Permesilo Krea Komunaĵo

Kataluna Esperantisto (3)

2018-12-09

Per duobla numero julio-aŭgusto 1924 ekiradis denove _Kataluna_ _Esperantisto_. Tiam, kaj dum la tuta daŭro de tiu tria epoko de la gazeto, en Hispanio regis diktaturo de Primo de Rivera kaj ĉiu numero devis esti aprobita de milita cenzuro.

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 1-2 (julio-aŭgusto 1924), p. 24

KE, 3-a epoko, n-ro 1-2 (julio-aŭgusto 1924), p. 24

Raporto de Jaume Grau Casas pri ĵus okazinta XIa Kongreso de Kataluna Esperantista Federacio en Vic preskaŭ plenigas la numeron 1-2. Fama folkloristo Joan Amades prezidis tiam KEF kaj prononcis «elokventan malferman paroladon, en kiu li faris skizon pri la vivo de la Kataluna Federacio kaj eltiris la kuraĝigan konkludon, ke, malgraŭ ĉiaj malhelpoj, la esperanta movado en nia lando ĉiam iom progresis». Kiel kutime, la Internaciaj Floraj Ludoj ĉefrolis en la kongresaj eventoj, kaj Kolomano Kalocsay atingis la Naturan Floron per versaĵo «Kisoj».

Grau Casas, ĉefredaktoro de KE dum la dua epoko, adiaŭis post tiu duobla numero kaj lia posteno okupis triope Alberich-Jofrè, Delfí Dalmau kaj Marian Solà.

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 5-6 (novembro-decembro 1924)

KE, 3-a epoko, n-ro 5-6 (novembro-decembro 1924)

Malgraŭ la progreso menciita de Amades, KEF alfrontis ekonomiajn problemojn, kaj tio ankaŭ reliefiĝas sur la paĝoj de KE. Tiam la persona jarkotizo estis 6 pesetoj kaj KEF devis alfronti monpunon de 500 pesetoj. La kerno de la plidaŭrigita problemo estis la rajtoj de KEF en internaciaj kongresoj. Unue Julio Mangada malebligis katalune saluti la kongresanaron dum UK-oj en Prago kaj Vieno. Marian Solà raportis tiele:

Post mallonga paŭzo, ankoraŭ salutis la kongreson 43 delegitoj el diversaj nacioj per unu frazo en sia propra idiomo kaj la sama en Esperanto. Bedaŭrinde tiun ĉi fojon ankoraŭ oni ne aŭdis la voĉon de kataluno, ĉar S-ro Mangada, kubano, kiu pro alfabeta ordo estis parolonta antaŭe, bonvolis min malŝarĝi de tia tasko, kaj salutis la kongresanojn en la nomo de la hispana registaro, de la baska-esperantistoj, de la katalunaj, de la valenciaj, de la andaluziaj, de la kastiliaj, eĉ de la balearaj samideanoj; oni konstatos ke liaj ŝultroj estas sufiĉe larĝaj kaj pli larĝa ankoraŭ lia senĝeno. Estas mia devo tie ĉi danki lin por la nepetita favoro kaj por la afabla intenco kiu lin kondukis al tio. Ĉar tiel bone li sukcesis reprezenti pli ol unu nacion, en venonta kongreso mi pensas prezenti proponon similan al tiu ĉi: Por ŝpari la longan tempon bezonatan por la salutoj de naciaj delegitoj ni konfidas al S-ro Mangada, kiu tiel facile scias tion fari, la ŝarĝon saluti en la nomo de ĉiuj nacioj kiuj ĉeestas la Kongreson. Mi pensas ke ĝi estos unuanime akceptata.

KE, 3-a epoko, n-ro 3-4 (septembro-oktobro 1924), p. 32

Tiu disputo kun Julio Mangada rolas dum pluraj monatoj. Li estas plurfoje ironie menciita:

Ĉe la fino de la festo al ĉiu partoprenanto oni donacis ekzempleron de la verko «Homaranismo», eldono de S-ro. Julio Mangada, kiu ŝajne estas la sola homo, kiu ne legis tiel altan verkon.

KE, 3-a epoko, n-ro 12-13-14 (junio-julio-aŭgusto 1925), p. 193

KEF adresis demandon al Centra Komitato kaj publikigis malferman leteron al «hispanligva samideano Mangada».

Ĝeneraliĝis inter la K. E. F - anoj la espereble malvera sciigo ke vi deziras profiti la nunajn nenormalajn cirkonstancojn en la Hispana Ŝtato celante malpermesigi la funkciadon de nia Kataluna Federacio. — Mi ne navas la plezuron koni vin persone, sed mi ne povas kredi vera tian sciigon. Laŭ informoj aŭditaj pri vi, vi estas tre sentema esperantisto, kaj mi tial estas certa ke vi ne ĉagrenos vin per tia ago, ĉar nia Federacio efike laboras por Esperanto kaj malpermesigi ĝian funkciadon estus krimo kontra esperantismo.

KE, 3-a epoko, n-ro 5-6 (novembro-decembro 1924), p. 54

 

La problemo reaperis en majo 1925 dum la IIIa Iberia Kongreso Esperantista en Kordovo. KEF ne apartenis al Iberia Konfederacio (malgraŭ rolo de KE kiel provizora organo de Baska Esperanto Federacio kaj Aragona Esperanto Federacio en la jaro 1917), sed Artur Domènech ĉeestis la kongreson, kaj salutis la kongresanaron kiel delegito de KEF.

Tial ke mi estis la unika kataluno parolinta, imagu mian surprizon, kiam lastmomente el inter la publiko sin prezentis sur la strado iu, kiu kun afektema emfazo kaj grandoratoraj gestoj, deklaris ke li alprenas la parolon je la nomo de la autentikaj kaj ne hipokritaj katalunoj. – Jen samideanoj de K. E. F., vi, en kies nomo kaj reprezento mi estis parolinta, ĝentile salutante la Kongreson, ne estas aŭtentikaj katalunoj, sed hipokrituloj.

 

KE, 3-a epoko, n-ro 15-16 (septembro-oktobro 1925), p. 226

 

La nenomita «iu» estis Rómulo Rocamora.  Sed ne ĉio estis disputoj. En la sama numero de la letero al Mangada, Jaume Grau Casas denove kunlaboras per artikolo pri Àngel Guimerà, forpasinta en julio 1924, kaj per katalunigo de eta ero de «Maro kaj ĉielo». Tiam, Grau Casas fokusiĝis en la eldonprojekto Kataluna Antologio. La libro, kiu estis mejlŝtono de la esperantigo de kataluna literaturo aperis en 1925.

Unua eldono de <em>Kataluna Antologio</em>

Unua eldono de Kataluna Antologio

En marto 1925, sub devizo «Eminentaj amikoj de Esperanto», KE publikigis prelegon pri tre konata kataluna verkisto Eugeni d'Ors farita ĉe la barcelona grupo «Paco kaj amo». La artikolo enhavis ankaŭ tradukon de vortoj de Eugeni d'Ors pri Esperanto.

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 9 (marto 1925), p. 103

KE, 3-a epoko, n-ro 9 (marto 1925), p. 103

Rubrikoj  «Pro... kaj Por...» kaj «Fajreroj» fokusiĝis en movadaj informoj: novaj esperantaj grupoj, kursoj, radioparoladoj.

Grava Esperanto-festo ĉe «Radio Barcelona» (325 m.). — Okazos la 7an de aprilo, nokte, de 9 ĝis 11 h.—Paroladoj, i. a. de D-ro. Bartomeu kaj profesoro D-ro. Domènech. Deklamo de zorge elektitaj poeziaĵoj. Eminenta kantistino samideanino Palmira Castellví regalos nin per belaj kantoj esperantaj. Disaŭdigo de gramofon-cilindroj per kiuj emocie, oni aŭdos niajn neforgeseblajn Zamenhof, Bourlet, kaj aliajn. Ankaŭ oni ludos belan muzikaĵojn. Radio-esperantistoj! Samideanoj el tutmondo! Aŭskultu, kaj sendu gratulan poŝtkarton al: Radio Barcelona, Casp, 12, primer. Barcelona.

KE, 3-a epoko, n-ro 21 (marto 1926), p. 315

 

En rubriko «Bibliografio», KE publikigis recenzojn de novaj verkoj, kiuj montras la viglecon de la esperanta literaturo dum tiuj jaroj.  Ankaŭ «Paĝo por Lernantoj» aperis pli malpli regule.

La jarkolekto de 1926 enhavas interesan eseon «Principoj de Esperanto», verkita de lingva komitatano Petro Stojan. Stojan ankaŭ verkis Bibliografio de Internacia Lingvo.

<em>Bibliografio de  Internacia Lingvo</em>

Bibliografio de  Internacia Lingvo

Ne nur rilato inter katalunaj kaj hispanaj esperantistoj, sed aliaj temoj, kiuj ŝajnas porĉiame diskutataj ankaŭ aperis sur la paĝoj de KE, ekzemple la artikolo «Pri landnomoj» (n-ro 23, p-oj 335-336), subskribita de Théophile Cart, tiama prezidanto de Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, aŭ «Alvoko al la tutmonda esperantistaro», per kiu D-ro Dietterle, fakestro por Statistiko de ICK, celis determini «kiom da esperantistoj ekzsitas en la mondo» (n-ro 29, p-oj 449-450).

Karikaturo de Th. Cart

Karikaturo de Th. Cart

La kataluna kongreso en Santa Coloma de Farners, la universala en Edinburgo, sciigoj pri internaciaj disputoj (kiel tiu pri la elekto de la Konstanta Reprezentantaro) aŭ kelkaj verkoj premiitaj en Floraj Ludoj ankaŭ havis lokon en la jarkolekto de 1926.

Kunsido en Locarno, <em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 21 (marto 1926), p. 315

Kunsido en Locarno, KE, 3-a epoko, n-ro 21 (marto 1926), p. 315

Aliaj internaciaj disputoj pli rekte tuŝis KEF-n. Alberich Jofrè, direktoro ekde junio-julio 1926, respondis al artikolo en Sennaciulo.

Se mi ne timus la ruĝan krajonon, mi prezentus al la legantoj de K. E. tre spritan artikolon, kiun la oficiala organo de S. A. T., n.° 42, de la 15 julio, dediĉas al ni, por ke «sinceraj laboristoj foriru el nia naŭza kaj abomena medio, kiu nur celas nebuligi ilian klaskonscion».

KE, 3-a epoko, n-ro 28 (novembro 1926), p. 427

 

Tiele komencas la respondo al oficiala organo de SAT (n-ro 28 [novembro 1926], p. 427). Jaroj pasis kaj la venonta kongreso okazos en Barcelono en 2019.

La fajra rozo en la emblemo de la SAT-Kongreso

La fajra rozo en la emblemo de la SAT-Kongreso

Dum tiu tria epoko, la revuo estis preskaŭ entute esperantlingva. Tamen, sur aldonaj kovrilpaĝoj (krom enaj sciigoj), ofte aperis interesaj artikoloj kaj informoj katalunlingve pri Esperanto aŭ pripensoj pri la esenco de la internacia lingvo.

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 9 (marto 1925), p. 97

KE, 3-a epoko, n-ro 9 (marto 1925), p. 97

Ĉiujare, post la Floraj Ludoj okazintaj kune kun la katalunaj kongresoj, KE publikigis plurajn premiitajn verkojn kaj originalajn kaj tradukitajn. Ekzemple, en la numero de aŭgusto 1927 legeblas trezoreton «Ramono de Montjuic», elkatalunigo de rakonto de Josep Pla farita de Alberich Jofré.

Desegnaĵo de Josep Martinell

Desegnaĵo de Josep Martinell. Fonto

La 7an de oktobro 1927 okazis en Barcelono la unua Festotago de la Libro. De 1929 la festo okazas printempe ĉiu 23a de aprilo, tago de Sant Jordi. Iomete antaŭe, dum la UK en la tiama libera urbo Danzig (nuna Gdańsk) en julio-aŭgusto 1927, Julio Baghy, pere de Pál Balkanyi, jam proponis la 15an de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) kiel tago de la Esperanta literaturo. En la numero de novembro-decembro 1927, la direktoro de KE, Marian Solà, varbis al tiu festo.

Niaj enlandaj legantoj sciiĝis, almenaŭ per la ĵurnaloj, ke tiu festo okazis jam en nia lando antaŭ nelonge kaj ke multe da literaturaj libroj verkitaj en la patra lingvo estas disvenditaj ĉe la barcelonaj librovendejoj. Por ni esperantistoj, jen estas nova okazo partopreni tute saman feston, kiu tiun ĉi fojon havos universalan karakteron: la lasta universala esperanto kongreso en Danzig rekomendis al ĉiuj esperantistoj, kun la celo antaŭenpuŝi la progreson de la literaturo kaj ankaŭ inde kaj dece rememorigi la naskiĝotagon de D-ro Zamenhof, aĉeti en tiu ĉi tago esperantajn librojn kaj al la esperantaj societoj arangi laŭpove kunvenojn por konigi la staton de nia literaturo kaj konstati antaŭ la membraro la atingitajn progresojn. Ni povas nur laŭdi tiun rekomendon kaj deziri ke ĝi estu kiel eble plej multe akceptita; sincere kaj kore ni petas al niaj katalunaj grupoj kaj al ĉiuj individuaj federacianoj ke ili ne forgesu en la 15a de Decembro almenaŭ iom rememori kaj mediti pri la heroa tasko de Zamenhof, pri liaj longaj laboroj, tute sindonaj por la bono de la homoj. Se iu el ni eksentis sin malforta kaj eble sopiris de nun sin teni pli pasive koncerne la movadon, se iu el ni sentas sin iom laca kaj avidas ripozon post tro longa penado, se iu perdis esperon pro tro longa atendo, li tralegu denove la vivon de Zamenhof: kuraĝo kaj fervoro ree lin puŝos.

KE, 3-a epoko, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1927), p. 149

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1927)

KE, 3-a epoko, n-ro 11-12 (novembro-decembro 1927)

La jarkolekto de 1928 ĉirkaŭiradas la XVan Kongreson en Vinaròs. Pri tiu kongreso, indas legi artikolon de Francesc Poblet «La kongreso de Vinaròs: La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera», ene de la dulingva libro F. poblet kaj H. Alòs: Història de l'Esperanto als Països Catalans. Recull d'articles / Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto, Esperanto*CAT, 2010.

<em>Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro</em>

Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro

En aprilo 1928 Rómulo Rocamora fondis en Barcelono grupo Esperanta Fajro. Ĝi celis krei novan katalunan federacion. Pri tio, KE informis ironie:

NOVA FEDERACIÓ DE KATALUNAJ ESPERANTISTOJ.—
La barcelonaj gazetoj konigis al ni la intencon de la grupo Fajro, t.e. S-ro Rocamora, starigi tiun ĉi federacion kiu kompreneble naskiĝas por plenigi grandan mankon en nia lando. Laŭ la gazetoj jam aliĝis S-roj Gorgues kaj Anglada. Ni ne dubas ke kun tia anaro la nova federacio grave antaŭenpuŝos la movadon.

 

KE, 3-a epoko, n-ro 5-6 (majo-junio 1928), p. 87

 

En aŭgusto 1928 publikiĝis la lastan numeron de tiu ĉi tria epoko. La direktoro Marian Solà finiĝas sian ĉefartikolon per «Ĝis revido en Vinaroç!». Pri tiu kongreso KE jam ne raportis, ĉar la plimulto de la membraro de KEF ne akceptis la politikan altrudadon. Kelkaj homoj kreis novan Katalun-Baleara Esperantista Federacio kaj eldonis 9 numerojn de Kataluna Esperantisto, poste rigardatajn kiel apokrifaĵojn.

Unua numero de la «nova» <em>Kataluna Esperantisto</em>

Unua numero de la «nova» Kataluna Esperantisto

Delfí Dalmau, prezidanto de KEF,  estis kaŝe denoncita kaj respondis en la lasta numero de la revuo:

<em>KE</em>, 3-a epoko, n-ro 8 (aŭgusto 1928), p. 118

KE, 3-a epoko, n-ro 8 (aŭgusto 1928), p. 118

La lasta paĝo de Kataluna Esperantisto enhavas premonician poemon Dolĉa morto.

Bibliografiaj klarigoj kaj PDF-dosieroj de ĉiuj numerojn de tiu tria epoko de Kataluna Esperantisto legeblas kaj elŝuteblas en retejo Biblioteko Molera.

© Javier Guerrero, 2009-2019