Dum la unuaj jaroj de Esperanto, la disvastigo de la lingvo celis plurajn profesiajn kaj ŝatokupajn grupojn. Tre baldaŭ la biciklistaro favore ricevis la internacian lingvon. En 1896, la raportoj el Francujo de Louis de Beaufront por la ĵus bakita Lingvo Internacia rakontas la tiurilataj klopodoj.
Gazetkapo de la pria numero de Lingvo Internacia
De Beaufront parolas pri artikolo «Le cyclisme et l'Espéranto» [Biciklado kaj Esperanto] aperonta en la bulteno de la Union Vélocipedique de France. Dum tiuj jaroj biciklado estis tre populara kiel sporto kaj kiel ilo por turismumi kaj la ĵurnalo de La Union Vélocipedique de France havis pli ol 20.000 legantoj.
En tiu artikolo aperas ankaŭ propono por identigi esperantistaj biciklantoj:
Ni pensas, ke por la rolo, kiun ĝi devas ludi, la plej bona kaj oportuna objekto estas ia speco de butono, analogia al tiu de multaj ciklistaj aŭ turistaj societoj. Tiel oni povos enmeti ĝin facile en la butonumon de sia vesto kaj ankaŭ demeti ĝin senpene. Jen estas la priskribo de tiu signo: Sur blanka emajla butono de cirkaŭ du centimetroj da diametro oni vidas, en la centro, verdan steleton kun oraj radioj. Super la stelo oni legas la vorton "Esperanto" skribitan en malgrandetaj oraj literoj. Sub la stelo sin trovas du oraj branĉetoj de olivo, kruciĝantaj per la finoj de iliaj trunketoj, kaj la butono estas rande ĉirkaŭita per ora streketo. Tiel farita, la signo sin prezentas belvida kaj la steleton oni distingas tre bone, kia ajn estas la nuanco de l'vesto. Cetere la oro dolĉigas la krudecon de l'kontrasto, kiu ekzistus sen ĝi, inter la blanka kaj verda koloro. La olivaj branĉetoj, simbolo de paco, sin kunigas feliĉe kun la signifo de l'steleto, simbolo de espero, por fari pli simpatian al multaj homoj la signon, kiun ni proponas al la akcepto de niaj amikoj. La objekto ne kostus pli kare ol unu franko, laŭ fabrikaj informoj al ni donitaj en Parizo. Sed por tio estus necese, ke la mendo atingu la nombron de unu milo da ekzempleroj almenaŭ.
Lingvo Internacia, n-ro 2 (februaro 1896), p. 18
De Beaufront uzas la radikojn ciklist- kaj velociped-, sed nek unu nek la alia estis en la vortostoko de la Unua Libro. En 1902, De Beaufront mem enmetis la radikon bicikl- kaj ankaŭ velociped- en lia vortaro Esperanto-Franca/Franca-Esperanto. Ambaŭ poste eniris la OA1n (Oficialan Aldonon 1) de la Akademio de Esperanto en 1909.
En alia artikolo por Lingvo Internacia, De Beaufront laŭdas la efikecon de la artikolo por la Union Velocipédique de France kaj detalas la mendojn de la emajla insigno. Li ankaŭ klare vidis, ke biciklistoj bezonis «vortareton specialan al ilia sporto».
Laŭ tria artikolo, li petis al Valdemar Langlet
traduki en Esperanton, por l'Union Vélocipédique de France, la terminaron, uzatan en la velocipeda sporto kaj eltiritan el specialaj libretoj de la nomita societo. Kiam tiu vortaro estos preta, ni penos, ke ĝi estu publikigata ne sole en la gazeto de l'Union vélocipédique, sed ankaü en aliaj ciklistaj ĵurnaloj.
Lingvo Internacia, n-ro 3 (marto 1896), p. 35
Tiu terminaro pri biciklado devis esti tute pionira afero:
Kun la velocipeda vortareto komenciĝos la efektivigo de la teĥnikaj leksikonoj, kies bezono jam estas sentata en nia lingvo.
Lingvo Internacia, n-ro 3 (marto 1896), p. 35
Ambaŭ aferoj, kaj insigno kaj vortareto, ŝajne fiaskis. Tamen multe pli bona estis la kunlaboraĵo kun la Touring Club de France.
En januaro 1890, sub la influo de Paul de Vivie, kelkaj homoj kreis klubon, kies celo estis la «disvastigo sub ĉiuj formoj, sed ĉefe la biciklan turismon». Tiuj defendontoj de la tourisme vélocipédique sin nomiĝis Touring Club de France (TCF).
Revue mensuelle de Touring Club de France, 2a jaro, n-ro 1 (januaro 1891), p. 1
La unua artikolo pri Esperanto en la franclingva monata gazeto de TCF aperis la 15an de oktobro 1900. Ĝin subskribis Sehel (kromnomo de Charles Lambert).
Revue mensuelle du Touring Club de France (oktobro 1900), p. 460-461
Inter la esencaj homoj de la klubo estis, dum la unuaj jaroj de la pasinta jarcento, esperantistoj kiel generalo Sebert kaj la matematikisto Carlo Bourlet.
En longa artikolo «La question de la langue auxiliaire internationale» (aprilo 1901) estas la prezidanto de Touring Club mem, Abel Ballif, kiu plene defendis la Zamenhofan lingvon:
Sub tiuj ĉi kondiĉoj, la Touring Club, kies devizo estas neniam toleri, ke la progreso preterpasu nin, devas senprokraste ebligi al ĉiuj siaj anoj profiti la avantaĝojn de nova ilo por plibonigi la rilatojn inter malsamaj landoj.
Revue mensuelle du Touring Club de France (aprilo 1901), p. 153
La klubo tuj kaj aranĝis senpagan kurson en la sideja biblioteko ĉiu lundon, merkredon kaj vendredon. La kursgvidantoj estis Louis de Beaufront kaj Carlo Bourlet. Cent kvindek homoj partoprenis la kurson kaj dum nur kelkaj tagoj estis venditaj pli ol 800 gramatikoj.(1)
En majo 1901, estis denove la prezidanto Ballif kiu, «helpe de vortaro», respondis al Zamenhof. Ambaŭ leteroj aperis dulingve, kaj tiele Esperanto videbliĝis en gazeto kun pluraj dekmiloj da legantoj.
Revue mensuelle du Touring Club de France (majo 1901), p. 200
TCF subtenis kursojn kaj eĉ oferis al la esperantista grupo de Parizo fiksi sian socian sidejon ĉe ĝi. Tiu klubo ankaŭ monhelpis konferencojn kiel tiu de Camille Aymonier en Grenoble aŭ subvenciis «etan ekspozicion en la Salono de Bicikloj».
La dua kurso de Esperanto estis gvidata de Théophile Cart, kaj TCF eldonis la lernolibron kaj la ekzercaron. Ambaŭ estis plurfoje reeldonitaj.
Th. Cart kaj M. Pagnier: L'Esperanto en dix leçons (Cours du Touring Club de France) (ONB)
La klubo aperigis ĉiujare jarlibron (baldaŭ plurvoluman). Tiuj jarlibroj enhavis amason da praktikaj informoj por biciklistoj, listojn de delegitojn, rabatitajn hotelojn, mekanikistojn... La jarlibro ankaŭ ebligis scii ĉu iu delegito parolis Esperanton kaj en ĝia utila frazlibro la internacia lingvo aperis ekde la jaro 1904. Do, la faka vortareto kiu petis De Beaufront en 1896 finfine aperis.(2)
Touring-Club de France: Annuaire des pays étrangers, 1904, p. 574-575
La nomo de TCF restos por ĉiam ligata al Esperanto, ĉar ĝi helpis en la organizado de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.
La Suno Hispana, n-ro 13 (januaro 1905), p. 3
Esperanto iĝis konstanta rubriko dum la tuta unua jardeko de la pasinta jarcento kaj nepre oni devas elstari tion, ĉar jam en la jaro 1906, TCF atingis 100.000 anojn.(3) En tiu jaro, ekzemple, TCF monhelpis per 10.000 frankoj, tute ne bagatelo, Esperanto-grupojn.
Aéro-Club de France partoprenis la «Festo-n de la Centmilo»
En majo 1908, ankaŭ la reformproponoj, kiuj okazigis la ido skismon, aperis sur la paĝoj de la revuo. Kontraŭ la proponoj de «duondekduo de apostoloj», Carlo Bourlet prezentis kelkajn ciferojn, kiuj atestas la tiaman viglecon de la Esperanto-movado tra la mondo: 500.000 esperantistoj, 900 E-societoj, 60 kursoj nur en Parizo. Kiel klarigas Bourlet, Esperanto «finfine jam trapasis la tempon de propagando kaj instruado por eniri la vojon de la praktika uzado». Oni elstarigis en Cambridge Internacia Scienca Socio Esperanta, oni parolis Esperanton en Ruĝa Kruco, en kontraŭalkoholismaj grupoj, inter pacistoj, komercantoj, vojaĝantoj, policistoj...(4)
Kaj laste la teatro-frapo: Emmanuel Reicher, unu el la plej bonaj aktoroj de la Berlina Lessing teatro lernas Esperanton kaj kune kun li aro da bonaj aktoroj, kiuj ludos dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Dresde ĉefverkon de Goethe tradukitan en Esperanton. La teatra trupo komencos poste artan turneon tra Germanio kaj probable eĉ aliloke. Jen la internacia teatro.
Revue Mensuelle du Touring Club de France (majo 1908), p. 215.
Certe la teatraĵo Ifigenio en Taŭrido atingis grandan sukceson dum la 4a UK en Dresde.
Fonto de la bildo: Esperanto-Muzeo en Svitavy
Touring Club de France daŭrigis sian aktivadon kaj ĝia anaro daŭre kreskis ĝis preskaŭ 700.000 membroj, sed post la unua mondmilito Esperanto malaperis de ĝiaj paĝoj. En 1983, post preskaŭ jarcento, la klubo elstarigita de kelkaj biciklistoj malaperis pro financaj kialoj.
(1) Revue Mensuelle du Touring Club de France (junio 1901), p. 248.
(2) La esperanta frazlibro, tradukita de la jarlibro de Touring Club de France, unue aperis libroforme kiel Esperanta frazlibro de l'turisto. El jarlibro de Franca Turing-Klubo, eldonita de Lingvo Internacia, Szegzard, Paris, 1903.
(3) A. B. [Abel Ballif]:«La Fête des Cent Mille», Revue Mensuelle du Touring Club de France (julio 1906), p. 289-298.
(4) Carlo Bourlet: «L'Esperanto», Revue Mensuelle du Touring Club de France (majo 1908), p. 214-215.