Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.
LA MEZEPOKA ESPERANTO
Kopar*
Vere, estas granda neglektemo de mia flanko, ke mi ankoraŭ ne prezentis al vi mian amikon C. E. R. Bumy. Ĉar li estas tre originala homo, kun siaj eternaj problemoj, eterna senkombeco, eternaj tri libroj sub la brako. Kio estas lia profesio? Mistero. Eĉ tion mi ne kuraĝas aserti decide, ke li manĝas, kiel la ordinaraj homoj. Eble el antikvaj kaj mezepokaj poemoj li elsuĉas por si ian ambrozion. Eble pro tia etera nutraĵo li estas tiel diafane malgrasa.
Li estas espisto. Mi varbis lin antaŭ longe. Tuj li ekinteresiĝis kaj eksprese li ellernis la lingvon, laŭ sia maniero: li lernis la gramatikon, poste la vortaron, poste li ellegis mian bibliotekon. Post ok semajnoj li jam liveris al mi — tute pretan reformprojekton. Mi priridis lin, klarigis, ke Esperanto estas vivanta lingvo, havas popolon, oni ne plu povas ĝin tondi kaj glui laŭplaĉe. Mi demandis, ĉu li kuraĝus reformi vivantan nacian lingvon, ekzemple la hungaran?
—Kial ne? —li respondis.
—Kaj ĉu vi sukcesus akceptigi vian reformon?
—Eh! Ĉu tio gravas? —li mansvingis, tute malŝate pri mia »naŭza realismo«.
Tamen, ĝis nun li ne liveris ai mi la grandan reformon de la hungara lingvo, kaj enterigis ankaŭ sian Esperantan reformon. Li komencis labori literature. Kompreneble dum tio li inventis kelkajn aferojn. Mi menciu nur la prepozicion graŭ, kiel »senmaligon« de malgraŭ, kaj Ja adjektivon ica, kiel »senmaligon« de malica. Liaj lingvaj konsiloj ĉiam estis frapantaj, vere kapfrapantaj. Foje oni diskutis pri la tro longaj vortoj : estinteco, estanteco, estonteco. Iu insistis pri la formoj : pasumo, nuntempo, futuro, alia riskis : itempo, atempo, otempo.
—Azenoj vi estas! —interkriis nia C. E. R. Bumy. —Jen la sole ĝusta solvo: timpo, tampo, tompo!
Jes, tia li estas. Ciam li bavas geniajn ideojn, kaj ĉiam li malprosperas kun ili. Sed tio ne interesas lin. Li ja ne estas »abomena realisto«.
Lastatempe li ŝajne elreviĝis pri Esperanto, ne sufiĉe taŭga por naski problemojn. Mi longe ne vidis lin en la grupo. Hazarde ni renkontiĝis sur la strato.
—Nu? —mi demandis riproĉe. —Kial vi perdiĝis?
—Mi estas tro okupita.
—Problemo?
—Jes. Sed nun ne literatura. Mi laboras pri teknika problemo.
—Teknika problemo?
—Jes. Sed tio ne interesas vin, vi, versvermo!
—Eĉ, tre interesas min, vi, realisto! Rakontu do!
—Nu, mi provos al vi komprenigi la aferon. En la tuta mondo, vi scias, estas granda ekonomia krizo. Kial? Ĉar oni ne povas tiom konsumi, kiom oni produktas. Kial? Ĉar oni produktas per maŝinoj kaj konsumas per homfortoj. Jen la granda malegaleco! Kompreneble homo ne povas konkuri kun maŝino, sekvas troproduktado, laborĉesigo, senlaboreco. Ĉiu homo scias tion, kaj, ho, la azenoj, tamen ne trovis la solvon. Mi devis alveni rekte el la paĝoj de mezepoka fablolibro por solvi la problemon. Kvankam ĝi estas ja ovo de Kolumbo. Maŝinon oni devas meti
kontraŭ maŝino. Mi jam projektis preskaŭ komplete.
—Kion?
—Homo! eĉ nun vi ne divenas? La konsum-maŝinon!
—Ko... ko... kons...
—Kial vi balbutaĉas? Jes, la konsum-masinon. Oni simple ekirigos mian maŝinon kaj ĝi konsumos. Ho, kiel ĝi konsumos! Per centoj kaj miloj da ĉevalpovoj ĝi konsumos! La magazenoj malpleniĝos fabel-rapide! Oni ree devos produkti, la fabrikoj ree eklaboros, la senlaboreco ĉesos. Mia maŝino forblovos la krizon! La mondo estas savita!
—Mi gratulas! Kara Bumy! Mi gratulas! —mi kriis entuziasme premante lian manon. —Vi estas geniulo! Ciam mi sciis tion!
—Mi dankas. —Li diris memfide. —Nu, kaj kion vi faras? Cu vi ankoraŭ esperantas?
—Jes. —Mi diris tre modeste. —Ekiros ree Literatura Mondo.
—Eh! —Li mansvingis malŝate.
—Kial eh? Vi ofendas min per ĉi tiu eh.
—Kion fari? Mi devas diri eh. Kion komenci per lingvo, kiu ne havas arkaikajn formojn. Mi tradukis mezepokan fablon kaj ĝi fariĝis moderna, kvazaŭ gazetartikolo. Al la diablo tiun lingvon, en kiu oni ne povas traduki la Kuriozajn Historiojn de Balzac, ne farante el ili enuajn modernajn trivialajn klaĉajojn.
—Sed, kara Bumy! —mi diris. —Esperanto estas juna lingvo! Ankaŭ Dante apenaŭ estus povinta siatempe uzi arkaikajn formojn. Sed la lingvo evoluas,
iom post iom kelkaj ĝiaj elementoj eluziĝos, elmodiĝos, kaj tiam...
—Dankon! —li interrompis krude. —Ĉu mi atendu kelkajn centjarojn? Mi ne havas tiom da tempo. Cetere —mi tute ne havas tempon. Adiaŭ.
—Haltu! —mi postkriis lin malespere. Li haltis.
—Nu?
—Kara Bumy! —mi subpremis rideton. —Se tiel mankas al vi la arkaika Esperanto, faru ĝin mem.
—Ĉu mi? Kiel? —kaj la brilo de »problemo« ekfajreris en liaj okuloj.
—Nu, simple. Esperanto estas, ĉu ne, ĉefe latinida lingvo. La arkaikaj forinoj de la latinidaj lingvoj propre estas kvazaŭ transiraj formoj inter la nuna lingvo kaj la pura latino. Elcerbumu do tiajn transirajn formojn ankaŭ por Esperanto kaj vi havos, kion vi bezonas.
—Jen la unua saĝa vorto, kiun mi aŭdas de vi! —li kriis kaj sensalute eksvingis siajn longajn piedojn. La manoj en la poŝoj, la kapo profunde klinita, kvazaŭ sub la ŝarĝo de la »problemo«, li velis for.
Post kelkaj semajnoj subite malfermiĝas mia ĉambropordo kaj tempeste enflugas C. E. R. Bumy.
—Jen —li diris sen enkonduko kaj ĵetis sur mian skribotablon dikan kajeron. Mi rigardis.
Grammaticu kay vocabularu antiques mundales lingues Sperantu.
—Jen! —li ripetis triumfe. —Vi povas ĝin eldoni. Oni povas el ĝi lerni la Esperanton de ia mezepoko, la Esperanton de la Rolandkanto, de Vogelweide, de Francisko de Assisi. Vi estis mizere senpovaj, malriĉaj, nun vi riĉiĝis. Esperanto estas savita!
—Ne koleru, kara Bumy, —mi diris, —sed tio ne estus ĝusta sinsekvo: fari antaŭe arkaikan gramatikon, kaj poste serĉi al ĝi arkaikajn tekstojn. Trovu
kelkajn tiajn fosilajn tekstojn kaj poste komentariu ilin per tiu ĉi grandioza verko.
—Ho, ĉi tiun pretekston mi antaŭvidis! —li triumfis. —Jen, kion vi volas! Eterna gloro de Hungarlando estas, ke ĉi tie, en la antikva monaĥejo de Utop, mi trovis ĉi tiun pergamenon. devenintan el la fino de la dekdua jarcento. Sur ĝi vi trovos en la mezepoka Esperanto Ja laŭvortan tekston de la Primorta Prediko: la unua prilingva dokumento de la hungara lingvo. Legu kaj miru!
Mi legis, Sur flaviĝinta pergameno, kun belaj ruĝaj inicialoj, kun la splitaj gotikaj literoj de la mezepokaj manuskriptoj, tie antikvis la teksto. Pene mi
deĉifris:
Widats wui. confratruy, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad
llui paradisun quiele domun. Kay ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel interdiravs al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays
al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu, sed oblivays. Llui cedays diaboles tentun kaj manddays ell fructu kay en fructu manddays mortun. Colerays Diu kay lluin jectays ad istiunci laborosun mondun. Kay llui fiays nestu mortes infernesquay. Kay totu lluial gentu. Quiuy estas istiuy? Nui estams, quiele powats wui widir per wuialy occuluy. Ya nec un homu povas ewitir istiun cavun. Ya nui chiuy estams irantuy ad iddi. Nuy pregiumz pro favoru siniores Diu por istiu animu, que Llui habuz al llui indulgun kaj misericordun kaj pardonnuz al llui lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz sanctan mullyerun Maria kaj beatun archangielun Michaelu kaj chiomt anglelun, que illi pregiuz por llui. Kay pregiumz sanctun siniorun Petru, ad quiu donnatis potentu kay ligir kay solwir, que llui solwuz chiomt lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz
chiomt sanctuyn, que illi estuz al llui auxilu coram nuial sinioru Diu. Que Diu pro illialy pregiuy pardonnuz lluialyn culpuyn kay libericuz lluin de diaboles
persecutuy kaj infernes turmentuy. Kaj Llui conducuz lluin ad paradisaln tranquilun kay donnuz al llui voiun ad cielun kay partun ell chiomt bonu. Kay clamutz tri foiuyn : Kyrie eleison!
Amatuy fratruy! Pregiumz por animu isties povres homnes, quiun Sinioru ell falses mundes carceru hodie salvays, quies corpun hodie nui entericams.
Que Sinioru lluin loxuz cum favoru en sinun de Abrahamu, Iacobu kay Isacu, que en ultimo jugiu LLui rewiwicuz lluin por ccnmnandir lluin dextre inter Lluialy sanctuy kay electituy. Kay anch wuin. Clamate ter : Kyrie eleison!
—Nu? —li demandays, pardonon, demandis, kiam mi estis fininta la legon.
—Mi gratulas! —mi kriis entuziasme. —Tiu ĉi malkovro certe tute konfuzos ĉiujn esperanlologojn, kiuj kredis ĝis nun, ke Esperanto estas la verko de
Zamenhof. Jen, la embrio de la lingvo ekzistis jam en la mezepoko kaj kaŝe ĝi evoluis sur ĝis nun ne-trovitaj pergamenoj. Cu vi ne serĉos ilin? Cu vi ne
volas trovi ekzemple la lingvon de la dekkvina jarcento?
—Eble mi trovos ĝin, —li diris reve. —Kaj tiam mi ekkboros! Mi tradukos en la trovolan lingvon la tutan Rabelais kaj la tri dekojn da Kuriozaj Rakontoj de Balzac. Ĉu ne? Literatura Mondo eldonos la librojn?
—Ne! —mi diris tute decide.
Literatura Mondo, 2 (1931), p. 19-21.
* Unu el la pluraj plumnomoj de Kálmán Kalocsay
Pri la Primorta Prediko, legu «Timpo, tampo, tompo», Esperantaj Bitoj (2011)