Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Lingvo sen armeo (1)

2020-05-30

En castellano

El Unorthodox al Ŝtisel

La sukcesa televidserio el Netflix Unorthodox, surbaze de samtitolita libro de Deborah Feldman, iom videbligis la jidan lingvon. Tiu vivhistorio de juna virino, kiu forlasas sian judan ortodoksan komunumon Satmar por forkuri al Berlino,(2) uzas tiun lingvon, malgraŭ la plejparto de la aktoroj ne scipovis ĝin. La komunumo Satmar (סאטמאר en la jida) tiele nomiĝas pro sia devenurbo. La urbo hodiaŭ apartenas al Rumanio sub la nomo Satu Mare, sed nomiĝis Szatmárnémeti kaj estis parto el Hungario en 1905, kiam rabeno Joel Teitelbaum apartigis el sia pli aĝa frato kaj starigis sian propran ĥasidan komunumon.

Joel Teitelbaum ege kontraŭstaris cionismon. Kiam la germana armeo okupis Hungarion en marto 1944, Teitelbaum nur kvietigis sian sekvantaron.(3) La 26an de aprilo kreiĝis geto en Satmar. En ĝi estis enŝlositaj pli ol 18.000 judoj, kiuj estis transportitaj al Auschwitz inter la 19-a de majo kaj la 1-a de junio. Teitelbaum, kontraŭe, finfine estis unu el la 1.685 judoj, kiuj forlasis Bergen-Belsen per trajno kaj alvenis en Svislando danke al la fama kaj diskutinda savoperacio aranĝita de Rezső Kasztner. Kontraŭcionisma Teitelbaum migris do al brita Mandata Palestino antaŭ ol enŝipiĝi al Novjorko kun malgranda aro da samreligianoj en 1947. En la komunumo Satmar de la novjorka kvartalo Williamsburgh, kiu de tiam kreskis ĝis dekmiloj da membroj, oni parolas nur en la jida. En ĉi centra dialekto jida, kiu ne agnoskas YIVO-normojn, la komunumo aperigas du gazetojn Der Yid kaj Der Blatt.

Ekzemplero de <em>Der Yid</em>

Ekzemplero de Der Yid

La jida havas identecan valoron por la Satmar-komunumo de Unorthodox, sed sia rolo en Israelo estas tute malsama, kiel montras alia Netflix-televidserio. En la israela Shtisel (שטיסל) ĉefrolas ĥareda familio loĝanta en unu el la ortodoksaj kvartaloj de Jerusalemo. Inter la Ŝtisel-oj la lingvaj mekanismoj estas pli kompleksaj. La bobe parolas en la jida kun siaj filoj kaj kun sia amikino el la pormalĵunula hejmo; Ŝi parolas en la jida eĉ dum surrealisma interparolado kun frenk, kiun ŝi prenis por sia forpasinta edzo kaj kiu respondas ŝin en la araba. Anoj de la dua generacio, Ŝulem kaj Nuĥem, daŭre interbabilas jide, sed parolas en la hebrea kun siaj gefiloj. Por la membroj de ĉi tiu tria generacio, la jida estas jam preskaŭ perdita lingvo, kiun ili uzas nur fojfoje, por ke siaj propraj infanoj ne komprenu ilin. Ĉi tiu procezo estas eĉ pli klara inter la ne tiom religiema populacio en Israelo kaj la Diasporo, kaj kondukas al malapero de la mame-loshn.

Strato el la kvartalo Mea Shearim en Jerusalemo

Strato el la kvartalo Mea Shearim en Jerusalemo



Zamenhof kaj Ben-Jehuda, similvojoj kaj malsimilvojoj

La 7-an de januaro 1858, Eliezer Icĥak Perelman naskiĝis en Luĵki, nun en Belorusio. La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Lazar Markoviĉ Zamenhof en Białystok (tiam Belostok). La vivo de la du homoj sekvus vojojn, kiuj foje iris paralele kaj foje diverĝis. Kiel aŝkenazaj judoj, ili ambaŭ parolis la jidan kiel gepatran lingvon. Zamenhof, kies patro preferis la kleran rusan lingvon al la vulgara jida, interesiĝis pri sia «amata ĵargono» kaj verkis la unuan jidan gramatikon. Li ankaŭ fondis en 1883 la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion, kiu celis starigi koloniojn en Palestino, preskaŭ jardeko antaŭ cionismo estis nomita cionismo. Tamen, Zamenhof baldaŭ preferis aliajn ideojn por solvi la «hebrean demandon». Lia propono pri hilelismo (4) kiel «morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn religiojn ĝisnunajn» (4) estis publikigita ruse en 1901.

Cubierta del manual de esperanto en yiddish y <em>La Gimnazio</em> traducción al esperanto de Zamehof del monólogo de Sholem Aleijem Kovrilo de la unua lernolibro en la jida kaj <em>La Gimnazio</em>, esperantigo de Zamenhof el jida verketo de Ŝolem Aleiĥem

Kovrilo de la unua lernolibro en la jida kaj La Gimnazio, esperantigo de Zamenhof el jida verketo de Ŝolem Aleiĥem

Liaflanke, Perelman, kiu adoptis la hebrean nomon Eliezer Ben-Jehuda, studis la Toraon en ĥedero, sed baldaŭ ricevis la klerisman influon de la Haskala-movado. Same kiel Zamenhof, li scipovis la francan, la anglan kaj la rusan. Liaj studoj en Parizo kaj restado en Alĝero por plibonigi sian sanon igis lin lerni pri iaj uzoj de la hebrea ekster la religia sfero, kaj ankaŭ ebligis lin koni la sefardan elparolon. Li tiam decidis «krei» modernan hebreon, utilan por ĉiuj vivsituacioj. Tiu komunan lingvon ankaŭ estus fundamento de nova hejmo por ĉiuj judoj. En 1881, Ben-Jehuda elmigris al Palestino kaj daŭrigis siajn klopodojn elpensi modernan lingvon. Lia filo Itamar Ben-Avi naskiĝis en 1882. Kaj Eliezer kaj lia edzino Debora nur parolis hebree al la knabo, kiu tiel iĝis la unua denaskulo de la hebrea lingvo post dek sep jarcentoj. En 1884, Ben-Jehuda starigis la ĵurnalon הצבי (Ha-Cvi, La Cervo). Tiu periodaĵo utilis al li kiel testilo de la kapablecoj de moderna lingvo. Same kiel Zamenhof, li senlace tradukis beletrajn verkojn kaj aperigis ilin felietone en sia ĵurnalo. Pro tio li eĉ estis akuzita de disvastigo de kontraŭjuda verko kiam li publikigis elfrancigon de L'Avare de Molière. Dume, li daŭre prilaboris «kompletan vortaron de la hebrea antikva kaj moderna», elpensante novajn vortojn surbaze al eŭropaj kaj semidaj radikoj. La uzado de la hebrea disvastiĝis en la Jiŝuv dum la unua kaj dua alijot kaj estis agnoskita kune kun la araba kaj la angla kiel oficiala lingvo de Palestino dum la brita regado.

Eliezer Ben-Jehuda (1858-1922)

Eliezer Ben-Jehuda (1858-1922)

Kaj Zamenhof kaj Ben-Jehuda elpensis novajn «artefaritajn» lingvojn. Zamenhof celis havigi komunan lingvon al la homaro, Ben-Jehuda sukcesis krei modernan lingvon, kiu donas identecon al lando. Dume, la jida pluvivas inter kelkaj laikaj revemaj homoj kaj en iuj ĥaredaj komunumoj, opiniantaj ke la hebrea (loshn-koydesh) neniam devas humiliĝi al bagatela uzo.



Notas

(1) El lingüista Max Weinrich, tradukinto de Freud al la jida, apartigis lingvon de dialekto per la eldiraĵo: אַ שפראַך איז אַ דיאַלעקט מיט אַן אַרמײ און פֿלאָט (Lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo)
(2) Frieda Vizel elmontras malprecizaĵojn de la televidserio jam de la unua sceno en artikolo aparigita de angla-jida ĵurnalo Forward/פֿאָרווערטס.
(3) Menaĥem Keren-Krac verkis tre kritikan artikolon pri la agoj kaj neagoj de Teitelbaum rilate al la neniigo de la hungara judaro.
(4) Zamenhof, kiu aperigis ruse la hilelisman doktrinon, nomata laŭ Hilelo la Saĝulo, baldaŭ evoluigis tiun doktrinon al homaranismo, kiu «estas celado al pura homeco kaj absoluta intergenta justeco kaj egaleco».
(5) Letero al Alfred Michaux (1905-02-21).

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020