Inter la plej spritaj elpensaĵoj por disvastigi Esperanton estas sendube la Ĉefeĉ-ŝlosiloj. Temas pri etformataj lernolibroj, kiuj esperantistoj ofte sendis aldone al leteroj skribitaj en la internacia lingvo al alilandaj ne esperantistoj. La ideo estis, ke, pere de tiuj ŝlosiloj, la ricevanto povis kompreni simplan esperantan tekston kaj tiel malfermi la pordon al la internacia lingvo. Tiuj 24-paĝaj ŝlosiloj en formato 11x7 cm pezis nur 5 gramojn, sed enhavis la E-gramatikon kaj bazan nacilingvan vortaron.
Bildo: (c) Bernhard Pabst
La unuan ŝlosilon elpensis por anglalingvanoj germana propagandisto Herbert F. Hoveler, konata kiel E. Ĉefeĉ (laŭ angla elparolo de liaj komencliteroj: H.F.H) en la jaro 1905. Sekvis tre similaj ŝlosiloj por pluraj lingvoj.(1) La koncepto Ĉefeĉ-ŝlosilo eĉ aperas en PIV:
Ĉefeĉ-ŝlosilo. Malgranda vortaro de E. (laŭ la metodo de Ĉefeĉ), enmetebla en ordinaran koverton k ebliganta la komprenon de simpla letero.
La ideo de Hoveler, kiu ankaŭ fondis Ĉekbankon Esperantistan, estis sendube originala. Tamen, eble francan profesoron Émile Boirac (kiu en tiu sama jaro 1905 prezidis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer) trafis stranga sento de io jam vidita. Fakte, estis Boirac mem, kiu en letero al gazeto Revue Philosophique de la France et de l'étranger,(2) eknomis unuafoje tiun strangan senton kiel déjà vu. Sed tiu deĵavuo, aŭ jamosento, havas ĉi-kaze facilan klarigon, ĉar Boirac jam verkis en 1903 iun Ŝlosileto-n kvarlingva-n. Samkiel la unua Ĉefeĉ-ŝlosilo, la libreto de Boirac estas 24-paĝa. Ĝi klarigas la gramatikan sencon de esperantaj sufiksoj, prepozicioj kaj finaĵoj en kvar lingvoj: franca, angla, germana kaj latina.
Kovrilo kaj specimena paĝo de Ŝlosileto kvarlingva, (c) ÖNB
Virtuale foliumante tiun verketon de Boirac kuriozigis min jena eldonklarigo:
Hæc clavicula, in gratiam vertendæ Leibnizianæ Monadologiæ composita...
[Tiu ĉi ŝlosileto, pretigita okaze de esperantigon de Monadologio de Leibniz...]
La rilato inter la eldonado de tiu Ŝlosileto Kvarlingva kaj la esperantigo de la filozofia verko de Leibniz restas konfuza por mi. Tamen, mi aĉetis tiun tradukaĵon en brokanta kataluna librovendejo. Ĝi estis eldonita en la jaro 1902 kaj estas nun la papera verko pli malnova el mia Esperanta-biblioteketo.
Leibniz: Monadologio
Malgraŭ tradukado estis por Zamenhof la plej taŭga pruvo de plurflanka uzebleco de Esperanto (kaj kelkaj tradukoj jam aperas en la Unua Libro),(3), malmultaj esperantigoj estis aperintaj libroforme antaŭ tiu jaro 1902. La unua estis rakonto de Puŝkin La neĝa blovado, esperantigita de Antoni Grabowski en la jaro 1888.(4). Ankaŭ Grabowski elgermanigis La gefratoj-n de Goethe kaj elpoligis La nova-n jaro-n de Prus aŭ Janko Muzikanto-n de Sienkiewicz.
Ankoraŭ en la 19-a jarcento aperis du tradukoj de anglaj verkoj faritaj de Zamenhof mem: La Batalo de l'vivo de Charles Dickens (1891) kaj Hamleto de William Shakespeare (1894).
La elekto de la unua verko, kiu aperis felietone en la tiam nura esperantlingva gazeto La Esperantisto, surprizas de la hodiaŭa vidpunkto. Fakte temis pri hazarda defio («Ci tion oni certe ne povus traduki en Esperanton»), kiel Zamenhof mem klarigas en manskribita letero «al la legantoj» de la tria eldono. Nenio simila okazis kun Hamleto. Shakespeare estis fine de la 19-a jarcento la plej glora verkisto de la eŭropa kulturo, kaj traduki unu el liaj ĉefverkoj en ajnan lingvon altigis la kulturan prestiĝon de tiu lingvo. La rezulto, malgraŭ kelkaj kritikoj pri ne troa fidindeco al originalo, bone montris, ke Esperanto estas lingvo taŭga por literaturo.
«Al la legantoj», La batalo de l'vivo, 3-a eldono kaj la fama solparolado «Ĉu esti aŭ ne esti?» el Hamleto
Do, provita la fleksebleco de Esperanto por speguli beletrajn verkojn tiel gravajn kiel Hamleto-n, Émile Boirac, doktoro pri filozofio, decidis esperantigi ĉefverkon filozofian, kaj elektis Monadologio-n pro tri ĉefaj kialoj. Unue, ĝi estis «konata de ĉiuj filozofoj kiel unu el la plej alte abstraktaj [verkoj] en la filozofia literaturo». Due, la originala verko de la germana filozofo estis franclingva. Kaj, trie, «ke Leibniz estis unu el la plej gloraj favorantoj de l'ideo de lingvo universala».
Malgraŭ memkomprenebleco de la dua kialo, oni devas denove atentigi pri la supre menciitaj unuaj tradukoj en Esperanton. La du unuaj esperantigoj de polo Grabowski estis elrusigo (La neĝa blovado) kaj elgermanigo (La gefratoj). Pri la puŝkina verko, do pri la unua novelo tradukita en Esperanton, li diras en la antaŭparolo:
Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton, sur kiu mi antaŭ kelkaj jaroj lernis la rusan lingvon, kaj mi donis al ĝi internacian veston.
Cetere, la du gepatraj lingvoj de Zamenhof estis la rusa kaj la jida (kiun li konsideris kiel ĵargonon). Tamen liaj unuaj tradukaj klopodoj estis el la angla, lingvon kiun li ne tre bone regis. Ĉu Zamenhof tradukis Hamleto-n rekte el germana traduko aŭ havis ĝin flanke kiel helpilon? Tio estas longa diskuto, sed li sendube uzis germanan tradukon. Poste, Zamenhof tradukis el la germana (La Rabistoj de Schiller, Ifigenio en Taŭrido de Goethe, La rabeno de Baĥaraĥ de Heine kaj el la germanaj tradukoj de la Fabeloj de Andersen), la franca (Georgo Dandin de Molière) kaj la pola (Marta de Eliza Orzeszko), lingvojn kiujn li bone regis. Kurioze, el siaj gepatraj lingvoj, Zamenhof nur tradukis La revizoro-n de Gogol kaj La Gimnazio-n de Ŝalom Alejĥem.
Alia impona ĉefverko de Zamenhof estas la tradukado de la hebrea Biblio. Malgraŭ li finpretigis la tradukaĵon en 1915, cenzuro malebligis sendadon de la esperanta manskribaĵo gis la fino de la unua mondmilito, do, post lia forpaso.
Kaj denove pri mia ekzemplero de Monadologio. Kiel kutime okazas kun malnovaj libroj el brokantejoj, oni trovas spurojn de antaŭaj posedantoj. Ĉi okaze, oni vidas ekslibrisan stampon de C. A. Jordana. Temas pri Cèsar-August Jordana (1893-1958), kataluna verkisto kaj ankaŭ li tradukisto de Shakespeare en la katalunan.
(1) Ĝis la jaro 1972 aperis ŝlosiloj por jenaj lingvoj: afrikansa, albana, angla, araba, baska, bulgara, ĉeĥa, dana, estona, finna, flandra, franca, germana, hispana, hungara, islanda, itala, japana, jida, kataluna, kimra, korata, latva, litova, malaja, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rumana, rusa, serba, sinhala, slovaka, slovena, sveda kaj ukrajna (Ivo Lapenna [ed.]: Esperanto en perspektivo, London-Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1974, p. 67.)
(2) Revue Philosophique de la France et de l'étranger, jaro 1 (januaro-junio 1876), «Correspondance», p-oj. 430-431.
(3) Inter la specimenaj tekstoj en Esperanto aperintaj en la Unua Libro estas jenaj tradukoj: Patro Nia, komenca parto de biblia Genezo kaj traduko de poemo de Heine.
(4) Do, unu jaro post la naskiĝo de la lingvo. Ĝi enhavas numeron 14 en la Nomaro de l'Verkoj aperinta en gazeto La Esperantisto.