Manu Valentín, aŭtoro de interesega verko Voces caídas del cielo [Voĉoj falintaj el la ĉielo](1) pri la juda ekzilo en Barcelono, aperigis en Twitter bildon el atletika festivalo okazinta en la barcelona kvartalo Gràcia dum la tieaj festoj en la jaro 1935. Centre de la bildo aperas tri junaj virinoj en blankaj sportaj vestaĵoj. Sur la senmanika ĉemizo videblas kvinpinta stelo kaj la akronimo ALE.
Atletika festivalo ĉe stadiono de C.E. Europa
Tiun popolan sportan festivalon aranĝis Ateneu Popular de Gràcia. Do, kiu sporta klubo estis ALE? Fakte, ALE estas mallongigo de Akademio Laborista Esperanto, unu el la pluraj esperantistaj kluboj ekzistantaj en Barcelono dum tiuj jaroj de la Hispana Dua Respubliko. Tiu ĉi esperantista grupo havis sian sidejon en la barcelona kvartalo Sants kaj sin difinis proleta kaj «ne neŭtrala».
La neŭtral-esperantisma movado ĉiam estas burĝa movado. Ni nur devas observi ĉu la movado estas neŭtrala aŭ ne por konkludi, ke ĝi estas burĝa aŭ proleta. Neŭtrala estas sinonimo de burĝa. La neŭtrala movado malorientas la nekonsciajn proletojn k ili ne povas rimarki, ke ESPERANTO estas potencega armilo por la klasbatalo. Ni plene konstatas la rezultaton de la neŭtrala esperantismo: FIASKO.
Ernest Carpi: «PUIL estas solvo»,
Oficiala Bulteno de la Akademio Laborista Esperanto, n-ro 2 (aprilo 1933), p. 3
Akademio Laborista Esperanto aperigis etan multobligitan bultenon dum la jaro 1933. Tiuj bultenetoj klarigas la agadon de la grupo. Krom la kutimaj kursoj de Esperanto kaj politikaj prelegoj kaj debatoj, ene de ALE agis la tiel nomata Naturamika Fako. Naturamika Fako aranĝis plurajn ekskursojn en Collserola kaj aliaj ĉirkaŭaĵoj de Barcelono.
Do, la partopreno de Lessig, Irurzun kaj Estrada (2) en la festivalo de Gràcia en 1935 estas tute ne hazarda, ĉar la Naturamika Fako de ALE jam de jaroj daŭre laboris por subteni popularan sporton. En la numero de majo 1933, la bulteno de ALE parolis pri la organizado de la 2a Festivalo de Proleta Atletiko (II Festival d'Atletisme Proletari) kun la partopreno de 8 proletaj asocioj. Ĝi konkludas:
Se la festivalo daŭrigas sian nunan kreskantan sukceson ni atingos nian celon: INTERESIGI PRI SPORTOJ la PROLETAJN SOCIETOJN
Oficiala Bulteno de la Akademio Laborista Esperanto, n-ro 3 (majo 1933), p. 3
Malgraŭ la malapero de la ALE-bulteno, oni povas sciiĝi pere de la tiama kataluna gazetaro pri la sukceso de tiu kaj la sekvaj proletaj atletikaj festivaloj, ĉiam gvidataj de la Akademio.
Novaĵoj pri la 4a (1934) kaj 5a (1935) festivaloj
El Diluvi (1934-09-28), p. 14; La Humanitat (1935-07-17), p. 6
Sufiĉe konata estas nun la historio de la neniam okazinta Olimpiada Popular de Barcelono. Tiuj Olimpiaj Ludoj celis estis kontraŭfaŝisma respondo al la oficialaj Olimpiaj Ludoj de Berlino en 1936 sub la hitlera reĝimo. Pri tio, oni devas nepre legi la rakonton de la esperantisto Eduardo Vivancos (1920-2020).
Antaŭ tiu projekto de Olimpiada Popular, jam okazis la tiel nomataj Laboristaj Olimpiadoj (Arbeiterolympiade) en 1925 en Frankfurt, en 1931 en Vieno kaj en 1937 en Antverpeno. La lingvo Esperanto aperis en pluraj priaj afiŝoj.
Afiŝoj de la «Laborista Olimpiado» en Vieno, 1931
(1) Manu Valentín: Voces caídas del cielo. Historia del exilio judío en Barcelona (1881-1954), Barcelona, Comanegra, 2019.
(2) Tiuj estas la nomoj de la tri virinoj kiuj aperas en la supra bildo. Laŭ La Vanguardia (1935-08-22, p. 11), ili partoprenis la 60-metran kuradkonkurson.