5-a Internacia Kongreso de Esperanto

La 5-a Internacia Kongreso de Esperanto (poste konata kiel universala) okazis en Barcelono de la 5a ĝis la 11a de septembro 1909, tuj post la okazintaĵoj de la Tragika Semajno. La ĉefa kongresejo estis la Palaco de Belartoj (jam ne plu ekzsistanta), sed eventoj okazis ankaŭ en la Universitato aŭ en la gotika salono de Borso. En parko Ciutadella (tiam konata tutsimple kiel «la parko») okazis ekzercado de Ruĝa Kruco (por montri la utilon de Esperanto sur la batalkampo) kaj sporta tago.
En la biblioteko troviĝas ĉefe bitigitaj gazeteltondaĵoj, sed ankaŭ fotoalbumo, poŝtkartoj kaj libroj kaj blogeroj pri la kongreso.

 

Ŝargante…