Tiu ĉi persona biblioteko kaj arĥivo montras etan ekzemplon por katalogi bibliotekojn, muzeojn kaj arĥivojn.
Mia esperanta biblioteketo enhavas ĉirkaŭ 300 librojn, kelkajn dekojn da gazetojn kaj periodaĵojn. Pli ampleksas la elektronika biblioteko. Kelkaj poŝtkartoj, filatelaĵoj kaj diversaj esperantaĵoj riĉigas la kolekton.
Ekde la jaro 2012 mi prilaboris pere de la programoj OpenBiblio, unue, kaj Koha, poste, ekzemplojn por enretigi katalogojn de unu aŭ pluraj bibliotekoj. Koha ŝajnas al mi bona ilo por krei komunan katalogon de la esperantistaj bibliotekoj. Tamen, tiu ĉi lasta provo uzas liberkodan programon CollectiveAccess, kiun mi esperantigis nur parte. Ĝi estas multe pli rapida kaj fleksebla kaj povas esti tre bona ilo por katalogi ne nur bibliotekerojn, sed ankaŭ arĥiverojn kaj ĉiuspecajn kolektojn. Kiel ĉiam mi dankegas mian amikon Jaume Bernadí pro lia senlaca helpo.

Trovu ĉe la arĥivo
La 5-a UK en Barcelono (1909)
Historio de la katalogado de esperantistaj bibliotekoj