Historio de la katalogado de esperantistaj bibliotekoj

En la du unuaj numeroj de La Esperantisto, la unua gazeto en la internacia lingvo, eldonita en Nurembergo ekde 1889, aperis mallonga bibliografio de verkoj en Esperanto. Dum tiuj unuaj tempoj oni ankoraŭ povis asigni numerojn al esperantistoj kaj al esperantlingvaj verkoj. Bonŝance kaj la esperantistaro kaj la verkaro en la zamenhofa lingvo rapide multobliĝis kaj tiu «nomaro de verkoj» ne plu ĝisdatiĝis. Samtempe kun tiu daŭra kreskado de libroj kaj gazetoj publikigitaj en Esperanto, aperis ankaŭ la unuaj kolektantoj (kluboj aŭ individuaj homoj). Multaj el tiuj personaj kolektoj iĝis poste la ĝermo de esperantistaj bibliotekoj tra la mondo. Tiu ĉi virtuala promenado montras kelkajn erojn de tiu esperantista kataloga zorgo.

 

Ŝargante…