Kio estas la kolekto? Ĝi estas la organiza, sistema kunmetado de pli multe da pli grandaj kaj pli malgrandaj valoraj aĵoj, ecoj kaj eroj laŭ sciencaj principoj. Tial havas gravan signifon la evolucio de la kolektademo. En ĉiu kolekto troviĝas historieto de artoj, sciencoj, interesaj statistikoj kaj lernigemaj reflektigoj de ia evolucio. La kolekto estas kunigilo de multe da partoj, kiuj ricevas kaŭze de la organiza unuiĝo valoran plialtigon. [Tiu] valora plialtigo estas oftege tre granda. Ni povas vidi, ke la kolekto havas kapitalan gravecon.
Esperanta Internacia Revuo, n-ro 1 majo 1908 (1)
Tiu ĉi citaĵo aperas en la komenco de la Katalogo de la Biblioteko de Sro Georg Davidov, kiu estas elirpunkto de la strebo katalogi ĉion rilate al Esperanto. La verko de Davidov celis iel daŭrigi la ideon de la zamenhofa nomaro de verkoj.
Tiu emo katalogi la esperantan verkaron daŭrigis Stojan per sia Bibliografio de Internacia Lingvo (1929). Baldaŭ hungaro Jozefo Takács fokusiĝis sur la periodaĵoj kaj aperigis Katalogo-n de la Esperanto-gazetaro (1934). Post preskaŭ duonjarcento, hungara Árpád Máthé, kaj katalunoj Lluis Hernández kaj Ana Maria Molera ariĝis en Rondo Takács, kies plej elstara verko Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPE) publikiĝis papere en Budapest en la jaro 2010 kaj daŭre estas ĝisdatigita en la retejo de Biblioteko Molera. Davidov, Stojan, Takács kaj Rondo Takács celis priskribi ĉion publikigitan kaj ne nur siajn posedaĵojn.
E-bibliotekoj en la mondo. Klaku por vidi la tutan mapon
Krom tiuj priskribaj katalogoj, kompreneble ekzistis kaj ekzistas bibliotekoj, kiuj nur deziras priskribi iliajn havaĵojn. En tiuj bibliotekoj, paperaj slipoj lasis lokon al datumbazoj kaj dum la Interretaj tempoj al katalogoj rete konsulteblaj. Ĉi-rilate, oni uzas malfermkodan programaron kiel Open Biblio (ekz. Biblioteko Molera) aŭ la pli profesia Koha (ekz. Biblioteko Juan Régulo Pérez). Koha ebligas taŭgan kontrolon de aŭtoritajn rikordojn kaj, miaopinie, ĝi ebligas senprobleme (sed kompreneble ne senlabore) kreadon de komunan katalogon de E-bibliotekoj.
Mi lastatempe esploris alian liberkodan programon: CollectiveAccess. Ĝi baziĝas sur programlingvo PHP kaj rilataj datumbazoj SQL, estas tute malfermkoda kaj senpaga kaj konsistas en du iloj. La unua ilo nomiĝas Providence kaj ĝi estas la loko por enigi metadatumojn. Ĉar temas pri enreta programo, eblas kunlabori, kaj rajtigitaj uzantoj nur bezonas retumilon. La dua parto nomiĝas Pawtucket kaj estas la publika interfaco. Pawtucket estas tute fleksebla kaj eblas programi ĉion pere de PHP kaj CSS. Ĝi ebligas al retumantoj konsulti kaj foliumi la havaĵojn (aŭ la parton deziritan de tiuj havaĵoj) de la arĥivo, biblioteko aŭ muzeo.
Ekzempla paĝo
La programo enhavas pluraj metadatumajn tabelojn (objektoj aŭ eroj, entoj, kolektoj, ktp) kaj eblas krei novajn kampojn laŭbezone. Tamen, ĉar ĝi estas elpensita por katalogi bibliotekojn, muzeojn kaj arĥivojn, ĝi enhavas jam instalitajn kampojn, kiuj konformas normojn DACS, EAD aŭ Dublin Core inter aliaj. Ankaŭ facilas aldoni ĉiujn bezonatajn MARC-kampojn por katalogi librojn aŭ periodaĵojn.
Samkiel en aliaj malfermkodaj programoj, eblas traduki menuojn kaj ĉiujn mesaĝojn en iun ajn lingvon; mi grandparte esperantigis la publikan interfacon (Pawtucket).
Por esplori ĉiujn eblecojn mi uzis la programon CollectiveAccess por videbligi mian biblioteketon. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 300 librojn kaj kelkajn dekojn da gazetoj kaj periodaĵoj. Pli ampleksas la elektronika biblioteko. Kelkaj poŝtkartoj, filatelaĵoj kaj diversaj esperantaĵoj riĉigas la kolekton.
Enirpaĝo de la katalogo
En Providence mi katalogas pere de tri malsamajn interfacon:
La unua interfaco estas por bibliotekeroj (libroj kaj periodaĵoj). Ĉi-rilate, mi unue aldonis ĉiujn bezonatajn kampojn kaj importis ĉiujn erojn el mia Koha-katalogo.(2)
Hierarkia katalogado
La dua interfaco estas por arĥivaj eroj. Ĉi tie mi enmetas kelkajn ekzemplajn leterojn, artikolojn aŭ gazeteltondaĵoj.
Arĥiveroj
La tria interfaco estas por esperantaĵoj. Ĉi tie mi havas filatelaĵojn, poŝtkartojn, fotoalbumojn kaj ĉiuspecajn esperantaĵojn.
Esperantaĵoj
Serĉado
La serĉilo de la programo estas vere mirinda. Oni povas serĉi en ĉiuj metadatumoj aŭ pere de datesprimoj kiel «antaŭ 1920»(3). Al ĉiu objekto eblas aldoni unu aŭ plurajn vidaĵojn. Kutime mi aldonas JPG-dosierojn, sed ankaŭ eblas aldoni PDF-dosierojn. La serĉilo trovas vortojn ene de la PDF-dosierojn kiam tiuj estas signorekonitaj.
Detala serĉo
Tempolinia vidaĵo
Videbligo de la katalogo
Miaopinie, unu el la elstaraĵoj de CA estas ĝia fleksebleco por videbligi erojn de la biblioteko, muzeo aŭ arĥivo. Oni povas montri erojn laŭ kolekto (kaj pluraj subkolektoj hierarkie aranĝitaj) aŭ montri ĉiujn erojn rilate al iu evento kiel virtuala ekspozicio. Ekzemple, oni povas aranĝi erojn rilate al la 5a UK en Barcelono aŭ rilate al katalogado.
Evento
(1) Laŭ Amsterdama Pioniro, n-ro 11-12 (junio-julio 1908), tiu unua numero de Esperanta Internacia Revuo aperis en 30.000 ekzempleroj.
(2) Teknikaj klarigoj pri transmetado de datumoj mi pretas doni al interesatoj.
(3) Tradukado de la programo ankaŭ ebligas esperantigon de datformato kaj datesprimoj.