Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Nia voĉo. Niaj rajtoj. Nia estonteco

2019-12-10

Infanoj rigardas afiŝon kun Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Fonto de la bildo

Hodiaŭ oni festas la Internacian Tagon de Homaj Rajtoj. La festotago okazas ekde 2004 kaj la ĉi-jara estas dediĉita al la partopreno de la junularo por defendi la homajn rajtojn.

PIE

Nia voĉo. Niaj rajtoj. Nia estonteco

Tri jarojn post la fino de la dua mondmilito, la 10an de decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis kaj aprobis en Parizo Rezolucion 217, t. e., la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Ĝi sekvas kelkajn trajtojn de la Déclaration des droits de l'homme et du citoyen [Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj], leĝa kerno de la atingoj de la franca revolucio de 1789.



H. G. Wells kaj la Sankey Deklaracio

Alia pionira deklaracio, nun preskaŭ forgesata, estas la nomata Sankey Deklaracio pri la Rajtoj de l'Homo, proponita dum la dua mondmilito. La deklaracio prenas sian nomon de la prezidanto de sia redakta komitato, lordo Sankey, sed en tiu komitato ĉiam ĉefrolis la fama angla verkisto H. G. Wells, aŭtoro de The War of the Worlds [La Milito de la Mondoj]. La 23an de oktobro 1939, do, malpli ol du monatoj post la hitlera invado de Pollando, Wells skribis leteron al brita ĵurnalo The Times. Tiu letero ankaŭ enhavis la unuan malneton de nova deklaracio de rajtoj. Wells pridiskutis tiun ideon kun sia amiko Ritchie Calder kaj intencis starigi grandan debaton pri la propono sur la paĝoj de The Times, sed la ĵurnalo rifuzis. Per iniciato de Calder ariĝis komitato (prezidita de Wells) por finpretigi kaj defendi la deklaracion. Finfine, ankaŭ pere de Calder, ĵurnalo Daily Herald, inter la 5a kaj la 24a de februaro 1940, publikigis la finan malneton de Wells kaj iĝis ties diskutforumo. Jam en la unua artikolo, Wells deflankiĝis de la ĉefa propono por ataki la ĉefministron Neville Chamberlain kaj la ministron pri eksteraj aferoj la grafo de Halifax kaj peti iliajn rezignojn. La konfronto minacis la sukceson de la komitato kaj pro tio Calder konvinkis Wells-on cedi la prezidantecon al Sankey.

H. G. Wells The Rights of Man

H. G. Wells (foto G. C. Beresford) kaj la unua eldono de sia verko
The Rights of Man. What are we fighting for, 1940.

Tiel do, la deklaracio estos konata kiel Sankey Deklaracio. La 12an de marto 1940, 3.600 homoj ĉeestis kunvenon sub la devizo «The New World Order–Its Fundamental Principles» [La nova monda ordo. Ĝiaj fundamentaj principoj]. H. G. Wells kaj la hispano Salvador de Madariaga alparolis la ĉeestantaron.

La Sankey Deklaracio estis rapide tradukita al pluraj lingvoj kaj internacie disvastigita.

Kaj, kompreneble, Wells ankaŭ celis konigi la deklaracion al la esperantistoj. Esperanto Internacia publikigis ĝin kune kun «enkonduko, speciale verkita por Esperanto Internacia de H. G. Wells».

La Sankey Deklaracio por La Rajtoj de l'Homo' La Sankey Deklaracio por La Rajtoj de l'Homo'

Esperanto Internacia, 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), p. 33-36

En tiu enkonduko, Wells priskribas la kontribuojn aperintajn sur la paĝoj de ĵurnalo Daily Herald.

Inter ili elstaras tiu de Margaret Cousins:

Alvenis kablogramo je la 28a de Februaro el Kotagiri de Margaret Cousins, Fondinto kaj eks-Prezidanto de la Tut-Hinduja Virina Konferenco: «Necesas enkalkuli virinojn per ŝanĝo de la titolo de la diskutado al Deklaracio pri Homaj Rajtoj».

Esperanto Internacia, 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), p. 34

Pri tio H. G. Wells komentas:

Persone mi opinias tion bonega propono kaj mi rekomendas ĝin al la atento de la Esperantistoj. Mi ne plu memoras kial la Prepara Komitato ne akceptis ĝin.

Esperanto Internacia, 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), p. 34

La artikolo de Esperanto Internacia ankaŭ enhavis la tekston de la deklaracio, kies 11 artikoloj estas:

1. La Rajto Vivi
2. Protekto de Neplenaĝuloj
3. Devo al Komunumo
4. La Rajto al Scio
5. Libereco de Pensado kaj Religio
6. La Rajto Labori
7. La Rajto al Personaj Posedaĵoj
8. Libereco de Movado
9. Persona Libereco
10. Protekto kontraŭ Perforto
11. La Rajto pri Leĝfarado



Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

El la 58 ŝtatoj konsistigintaj la tiama UN, 48 voĉdonis favore al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ĝi estas nun la dokumento plej tradukita en la mondo kaj disponeblas en pli ol 500 lingvoj. Kompreneble ankaŭ en Esperanto. Tiu paĝo kun la esperanta teksto de la deklaracio ankaŭ klarigas la deveno: Universala Esperanto Asocio.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Rotterdam, UEA, 1963

En la jaro 1958 Unesco eldonis en lingvo Esperanto 12 afiŝojn pri la homaj rajtoj.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Fonto: Esperanto kolekto - Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet

Bedaŭrinde, la agnoskitaj rajtoj ne ĉiam estas respektataj. Human Rights Watch publikigas ĉiujare informon pri la stato de la homaj rajtoj en la mondo.

Elŝutu la raporton (anglalingvan)



Aldonita dosiero

H. G. Wells: «La “Sankey” Deklaracio pri LA RAJTOJ DE L'HOMO», Esperanto Internacia, vol. 6, n-ro 5-6 (majo-junio 1942), p. 33-36.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020