Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Ofteco de prepozicioj

2013-05-15

Hodiaŭ kompili datumojn por studi la vortoftecon estas sufiĉe simpla afero. Dudeko da kodlinioj  sufiĉas por montri la oftecon de vortoj en tekstaro. Ekzemple, mi provis kun la zamenhofa traduko de Marta de E. Orzeszko kaj mi vidis, ke la plej ofta vorto (neniu surprizo) estas artikolo la (6.125 fojoj), sekvas prepozicio de (2.688 fojoj), konjuncio kaj (2.397), pronomo ŝi (1.733) (Marta estas la ĉefrolulino). Koncentriĝante en la prepozicioj, la oftecordo estas de (2.688), en (1.377), al (1.135), kun (693), sur (640), por (569), per (558), da (490), el (385), pri (226), ktp. Komputilo faras la tedan laboron kaj lingvistoj povas dediĉi sin al eltiri konkludojn. Tamen, kiel oni faris similan laboron antaŭ ol la apero de komputiloj? Ŝajnas laborego, sed tiun laboron plenumis dum la 1930-jaroj usona esperantisto Fenton Stancliff. Jen la eta artikolo pri li en Enciklopedio de Esperanto (ankaŭ, laŭvorte en Vikipedio).

Stancliff Fenton

Foto: Aŭstria Nacia Biblioteko

Stancliff (stanklif) Fenton, usonano, instr. pri klasika pianoludo. Nask. 12 jul. 1895 en Meadville, Penns. Daŭra prop. laboro. Laŭ lia instigo Heywood Broun, fama „kolonskribisto“ por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj diversloke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri E; disvastigo pli ol 1,500.000 e-roj, 2 okt. 1931. Multe studis la vortoftecon en E, artikolo ,E' nov. 1932, kalkulis la tutan tekston de „Hura“, pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Kalkuli «la tutan tekston» de Hura (424 paĝoj), sendube, ne estas tiel facila. En EdE oni vidas la manon de Stancliff en kelkaj artikoloj pri ofteco de afiksoj kaj prefiksoj, ofteco de korelativoj kaj ofteco de prepozicioj (legu pli facile en Vikipedio). Por studi la oftecon de prepozicioj, Stancliff baziĝis sur tiu ĉi korpuso: Originala Verkaro de Zamenhof (Z), Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo de Scherer (Sch), Viktimoj de Baghy (B), Mister Tot aĉetas mil okulojn de Forge (MT), Eŭropo ĉe la abismo de Nitti-Kreuz (E), Vortoj de Kamarado E. Lanti (L), La devo de Naville (D), Legu kaj parolu! de Šupichová (S), Jarmiloj pasas de Haefker (H), Historio de la lingvo Esperanto de Privat (P), La vojo returne de Remarque (R).

Jen la rezultoj:


Kaj jen liaj konkludoj:

Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la malpliiĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avertas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.
Kvankam ne apartenas al la temo de lingvo-evoluo, tamen estas interesa ankaŭ la konkludo, kiun la supraj statistikoj ebligas pri la temosfero, ideologio, stilo de la verkistoj. Ekzemple, ĉe la verkistoj batalantaj por ideo videble plioftas la prepozicio POR kaj la multaj aludoj kaj paraleligoj plioftigas la prepozicion PRI, dum ĉe la simple priskribaj verkoj ili maloftas (POR: ĉe Lanti 11.1%; ĉe Scherer 8% ; PRI ĉe Lanti 8.4%; ĉe Scherer 3%). Ni povas konstati, ke ĉe multaj verkistoj tiu aŭ alia prepozicio preskaŭ tute mankas, dum ĉe la edukfaka Šupichová ĉiu estas trovebla bonproporcie.

Pri prepozicio je, Stancliff verkis nekutiman artikolon en Lingvo-Libro, senpaga kvaronjara suplemento de Literatura Mondo. La artikolo «La prepozicia nulo» substrekas la valoron de je kiel la matematika nulo.

JE diras al ni »Mi staras tie ĉi nur por averti, ke la serio da vortoj post mi funkcias kiel unuo kun gramatika funkcio de adverbo aŭ adjektivo, kies senco en si mem estas klara sen iu el miaj prepoziciidoj.
DO JE ne estas malriĉa orfo en la prepozicia familio, sed la patrino de la aliaj. JE estas sendependa, neŭtrala, kaj senkondiĉa vorto.



Bibliografio de F. Stancliff

«Vortstatistiko», Enciklopedio de Esperanto, 1934, 566—570.

«Konkordanco al la Originala Verkaro de Zamenhof», repr. el Scienca gazeto, Rockford (Illinois): Amerika Esperanto-Instituto, 1937, 50 p.

«La prepozicia nulo», Lingvo-Libro, n-ro 1 (1937), 4-5.

«Aplikenda statistiko», Bulteno de Internacia Sciencia Asocio Esperantista, n-ro 48 (1937), 4-5.

«La Zamenhofa adjektivaro», Bulteno de Internacia Sciencia Asocio Esperantista, n-ro 52 (1938), 3-4.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019