Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Kataluna Esperantisto (4)

2020-12-11

Kataluna Esperantisto. Kvara epoko (1930-1936)

En julio 1930, Kataluna Esperantisto reaperis kiel dumonata organo de la Kataluna Esperantista Federacio kaj la Internaciaj Floraj Ludoj. Jaume Grau Casas, ĉefredaktisto dum la dua epoko, estis la nova direktoro. Jam sur la unua paĝo de tiu numero, KE agnoskas kiel «aŭtentajn» 71 numerojn de la unua epoko, 36 numerojn de la dua epoko kaj 48 numerojn de la tria epoko. KE ankaŭ kalkulis kiel proprajn la 13 numerojn de Bulteno de la Kataluna Esperanto Federacio kaj la 3 numerojn de L'Esperantista Català. Do, la unua numero de tiu kvara epoko enhavas numeron 172.

<em>KE</em>, 4-a epoko, n-ro 172 (julio-aŭgusto 1930), p. 1

KE, 4-a epoko, n-ro 172 (julio-aŭgusto 1930), p. 1

Per tiu kalkulo, la eldonartikolo de KE kategorie malagnoskas la 9 numerojn de Kataluna Esperantisto aperintaj de septembro 1929 ĝis junio 1930 sub direktado de Jozefo Anglada.

En tiu katalunlingva artikolo, KE asertas: «[Ni] ne povas solidariĝi kun tiuj, kiuj lastatempe prostituis nian animon kaj ignoris la historion de nia Federacio kaj de nia Gazeto. Ili ne povos plendi, do, ke ni forĵetos ilin de nia hejmo kaj de nia memoro».

Do, maldolĉaj vortoj por kiuj akceptis (aŭ eĉ instigis) la altrudadon de la guberniestro kaj renomis la asocion kiel Katalun-Baleara Esperantista Federacio.

<em>KE</em>, n-ro 172 (julio-aŭgusto 1930), p. 16

KE, n-ro 172 (julio-aŭgusto 1930), p. 16

Ankaŭ en la unua numero, Artur Domènech, eksa redaktisto de KE, pledas denove por Iberia Federacio kaj klarigas, ke li «ne kontraŭstarus la fondon de hispanŝtata konfederacio», sed nur sub jenaj kondiĉoj «sine qua non»:

Unue: La fakton ke en la nuna hispana ŝtato ekzistas diversaj nacioj. Por ni, esperantistoj, la nacioj distingiĝas laŭ lingvoj.

Due: Ke tiuj diversaj nacioj rajtas organizi sian poresperantan agadon tute libere kaj sendepende. Apartenado aŭ neapartenado al enŝtata konfederacio, dependas rekte de ili kaj neniam neapartenado rajtigus la aliajn federaciojn aŭ konfederacion, invadi la teritorion de la rifuzinta organizaĵo.

Trie: Ke, sekve, la starigota konfederacio sin devus regi per regularo tia, en kiu klare kaj nepre estus deklarata tiu aŭtonomeco de la naciaj federacioj, en ĉiuj aspektoj, kaj en kiu estus evitata la ebleco de centralismo, kiu povus kunporti la danĝeron de diktatoreco de ia organizaĵo aŭ individuo super la tuta konfederacio.

«Pri Iberia Konfederacio», KE, n-ro 172 (julio-aŭgusto 1930), p. 3-4

Sciigoj pri la eldonlaboro de KEF ankaŭ havas spacon sur la paĝoj de la unua numero: pretigo de la dua eldono de Kataluna Antologio kaj aperigo de Primer manual de la llengua auxiliar internacional Esperanto adaptita de Jaume Grau Casas el la konata kiel «ruĝa broŝuro» de Carlo Bourlet.

Carlo Bourlet: <em>Premier manuel</em> de la Langue Auxiliaire Esperanto, 1907

Carlo Bourlet: Premier manuel de la Langue Auxiliaire Esperanto, 1907
Fonto: ONB

Ankaŭ literaturo ludis gravan rolon en KE. Marian Sola felietone elfrancigis la unuan parton de Les desanchantées de Pierre Loti kiel La elsorĉiĝo-n. Kaj ankaŭ poemoj originale verkitaj en Esperanto estis enkatalunigitaj:

ĈE SAMOVARO

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas,
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan...
Ĉu vi konas pli kruelan?”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan...”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume,
ili ploras, ploras kune.

Julio BAGHY, L. K.

VORA EL SAMOVAR

A la vora el samovar,
seu un rus amb un magiar.
Mentres l'aigua es mou, bullenta,
l'amic rus així es lamenta:

“Una patria tenir lliure,
pero sempre emigrant viure,
fer camí sens cap anhel...
Sabeu cosa més cruel?”

L'hongarès no li respon,
el pensar li arruga el front.
Una llàgrima és caiguda:
“Tenir patria, prô perduda...”

A la vora el samovar,
seu el rus amb el magiar.
Mentres fuma el te bullent,
tots dos ploren. lentament,

Trad. catalana de
Jaume GRAU CASAS, L. K.

KE, n-ro 175 (septembro-oktobro 1930), p. 24

La disvastigo de kataluna literaturo pere de tradukoj al Esperanto ankaŭ legeblas sur la paĝoj de KE: Artur Domènech tradukis partojn de la novelo Les facècies de l'amor (La petolaĵoj de l'amo) de Joan Puig i Ferreter.

La Eldona Fako de KEF ne nur publikigis lernolibrojn kiel la menciita de Grau Casas, sed ankaŭ diskon kun la voĉo de Zamenhof dum la 5a UK en Barcelono. Malgraŭ la malbona kvalito, temas pri la nura surbendigado de la voĉo de «nia majstro»:

Certe la sukceso de la reproduktado ne estas tia, kia ni estus dezirintaj. La cilindroj estas sufiĉe malbone impresitaj — ni pensu ke tiam la tekniko de la fonografo estis en siaj unuaj paŝoj; aliflanke D-ro Zamenhof parolis tre mallaŭte kaj lia voĉo restis tre malforte impresita; krome la sulkoj de la cilindroj estas jam tre multe eluzitaj kaj en kelkaj lokoj oni preskaŭ ne aŭdas la sonon; ankaŭ la fonograf-aparato por aŭdigi la cilindrojn estas tre maloportuna kaj nur per tiu aparato estas ebla la reproduktado.

Joan Gili Norta: «Konservado de la voĉo de nia Majstro sur gramofondisko»,
KE, n-ro 174 (novembro-decembro 1930), p. 35-36

En la numero de januaro-februaro 1931, KE sciigis, ke pro «teknikaj malfacilaĵoj» kaj «post interkonsento kun Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado», oni decidis eldoni nur 50 diskojn. La prezo estis fiksita je 10 pesetoj.(1)

En rubriko Oficiala Parto aperis sciigoj pri la agado de Kataluna Esperanto Federacio kaj eĉ ĝiaj estatutoj.

<em>KE</em>, n-ro 175 (januaro-februaro 1931), p. 50

KE, n-ro 175 (januaro-februaro 1931), p. 50

Kelkaj lingvaj diskutoj nerilataj al Esperanto, sed al la rolo de la kataluna kaj la hispana lingvoj ankaŭ estis traktataj en KE, kutime en la kataluna. Nura ekzemplo estas la artikolo «L'idioma de l'escola» (2) de Delfí Dalmau.

En la numero de majo-junio, KE informis pri la proklamo en Barcelono de la Kataluna Respubliko. Kataluna Esperantista Federacio sendis leteron al prezidanto Macià kaj ricevis respondon.

<em>KE</em>, n-ro 177 (majo-junio 1931), p. 83-84
<em>KE</em>, n-ro 177 (majo-junio 1931), p. 83-84

KE, n-ro 177 (majo-junio 1931), p. 83-84.

La gazeto ankaŭ represis gratulon de «flandraj amikoj, duoble samideanoj» aperintan en Flandra Esperantisto kaj, «ne plu sub la jugo de la cenzuro», represis «kelkajn pecojn», ĉefe esperantigon de artikolo publikigita en flandra lingvo en julio 1928 sur la paĝoj de ĵurnalo De Schelde. La artikolo «Ĉe la katalunaj esperantistoj» laŭdis la agadon de Kataluna Esperantista Federacio kaj la enhavon de Kataluna Esperantisto kaj transkribis leteron, kiun Delfí Dalmau ricevis el la provincestro de la Barcelona provinco J. Milans del Bosch.(3)

Pliaj klarigoj pri monpuno al KEF kaj persekuton kontraŭ Delfí Dalmau legeblas en la raporto pri la ĝenerala kunveno de KEF.(4)

Cetere, malgraŭ plendoj pro ekonomiaj malfacilaĵoj, pri la vigleco de la kataluna esperantistaro atestas rubriko Enlanda Movado, kiu regule informis pri la agado de pluraj esperantistaj grupoj.

Aliflanke, rubriko Bibliografio recenzis novajn eldonaĵojn, kiel ekzemple la Bensona metodo. La lernolibro enhavas la katalunan inter ĝiaj 40 lingvoj kaj abunde citas el la Kataluna Antologio en la krestomatia parto.

<em>KE</em>, n-ro 194-195 (majo-junio 1933), p. 40 <em>KE</em>, n-ro 194-195 (majo-junio 1933), p. 41

KE, n-ro 194-195 (majo-junio 1933), p. 40-41.

KE detale raportis pri la solena inaŭguro de Strato D-ro Zamenhof en Barcelono, proksime de la grava «Avenuo de l'14 de Aprilo». Denove la ĉeestantoj atestas pri la forto de la movado:

La momenton malkovri la marmorplaton ĉeestis multnombra samideanaro kaj la jenaj esperanto-grupoj el Barcelona: Acadèmia Encliclopèdica Espero, Enciklopedia Akademio Esperanto, Barcelona Stelo, Paco kaj Amo, Nova Sento, Juneco, Zamenhof-Instituto, Violeto de Clave, Fervojista Esperantistaro kaj Esperanto-Fako de A. E. P. El Tarrassa, la grupo Lumon; Aplec Esperanta Grupo, el Sabadell; Vika Esperantistaro, el Vic; kaj Esperantista Grupo, el Reus. Ankaŭ la gravaj kuracistaj institucioj de Barcelona "Collegi Oficial de Metges" kaj "Sindicat de Metges de Catalunya” estis reprezentataj de nia amiko Dro. Torres Carreras.

KE, 182-183 (majo-junio 1932), p. 123.

Tre interesa el historia vidpunkto estas la artikolo de Manuel Rodellar «Unuaj paŝoj de Esperanto en Katalunujo».(5)

Alia tiutempa furoraĵo estis la Cseh-metodo. Katolika pastro Andreo [András] Cseh elpensis metodon por instrui Esperanton al disverslingva lernantaro neniam uzante la denaskan lingvon de la lernantoj. KEF aranĝis kursojn laŭ la Cseh-metodo en Barcelono. Instruistino Elinjo Pähn, el Estonio, gvidis lecionojn en Acadèmia Cots kaj en sidejo de societo Paco kaj Amo.

Andreo Cseh kun esperantista grupo en Rumanio (1923) Portreto de Elinjo Pähn

Andreo Cseh kun esperantista grupo en Rumanio (1923) kaj portreto de Elinjo Pähn
Fotoj: ONB

Aliflanke, KEF aranĝis duonmonatan radioelsendon ĉe Radio Associació de Catalunya. Ĉiun dusemjanan lundon nokte, oni parolis dum kvaronhoro en aŭ pri Esperanto.

La kverelemo de la redaktoraro de KE kontraŭ la grupo de Ángel Valdepeñas daŭre plenigis paĝojn de la gazeto, ĉefe katalunlingve. Tre bona ekzemplo estas: «Del congrés de Vinaroç al del Vendrell i del grup “Fajro”, passant per “Katalun-Baleara Esperantista Federacio” al “Zamenhof-Instituto”». (6)

Post la traŭmatiga kongreso de Vinaròs en 1928, KEF okazigis denove katalunajn kongresojn en El Vendrell (1933), Ripoll (1935) kaj Manresa (1936). Informoj pri la preparoj de la kongresoj kaj postaj raportoj iĝis grava parto de KE dum la jaroj 1933-1936.

<em>KE</em>, n-ro 196-197 (julio-augusto 1933)

La Organiza Kongresa Komitato de Vendrell
KE, n-ro 196-197 (julio-augusto 1933)

Ankaŭ tekstoj de verkistoj premiitaj en la Internaciaj Floraj Ludoj (aranĝitaj dum la kongresoj) estis publikigitaj sur la paĝoj de KE. Bonaj ekzemploj de tio estas la felietona publikigado de La ŝnurtiro de M. D. Francis, tradukita de Louise Briggs aŭ Ĉu kulpo aŭ sorto? de Theodor Kilian.

En pluraj ĉefartikoloj, KE alvokis ĉiujn katalunajn grupojn aliĝi al KEF. Tiu aliĝo ankaŭ signifis aliĝon al UEA post la Interkonsento de Kolonjo. Tamen pluraj grupoj neniam aliĝis al KEF.

En 1934, la eldona fako de KEF aperigis la lernolibron Curs complet de Jaume Grau Cases.

Podem cantar victòria de posseir ja un llibre en la nostra primera llengua per a aprendre-hi la segona de tothom.

KE, n-ro 208-209 (septembro-oktobro 1934), p. 168

Kontraste kun la tujaj novaĵoj pri la respublikana deklaracio, la numero 230-231 (kun dato julio-oktobro 1936) fokusiĝas en la kongreso de Manresa kaj enhavas nenian mencion al eksplodo de la enlanda milito.

La sekva numero, 232-233, aperis en novembro-decembro kaj ĝia eldonartikolo titoliĝis «Halto sur la vojo»:

La bedaŭrindaj bataloj, kiuj daŭras en nia lando pro la faŝista ribelo, kiu tiom da sango versiĝas, devigas nin halti sur la vojo dum ni atendas la finon de la milito.

KE, n-ro 232-233 (novembro-decembro 1936)

Bedaŭrinde la milito daŭris ankoraŭ pli ol du jaroj kaj oni devis atendi ĝis la jaro 1982 la renaskiĝon de Kataluna Esperantisto.

Bibliografiaj klarigoj kaj PDF-dosieroj de ĉiuj numerojn de tiu kvara epoko de Kataluna Esperantisto jam legeblas kaj elŝuteblas en retejo de Biblioteko Molera.

Cetere, se ni povas ĝui la indan skanlaboron de Aŭstria Nacia Biblioteko eble estas ankaŭ por alvokoj kiel tiu ĉi:

KE</em>, n-ro 177 (majo-junio 1931), p. 82

KE, n-ro 177 (majo-junio 1931), p. 82



Notoj

(1) «Gramofondisko kun la voĉo de D-ro Zamenhof», KE, 175 (januaro-februaro 1931). Vidu ankaŭ: J.B.M: «Aŭskultu la voĉon de D-ro Zamenhof», KE, 176 (marto-aprilo 1931)
(2) Delfí Dalmau: «L'idioma de l'escola», KE, 175 (januaro-februaro 1931), p. 60-62.
(3) KE, 177 (majo-junio 1931), p. 85-89.
(4) «Ĝenerala kunveno de KEF», KE, 177 (majo-junio 1931), p. 90-92.
(5) Manuel Rodellar: «Unuaj paŝoj de Esperanto en Katalunujo», KE, 184-185 (julio-aŭgusto 1932), p. 140-141 kaj KE, 186-187 (septembro-oktobro 1932), p. 148-149.
(6) Eduard Capdevila: «Del congrés de Vinaroç al del Vendrell i del grup “Fajro”, passant per “Katalun-Baleara Esperantista Federacio” al “Zamenhof-Instituto”», KE, 192-193 (marto-aprilo 1933), p. 31-32.


Legu ankaŭ:

Kataluna Esperantisto (1)

Kataluna Esperantisto (2)

Kataluna Esperantisto (3)

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020