
J
Ĉu la leganto ĝenas sin pri la signifo de tiuj literoj? Absolute ne. En la angla lingvo oni foje aldonas tian literon ne ĉe la fino kiel en Esperanto, sed ĉe la komenco. Do »BED« (lito) kun la adverba A formas »ABED«, kiu signifas »EN LA LITO«. Oni formas »A-FOOT« (piede) per aldono de tiu A al FOOT (piedo). Nu, tia uzo de la literoj en nia lingvo estus kontraŭ ties spirito sed ekzistas alia speco de vorto, kiun oni uzas tiel sen klara konscio pri la afero.
A ĉe la fino de vorto simple avertas la leganton pri la gramatika funkcio de tiu ĉi vorto. Se la vorto estas tro longa, la peno por kompreni ĝin pligrandiĝas. Prepozicio estas aparte skribita vorto, kiu avertas la leganton antaŭe, ke sekvas serio da vortoj, kiuj kune formas vorton parencan al adverbo au adjektivo. Ni vidis en la tabelo, ke ĉiu prepozicio havas sencon, krom JE. Por kio utilas JE? Oni indiferente skribas PER LA MANO aŭ PERMANE. PER diras ke la adverbo estas maniera. ENMANE estas loka adverbo. Kiam la senco ne permesas du interpretojn, neniu prepozicio necesas. En la vorto BLUE oni neniam konfuzas ideon pri tempo, loko aŭ kauzo. En la vorto TAGE oni neniam konfuzas ideon pri spaco au maniero, ĉar TAGE esprimas klare la ideon pri tempo. De la simpla litero E, kiu havas nenian sencon, sed nur gramatikan funkcion, sufiĉas. Nu, kion oni faru se la vico da vortoj estas tre longa? Jen la kerno de la demando. Ĉu oni skribu la monstron PERSIADEKSTRABLANKAMANE aŭ simple PER SIA DEKSTRA BLANKA MANO? Vi scias la respondon same bone kiel mi. Rigardu tiun kompatindan E ĉe la fino, kiu estas perdita kiel infano en granda kolekto da kongresanoj. En la unua ekzemplo, ĉe la kunskribita serio da vortoj, la E-litero faras la adverbon. En la dua, kun inter-spacoj, la prepozicio faras la samon. Kio okazas al adverbo tiel farita, se la senco estas perfekte klara sen prepozicio kaj TRO LONGA POR KOMBINO KUN E ĈE LA FINO? Tiam prepozicio, kun senco, aldonus kromsencon neŭtilan. La respondo estas, ke JE necesas kaj sufiĉas. Do oni skribu: Li komprenis ĝin JE LA UNUA FOJO EN SIA VIVO. Li iris JE LA DUA HORO POST SIA ALVENO. La akuzativa N faras la samon, sed tio estas alia afero.
JE estas la absoluta prepozicio. Eble la leganto demandas, kial Zamenhof, kiu pensis pri preskaŭ ĉio, kiam li elpensis la ostaron de la lingvo, neniam deziris fari prepozicion respondan al la A por adjektivo ktp. La respondo estas, ke JE funkcias precize laŭ la sama maniero kiel A, E, I, O, kaj U, sed ĝi staras antaŭ la kunmetita radiko, al kiu ĝi rilatas, kaj ĝi funkcias kiel aliaj prepozicioj. Necesas, ke oni komprenu la funkcion de ordinara prepozicio. Prepozicio rilatas serion da vortoj sekvantaj ĝin. Dank' al ĝi la tuta komplekso havas funkcion de adjektivo (pli ĝuste: epiteto) aŭ adverbo (pli ĝuste: adjekto). Oni povus demandi, kial do meti prepozicion? La respondo estas, ke ia vorto devas stari tie, por montri la nudan funkcion, nenion aldonante tamen al la propra senco. Kion aldonas NULO al la nombro 19007? Unu signifas 10.000. Naŭ signifas 9.000. 0 kaj 0 signifas neniom da centoj kaj neniom da dekoj. 7 signifas sep unuojn. Adiciante.
10000
9000
000
7
19007
unu dekobla mil
naŭ mil
nulo
sep
deknaŭ mil sep
JE diras al ni »Mi staras tie ĉi nur por averti, ke la serio da vortoj post mi funkcias kiel unuo kun gramatika funkcio de adverbo aŭ adjektivo, kies senco en si mem estas klara sen iu el miaj prepoziciidoj.«
DO JE ne estas malriĉa orfo en la prepozicia familio, sed la patrino de la aliaj. JE estas sendependa, neŭtrala, kaj senkondiĉa vorto.
KE estas neŭtrala, absoluta subjunkcio. Per ĝi oni subjunkciigas adverbojn kaj prepoziciojn libere laŭ la regula uzo de la aliaj gramatikaj partikloj, A, E, I, KTP. KE estas aparta sufikso skribita sen streko kaj sen gluiĝo. JE estas aparta prefikso skribita sen streko kaj sen gluiĝo. Kial? Ĉar JE kaj KE ambaŭ rilatas ne al la unua vorto, sed al ĉiuj kune. Do oni skribas SEN KE, POR KE, SPITE KE, PRO KE, SUFIĈE KE, KONDIĈE KE, kaj eĉ DUM KE kaj ĜIS KE, se oni ne scias, ke tiuj lastaj estas originalaj konjunkcioj, kaj pro tio ne bezonas la KE.
Analogo laŭ JE ne ekzistas en nacia lingvo sciata de mi. Sed en la angla lingvo abundas ekzemploj, kie aliaj supozataj difinitaj prepozicioj perdas la propran sencon, por funkcii kiel JE; kaj tiel konfuzo sekvas konfuzon, kiam komencanto klopodas ilin kompreni. Do, vi diras, ke JE tamen havas nedifinitan sencon? Absolute ne! Nenio estas pli difinita koncepto! La granda bezono por absoluta prepozicio, kia JE, estas sentata de la menso, kaj se nacia lingvo ne havas prepozicion tian, iu alia prepozicio devas perdi sian sencon laŭ hazarda elekto de la verkisto, kiu serĉas vorton, al kiu mankas senco. Des pli malbone por la nacia lingvo. La nedifinitaj prepozicioj en nia lingvo, se tiaj ekzistas, certe estas la ceteraj, kiam oni per ili anstataŭas JE.
Ni ne misuzu JE, kiam ni estas mense lacaj, dubantaj, neelektemaj, nek ĉe la elcerpiĝo de nia esprimpovo.
Fenton S. Stancliff
Lingvo Libro, 1 (1937), p. 4-5