Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Kataluna Esperantisto (2)

2014-01-31

Kataluna Esperantisto. Dua epoko (1921-1923)

Gazetkapo de la unua numero de la dua epoko

Gazetkapo de la unua numero de la dua epoko

Jen Kataluna Esperantisto aperas denove por veki ĉiujn katalunajn esperantistojn...

Per tiuj vortoj la organo de Kataluna Esperantista Federacio reaperis en januaro 1921 post preskaŭ kvar jaroj de silento. Tiutempe KEF kunvenis ĉe Ateneu Enciclopèdic Popular (Enciklopedia Popola Ateneo, strato Carme 30, Barcelono), kiu iĝis oficiala sidejo de Kataluna Esperantisto. Ekde oktobro 1920, la katalunan esperantistan asocion prezidis Joan Gili Norta, kaj la poste fama folkloristo Joan Amades rolis kiel vicprezidanto. Aliaj elstaraj nomoj de la tiama kataluna movado estis Delfí Dalmau, Jacint Bremon, pastro Casanovas kaj la fratoj Josep kaj Jaume Grau Casas. Tiu ĉi lasta ĉefredaktis KE-n dum ĝia dua epoko.

En tiu dua epoko denove aperis rubrikoj «Enlanda Movado» kaj «Eksterlanda Movado». En 1921  plenigis la paĝojn de KE informoj pri tri kongresoj: la 13-a universala en Prago, la 9-a kataluna en Ĝirono kaj la «Dua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» en Zaragozo. Malgraŭ la klopodoj por starigi iberan konfederacion, ne ĉio iris glate inter ĉiuj iberaj esperantistoj. Okaze de la UK en Prago, Julio Mangada, militisto kaj direktoro de Hispana Esperantisto, kiel reprezentanto de la hispana registaro malpermesis al Joan Gili Norta saluti la kongresanaron nome de la katalunaj esperantistoj. La afero okazigis oficialan proteston de Kataluna Esperantista Federacio.

<em>KE</em>, n-ro 9 (septembro 1921), p. 114

KE, n-ro 9 (septembro 1921), p. 114

Katalunaj kongresanoj post esperanta diservo en Ĝirono

Katalunaj kongresanoj post esperanta diservo en Ĝirono

En 1921 KE ankaŭ raportis pri la disvastiga agado de KEF dum la 2-a Specimena Foiro (Fira de Mostres) kaj pri la helpo al aŭstriaj infanoj. Literaturaĵoj malabundis. Nur elstaris «Pri la morto de hundeto», elfrancigo de Marian Solà laŭ rakonto de Maurice Maeterlinck kaj kelkaj poemoj de katalunaj verkistoj Maragall, Carner, Guanyabens aŭ Guimerà tradukitaj ĉefe de Josep Grau Casas.
De julio 1921, la gazeto denove iĝis 16-paĝa. Tiam «16 vivoplenaj grupoj» estas aliĝintaj al KEF.

La jaro 1922 malfermiĝas per traduko en la katalunan de kelkaj artikoloj pri Esperanto kaj la Ligo de Nacioj aperintaj en Franca Esperantisto. La bedaŭrinda rezulto de tiuj klopodoj estas sufiĉe konata. Sekvas «La romano de Mende Narr», noveleto de J. D. Applebaum «pri la vivo en malgranda hebrea urbo en Orienta Eŭropo» premiita en la 8-aj Internaciaj Floraj Ludoj kaj originala poemo de Jaume Grau Casas samtempe premiita. Traduko de Marian Solà de rakonto de Henri Barbusse kaj poemo «Al vi» de Julio Baghy kompletas la tre literaturecan numeron de januaro de KE. Fakte, beletraĵoj ĝuis pli da loko en KE dum tiu dua jaro de la dua epoko, ĉar daŭris la publikigo de verkoj premiitaj en la Internaciaj Floraj Ludoj (aranĝitaj de KEF ekde la 5-a UK en Barcelono en 1909) kaj aliloke. La enlanda movado, ekzemple novaĵo pri nova grupo Bela Espero en Manresa aŭ pri «Aplec Esperantista del Vallès», ankaŭ ĉefrolis sur la paĝoj de KE. Rilate al la evoluo de esperanto, oni ankaŭ publikigis la decidojn de la Lingva Komitato kaj la redaktistaro de KE ankaŭ poziciiĝis pri lingvaj aferoj, ĉefe kontraŭ reformemaj ventoj.

En lingvaj aferoj, la beleco kaj la taŭgeco estas nur relativaj. Agante laŭ sia plaĉo, ĉiu el ni enkondukus reformojn. Ni estu al ni reciproke fidelaj, konservante plenan fidelecon al la komuna Fundamento de Zamenhof!

En januaro 1923 unuafoje legeblis «L'esperantista català» sub la titolo de la gazeto en esperanto. Ankaŭ kelkaj gramatikaj klarigoj en la kataluna aperis sur la kromkovriloj («L'Esperanto a cop d'ull»). Eĉ pli, la unua artikolo de la jaro estas en la kataluna kaj klarigas tiun novan celon:

[...] enmeti propagandaj artikoloj en nia nacia lingvo iĝas ĉiutage pli konvena por atingi pli vastan disvastigon de esperanto en Katalunio, ĉefe en intelektualaj rondoj.

Finfine, post la Unua Kongreso de Hispana Esperantista Konfederacio (Reus, 1916), la «Unua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» (Barcelono, 1920) kaj la «Dua Diskuta Kunveno de Esperantistoj de Iberaj Landoj» (Zaragozo 1921), oni anoncis la Unuan Kongreson de Iberaj Esperantistoj en Valencio por majo 1923.

La katalunan kongreson, kiu ne okazis en 1922, oni aranĝis en Manresa en aprilo.

Suplemento pri la kongreso en Manresa

Suplemento pri la kongreso en Manresa

Aperis nova sekcio «Lingvaj Respondoj laŭ la vulgara scio kaj saĝo de Iu Ajn» laŭ la stilo de la zamehofaj lingvaj respondoj. Jaume Grau Casas daŭre aperigis esperantigojn de verkoj el la kataluna literaturo, kiuj en 1925 eniros en la Kataluna Antologio.  La 10-a kataluna kongreso en Manresa kaj la 15-a universala en Nurenbergo estis la ĉefaj temoj dum la dua parto de la jaro 1923.

La diktaturo de Primo de Rivera devigis la cenzuron al <em>KE</em>

La diktaturo de Primo de Rivera devigis la cenzuron al KE

En la numero de decembro 1923 KE anoncis sian morton. Tiu lasta kajero jam estis «submetita al la milita cenzuro». La alveno de la diktaturo de Primo de Rivera post lia septembra puĉo okazigis ankaŭ la fermiĝon de la Enciklopedia Popola Ateneo (sidejo de KEF). Tiuj, aldone al financaj malfacilaĵoj, estis la ĉefaj kialoj de la dua morto de Kataluna Esperantisto. Tamen la vortoj de tiu lasta artikoloj iĝos realaj nur kelkaj monatoj poste.

Eble ĝia morto ne estos vera morto, sed nur vintra dormado...

* La PDF-dosieroj de tiu dua epoko de Kataluna Esperantisto jam disponeblas ĉe Biblioteko Molera.


Legu ankaŭ:

Kataluna Esperantisto (1)

Kataluna Esperantisto (3)

Kataluna Esperantisto (4)

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020